Sentimentalaj belulinoj

  de PANG NAIYING   

    Chinaj pentrajhoj pri antikvaj belulinoj kutime prezentas tiujn virinojn, kiuj en longa robo au kolektas morusfoliojn che kampara vojeto, au ghuas lotusflorojn che lageto, au rigardas la lunon che fenestro, au ludas kun lampiroj frapetante ilin per malgranda silka ventumilo... Ili estas belaj, mildaj kaj kvietaj, tamen sur ilia vizagho legighas melankolio delikata. Pentristo Li Ming lerte kombinis iliajn belecon kaj melankolion en siaj pentrajhoj.

     Chu ilin ne povas ghojigi ech la autuna luno, printempaj floroj, bela tempo kaj charma pejzagho? Ne. Kvankam tiuj belulinoj en la feuda socio ghuis richan kaj komfortan vivon, tamen ili, katenitaj de la feuda etiko, ne havis liberecon de amo. La fundo de ilia koro estis premata de melankolio nedispelebla. Antikvuloj emis komponi poemojn kaj pentrajhojn pri tiaj virinoj. La klasika literaturo multe inspiris Li Ming, kaj tiuj sentimentalaj belulinoj iris el la poemoj en liajn pentrajhojn.

    Bai Juyi (772-846), fama poeto de Tang-dinastio (618-907) priskribis en sia poemo "Printempaj versoj" virinon, kiu, sin apogante sur balustrado, estas iel melankolia en printempa tago. Poste, lia amiko Liu Yuxi daurigis la priskribon pri tiu virino en sia verko, ke shi finfine eldomighis post tualeto por promeni ekstere kaj ghui la printempon, sed la korto estis profunda kaj la pordo shlosita, do shi povis fari nenion alian ol kalkuli florojn en la korto por pasigi la tempon. Tiam libelo haltis sur shia harpinglo... Sub la peniko de Li Ming, tiu juna virino aspektas pli charma inter peonioj. En la pentrajho la peonioj reliefigis kaj shian belan vizaghon kaj shian animon plenan de melankolio. Char peonio floras tre mallongan tempon malgrau ke ghi estas rigardata kiel floro de richeco kaj nobleco, ghi facile sentigas al sentimentalaj antikvulinoj, rapidan forpason de la juneco. Por tiu pentrajho Li Ming uzis varmajn kolorojn kaj ech la libelo, simbolo de la soleco de la virino vivanta en buduaro, estas en rugha koloro, eble per tio la pentristo faris kontraston kun la animstato de la persono en la pentrajho.

     La pentrajho "Auskulti pluvon" prezentas bildon: En densa nebulo junulino kun ventumilo, sidanta apud roko en kvieta bambuaro, absorbighas en auskultado vizaghe al bashooj. Kion shi auskultas? Han Yu (768-824), poeto de Tang-dinastio, respondis la demandon per siaj versoj: "Ne forgesu de nun, mia kara, chiun pluvan tagon, ni auskultu pluvon frapi sur foliojn tian tagon." De tio oni scias, ke shi iam havis tie rendevuon kun sia amato. En pluveta tago ili interkonsentis, ke ili intervidighos en la venontaj pluvaj tagoj. Sed tiam nur shi sola auskultas pluvon, sidante en kiosko. Chu shi venis tro frue au li ne plu amas shin, au fakte ne pluvas kaj shi auskultas "pluvon" en senpluva tago, ege chagrenighante pro sopiro al la amato? La pentrajho estas tre imagiga.

    Kiam la belulino en la pentrajho "Agrabla muziko" tushas per siaj graciaj fingroj la kordojn de la instrumento, ankau la penso de la spektantoj kirlighas. Shi, en blanka robo el gazo, sidas dorse al pirujo kun blankaj floroj. Sur shiaj fingropintoj flirtas agrabla muziko kiel lirlanta akvo. Shajnas, ke la tuta bildo estas travidebla. Evidente, la pentristo prezentis, per iluziaj linioj kaj lirika blanka koloro, talentan belulinon virgan, noblan, virtan kaj sentimentalan.

    Trovighis multaj tiaj virinoj en la antikva Chinio. Inter ili estis Ban Zhao (49-120). Shiaj patro kaj frato tre famis kiel historiografoj de la Orienta Han-dinastio (25-220), kaj shi, erudicia pri historio kaj lerta en komponado de poemoj kaj prozajhoj, povis rivali kun ili. Kiam la frato mortis sen fini sian libron "La Historio de Han-dinastio", kiun li skribis pli ol 20 jarojn, shi daurigis la libroverkadon kaj plenumis tiun historian monumentan verkon. La pentrajho de Li Ming "Ban Zhao verkas libron" prezentas la trajtojn de tiu antikva talentulino. Starante che la tablo, shi atente legas kun mieno bela, sed ne melankolia, char shi kun grava misio absorbighis en legado kaj skribado, ne havante tempon por machi siajn ghojon kaj melankolion.

    Estas interese, ke Li Ming enamighis al pentrado pro humuro de sia instruisto en mezlernejo, kaj lia unua pentrajho pri homa figuro ne estis tiu pri antikva belulino.

    Tio okazis en historia leciono. Montrante la kranion de pekina prahomo, la instruisto diris: "Vidu, chu mia vizagho ne similas al tiu de pekina prahomo kun elstaraj brovaj arkoj, mallargha frunto, granda busho, longa filtrumo...?" La lernantoj ridis. Li Ming pririgardis la instruiston -- estis la unua fojo por li tiel atente observi lian aspekton. "Jes, li ege similas al prahomo." Tuj Li Ming shtele faris portreton de la instruisto. Neatendite, chi tiu rimarkis la portreton. Li Ming falis en embarason, ne sciante kion fari. Sed la instruisto ridegis anstatau lin riprochi: "Vi bone faris la portreton! Estu diligenta, kaj vi sukcesos estonte!" Ekde tiam, Li Ming, elstara en matematiko, fiziko kaj kemio, amas ankau pentradon.

    Sed estas malfacile kompreni, ke Li Ming farighis delikatlinia pentristo, char nuntempe tre malmultaj homoj studas ekskluzive tian pentradon pro tio, ke ghi postulas grandan paciencon, lertecon kaj sperton, kaj unu fushlinio povas damaghi la tutan pentrajhon. Tamen Li Ming povas elteni solecon kaj restas chiam indiferenta antau diversaj allogoj. Kiam aliaj chasas tujan efikon, li pentras linion post linio la absolutan belecon en sia koro. La haroj de antikvaj belulinoj estis pentritaj de li unu post alia; por evidentigi la travideblecon de la shalo el gazo sur la shultroj de knabinoj, li lerte uzis la kolorojn kaj klare vidigis la plisajhojn de la vesto sub la shalo; sub lia peniko plektajhoj sur la segho el liano distingighas per siaj vejnoj sen ajna fusheto. Li strebas al perfekteco. Efektive, li perfektigas ne nur sian pentrarton, sed ankau sian personecon.

    Li Ming diris: "Kvieteco estas la chefa karaktero de miaj pentrajhoj, char mi opinias, ke la beleco de kvieto kaj tiu de virinoj posedas la forton skuantan." Vere, kiom ajn movighema oni estas, oni povas farighi kvieta, rigardante la pentrajhojn de Li Ming, ech se oni ne komprenis la signifon de liaj pentrajhoj nek legis la melankolion kashitan post la beleco.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16