En la lastaj
jaroj de la meza periodo de Tang-dinastio aperis nombro da famaj
pentristoj, kiaj Xue Ji, majstra en pentrado de gruoj, kaj Bian
Luan, kiun oni nomas kreinto de pentrajhoj pri floroj kaj birdoj.
Bian majstris en pentrado de pavoj, deshiritaj floroj, abeloj,
papilioj, raraj floroj kaj kuriozaj birdoj. Liaj pentrajhoj
estas konturitaj per tuchlinioj kaj charme kolorigitaj. Tio
estas nomata delikatlinia kaj intenskolora pentrajho pri floroj
kaj birdoj. La formo de deshiritaj floroj estis vaste uzata
de la pentristoj en la meza kaj lasta periodoj de Tang-dinastio,
kaj ghi estas ankau unu el la originalaj naciaj formoj de chinaj
pentrajhoj pri floroj kaj birdoj. "Magnolio" pentrita de Bian
Luan estas tute diferenca de okcidenta pentrajho de bukedo envaza.
Ghi prezentas ech delikatajn radiketojn kaj sekve donas al la
rigardantoj eblon imagi. Tiamaj pentrajhoj pri floroj kaj birdoj
sin karakterizas per delikataj tuchlinioj, intensaj koloroj,
versimileco kaj pompeco.