EN MING-DINASTIO (1368-1644)

"Krabo kaj lotusfloro"
de Xu Wei

    Bian Jingzhao, Xu Wei, Chen Chun kaj Zhou Zhimian estis chefaj pentristoj de floroj kaj birdoj en Ming-dinastio.

    Bian Jingzhao estis majstro de delikatliniaj kaj denskoloraj pentrajhoj pri floroj kaj birdoj. Liaj verkoj havas malhelajn, belajn kolorojn. Li povis prezenti plurspecajn birdojn en unu pentrajho. Oni diris, ke la beleco de floroj, flugado kaj pepado de birdoj, foliaj dorso kaj fronto kaj florbutonoj sub lia peniko estis ekskluzive vive prezentitaj. Lu Si ofte pentris feniksojn, gruojn, pavojn kaj mandarenajn anasojn kun floroj kaj arboj. Li povis fari delikatliniajn kaj liberstilajn pentrajhojn per fluaj strekoj. Li uzis du malsamajn pentroteknikojn en sia verkado kaj kreis novan prezentan formon de flora kaj birda pentrarto. Lin Liang kolortuche pentris florojn, birdojn, fishojn kaj insektojn per liberstila tekniko. La de li pentritaj birdoj, arboj kaj shtonoj havas simplajn strekojn kaj helajn kolorojn.

    Xu Wei disvolvis floran kaj birdan pentrarton post Lin Liang. Li kreis grandliberstilan tuchpentran metodon, kiu povas plene montri apartan efikon de peniko, tucho, papero en la china pentrarto. Li strebis por montri belecon de lotusfloroj per variaj nigratuchaj koloroj. Chen Chun estis lerta en liberstila pentrado de floroj, precipe en skizado. Li tuchis per helaj koloroj. Ech unu floro, unu folio de lia pentrajho montras belecon. Liaj pentrajhoj reprezentis la novan stilon de liberstilaj floraj tuchpentrajhoj en la meza periodo de Ming-dinastio. Lu Yi famis pro siaj delikataj belkoloraj pentrajhoj pri floroj kaj birdoj. Liaj pentrajhoj, kvankam linie konturitaj, estas naturaj kaj richaj je viveco. Liaj samtempuloj opiniis, ke li estas majstra pentristo same kiel Chen Chun.

    En la lasta periodo de Ming-dinastio Zhou Zhimian, majstro de pentrajhoj pri floroj kaj birdoj, kreis delikatlinian liberstilan metodon. Li ofte observis birdojn, tial liaj pentrajhoj estis richaj je viveco. Pentrante florojn, li ofte tuchlinie konturis petalojn kaj uzis punktan tuchadon por prezenti foliojn, kaj la koloroj de liaj verkoj estas helaj kaj belaj. Oni nomas lin kaj liajn sekvantojn la flor-kontura kaj folipunkta skolo.

    La delikatlinia konturarto de Bian Jingzhao, la liberstila tucharto de Lin Liang kaj la florkontura kaj folipunkta pentrarto de Zhou Zhimian estis tri chefaj skoloj de la pentrajhoj pri floroj kaj birdoj en Ming-dinastio.

 


(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16