EN SONG-DINASTIO (960-1279)

    En tiu periodo multe evoluis la pentrarto de chinaj pentrajhoj pri floroj kaj birdoj. La elstara pentristo Zhao Chang substrekis personan observadon kaj skizadon tiukampe. Li variigis tuchliniojn per duobla konturado kaj uzis intensajn kaj charmajn kolorojn, ke floroj kaj herboj sub lia peniko estas versimilaj. La verkoj de Li Anzhong estis elegantaj, teknike lakonaj kaj esprimrichaj. Cui Bai, lerta en konturado, kolorado per helaj kaj belaj koloroj, shatis pentri fragmitojn kaj sovaghajn anserojn che sabla insuleto. La de li pentritaj birdoj estas delikataj, versimilaj kaj viglaj, sed arboj, herboj kaj montoj estas pentritaj libermaniere. Lia pentra stilo estas libera de la kateno de Huang-skolo. Zhao Ji, imperiestro de Song-dinastio, heredante la stilon de Cui Bai, akcentis skizadon kaj delikate observis objektojn. Liaj pentrajhoj estas delikate faritaj kaj versimilaj. Li estis majstra en pentrado de floroj kaj birdoj. Laudire li pentris birdajn okulojn per kruda lako, ke ili aspektas vivaj. Pentristo Lin Chun bone prezentis naturan aspekton de birdoj. Li estis laudata kiel majstro en skizado. "La orioloj sub lia peniko estas kvazau elflugontaj el la pentrajho." Ankau Li Di estis eminenta en skizado. La de li pentritaj turtoj en malvarma vintro donas tian efekton, ke ilin vere turmentas malvarmo.

"Birdo sur fruktarbo"
de Lin Chuan

    En tiu periodo estighis literaturistaj pentrajhoj. Kun plivastigho de temoj de pentrajhoj pri floroj kaj birdoj kaj plirichigho de esprimaj teknikoj, aperis nombro da literaturisto-pentristoj, kiuj aparte shatis pentri bambuojn. El ili Wen Tong kaj Su Shi estis la plej famaj. Ili pledis, ke pentrarto kombinighu kun literaturo por esprimi individuan senton, ke oni uzu ne kolorojn, sed nur chinan inkon en pentrado por esprimi tuchan varion. Ili prenis umeflorojn, orkideojn, bambuojn kaj krizantemojn kiel shatatajn temojn por esprimi liberon, senghenecon kaj amon al idilia vivo. Tio montris ilian penson kaj senton sin apreci kaj vivi ermite.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16