|
"Birdoj
kaj bambuoj"
de Wang Yuan
|
Kun disvolvigho
de la tucha pentrarto, ekfuroris pentrado pri floroj kaj birdoj
kun nigra koloro kiel la chefa.
Bambuoj, umefloroj k.a. estis rigardataj kiel simbolo de nobleco
kaj uzataj de literaturistoj kaj pentristoj por memlaudo. Tial
furoris en Yuan-dinastio tuchpentrajhoj kun temo de bambuoj.
Wu Zhen, Ke Jiusi kaj Li Kan estis fame konataj bambupentrajhaj
majstroj. Li Kan verkis libron "Pri Bambuoj", kiu detale rakontas
lian observadon de bambuoj kaj teknikojn en pentrado de bambuoj.
Ankau la fama pentristo Zhao Mengfu estis lerta en pentrado
de bambuoj, floroj kaj birdoj, kaj liaj verkoj estas sature
tuchitaj kaj belaj. Wang Mian estis fama pentristo de umefloroj.
Sub lia peniko la umefloroj estas vivoplenaj. Wang Yuan estis
majstra en pentrado de floroj, birdoj, bambuoj kaj shtonoj,
liaj pentrajhoj fidele prezentas la naturon.