En tiu periodo
la pentrajhoj pri floroj kaj birdoj eniris sian maturan etapon.
Formighis du pentrartaj skoloj kun Huang Quan kaj Xu Xi kiel
reprezentantoj, kiuj metis chefan bazon por chinaj pentrajhoj
pri floroj kaj birdoj. En pentrado Huang Quan unue konturis
silueton de objekto per maldikaj kaj maldenstuchaj linioj kaj
poste ghin kolorigis. Liaj pentrajhoj havas delikatajn tuchliniojn
kaj helajn kolorojn. Xu Xi uzis teknikon de plurfoja tuchado
kaj ioma kolorado. La du skoloj influis unu la alian kaj konkuris
inter si, kio akcelis la disvolvighon de la pentrajhoj pri floroj
kaj birdoj. Nun ekzistantaj verkoj de Huang-skolo estas "Raraj
Birdoj" de Huang Quan kaj "Perdriko kaj Pasero" de lia filo
Huang Jucai. La du pentrajhoj, konturitaj per tuchlinioj kaj
nuancitaj per koloroj kaj maldensa tucho, estas delikate faritaj.
Krome, Huang Quan kreis sentuchlinian pentrarton, t.e. fari
pentrajhon per koloroj, sen tuchlinia konturo.
"Raraj birdoj"
de Huang Quan