Post
30-jara akvarelado de pejzaghoj li volis ankau lerni ion alian.
Iutage li hazarde desegnis
homan vizaghon en pekina opero. Ghi estis vaste shatata. Do,
li absorbighis en pentrado de homaj vizaghoj en pekina opero.
Li estas Bai Longhua. Li diris, ke li nerimarkite ekamis pekinan
operon. Lia patro estis sperta aprecanto de pekina opero. Pro
tio, en sia infanagho li estis ofte kondukita al teatro por
spekti pekinan operon. Tiam chiuj personoj sur la scenejo, chu
kuragha rolo, chu humura amuzisto, chu nobela damo, estis por
li idoloj; poste, kiam li okupis sin pri pentrado de homaj vizaghoj
en pekina opero, tiuj figuroj viditaj de li en lia infanagho
reaperadis en lia kapo.
La brokataj
kostumoj de surscenaj roloj estas brile pompaj. Dum pentrado
s-ro Bai trovis, ke la koloroj de farboj ne povas rivali kun
tiuj de silko. Pro tio dujare li faris bildojn el silko kaj
tolo. Kvankam tio estis interesa por li, tamen li trovis tion
pure metiarta. Do li komencis sian novan provadon: li uzis tranchileton
kaj aliajn malmolajn ilojn anstatau penikon kaj faris pentrajhojn
per farboj kun pulvoro, miksita kun akvo. Tiel la koloroj de
liaj verkoj farighis tre plachaj. En tiu maniero li desegnis
aron da homaj vizaghoj en pekina opero.
China teatra
arto karakterizighas per shminkado. Lau difinitaj reguloj kaj
normoj oni desegnas per farboj troigitajn bildojn sur la vizagho
de aktoroj. La koloroj kaj desegnajhoj montras laudon au mallaudon.
El tio montrighas la karakteroj kaj trajtoj de la roloj. Ekz.,
tiuj kun rugha vizagho plejparte estas lojalaj kaj bravaj, tiuj
kun nigra -- honestaj kaj facilanimaj kaj tiuj kun blanka --
insidemaj kaj ruzaj. Sur la tempioj de imperiestro desegnighas
suno au drako, sur la vizagho de nubo-dio belas koloraj nuboj,
kaj la nazo de amuzistoj estas blanke shminkita...
Per la tradicia
china liberstila pentrado kaj kontrasto kaj harmonio de koloroj
s-ro Bai desegnis homajn vizaghojn en pekina opero kun richa
esprimo. Lia verko "Elegio che Wujiang-rivero" montras la vizaghon
de Xiang Yu (232-202 a.K.), fama generalo kuragha, sed neruza,
kiu malvenkis en batalo kontrau fortaj malamikoj kaj sin mortigis
che Wujiang-rivero. La verko manifestas la doloron, malamon,
malvolontecon kaj senpovecon de tiu tragedia heroo antau la
sinmortigo. Ghi estis premiita en la Internacia Ekspozicio de
Orientaj Tuchpentrajhoj okazinta en Kanado kaj laudata de spektantoj
kiel verko simila al okcidenta abstrakta artajho.
Simile al
la china liberstila pentrajho, pekina opero prezentas personojn
kun troigo kaj en libera stilo. Tial s-ro Bai komponis siajn
verkojn per luksaj koloroj kaj en libera stilo por bone montri
la malcedemon kaj justamon de la herooj.
Zhang Fei,
heroo en la klasika china romano "Tri Regnoj", estis brava kaj
flamighema, tamen subtila. Kiam li funkciis kiel guberniestro,
iu achulo intencis perforti virinon, sed malsukcesis, do la
achulo misakuzis antau li, ke la virino shtelis liajn akvomelonojn.
Rigardinte la virinon kun bebo en la brakoj kaj la tri grandajn
akvomelonojn sur la tero, Zhang Fei komprenis, kio okazis. Li
diris al la virino: "Portu tiujn tri akvomelonojn kaj ankau
vian bebon..." La verko "Zhang Fei pridemandas akvomelonojn"
montras la humurecon kaj bonkorecon de Zhang Fei.
Li Kui, heroo
en alia fama china klasika romano, estis honesta, bonkora kaj
tre lerta en batalo. Sin alivestinte kiel Li Kui, iu fiulo iris
en arbaron por prirabi pasantojn. Foje, Li Kui renkontis la
falsan. Li surprizighis kaj trovis tion ridinda. Do, li decidis
mistifiki la falsan. La verko "Vera Li Kui kaj falsa Li Kui"
prezentas tiun intrigon. La du similaj vizaghoj reciprokis la
rigardon fiksan. Lau iliaj malsamaj mienoj ne estas malfacile
distingi, kiu estas vera kaj kiu falsa.
Chiuj verkoj
de s-ro Bai naskighis el rakontoj. Se li ne bone konus la intrigojn
kaj rolojn, li ne kapablus fari tiujn verkojn kaj oni ne povus
kompreni ilin.