La
galerio Marlborough de Britio estas internacie autoritata kompanio
de artajh-agentoj.
Ghi faris kontrakton nur kun pli ol 20 pentristoj en la tuta
mondo. El ili Chen Yifei estas la ununura aziano. Komence de
1997 la kompanio okazigis por li rondiran ekspozicion. Lau kontrakto
ghi okazis en multaj lokoj kaj dauris unu jaron. La eksponado
komencighis en Chinio. Menciante tion, Chen diris: "Per tio
mi rekompencis la patrion. Dum mia 17-jara restado en Usono
mi chiam zorgis pri la valoro de belarto. Mi deziris, ke mia
arta praktiko ludu la rolon de kultura ponto inter Chinio kaj
la Okcidento."
En liaj
olepentrajhoj enkorpighis lia nostalgio: La malnova domo post
pluvo kaj la shtona ponto plena de verdaj lianoj. Jen la loko,
kie li pasigis sian infanecon. Profunde amante la pontojn de
sia naskighloko, li multe pentris ilin. Ankau en la de li pentrita
olepentrajho por UN delikatas ponto. La paca kaj kvieta medio
sur la pentrajho ja konkordas al la celo de UN por defendi la
homan pacon. La ponto en la akvolando de Chinio profunde impresis
multajn okcidentanojn. La posedanto de la internacia belarta
galerio Hammer, Usono, same fama kiel Marlborough, alte taksante
la talenton de Chen, farighis plej frua agento de liaj pentrajhoj
kaj achetis de li 12 olepentrajhojn unufoje. Kiam li vizitis
Chinion en 1985, li donacis al china gvidanto Deng Xiaoping
la pentrajhon "Paro da pontoj --rememoro pri mia hejmloko".
Jen tiamaniere la pontoj pentritaj de Chen vere ekludis la rolon
de kultura ponto inter Chinio kaj la Okcidento.
Fakte Chen
neniam fiksloghis en alia lando. En 1980 li veturis al Usono
por tie lerni. En 1982 li "pilgrimis" al Europo, lulilo de la
olepentrajhoj. En autuno tiujare li revenis al Chinio por ekskursi
en ghia akvolando kaj vintre li flugis al Nov-Jorko por tie
fari pentradon... Li plurfoje veturis al la Okcidento, por ke
liaj olepentrajhoj servu kiel ponto liganta la chinan arton
kun la okcidenta. Iu okcidenta fakulo diris: "Chen Yifei plene
prezentis la chinan spiriton per la okcidenta olepentrarto."
La de li faritaj olepentrajhoj "Melodio de Xunyang", "Amkanto",
"Nokta Festeno" k.a. ja estas majstroverkoj. Printempe de la
60-aj jaroj Chen faris pentradon en la vilagho Zhouzhuang, suda
Chinio. Iuvespere audighis subite klara muziko. Lau la sono
li direktis sin kaj eniris en te-salonon. Tie li vidis, ke sub
lampo kelkaj knabinoj en silkaj vestoj lerte ludas kordinstrumenton
kaj dolche kantas. La charma vidajho vekis en li motivon por
pentrado. Li diris: "Mi deziras, ke miaj pentrajhoj ludu la
rolon de poemo au kanto, kaj ke oni pli amu la vivon, rigardante
ilin."
Tibeto forte
allogas okcidentanojn per sia mistero. Por sperti la tiean vivon,
Chen flugadis al tiu loko. Reveninte, li komponis la pentrajhojn
"Loghantoj de Altebenajho" kaj "Patrino". Fine en siaj olepentrajhoj
li prezentis fortan nacion per intensaj koloroj kaj reliefaj
linioj. Li diris, ke estas la homoj mem, kiuj inspiris lin fari
la pentrajhon. Opiniante, ke la tibeta nacio estas tiel honesta
kaj brava, ke oni ne povas prezenti ghin per delikataj linioj,
li faris la verkon per kruda stilo.
Chen emas
fari pentrajhon en sportvestoj. Li diris, ke pentrado similas
al pilkludo: post shoto oni devas tuj rapidi al alia loko por
denove shoti. La simila konduto aperis en lia infanagho. Tiam
li desaltis de la dua etagho de la domo kun ombrelo en la mano,
opiniante, ke ghi servas kiel parashuto... Hodiau li estas ankorau
riskema. Li faris filmojn per la mono akirita en aukcio de liaj
pentrajhoj. Li elspezis 3 milionojn da juanoj por la filmo "Pasintajho
en Shanhajo". Lia dua filmo "Rendevuo en Vespero" partoprenis
en la Internacia Film-festivalo en Cannes kaj akiris la premion
Manaki. Lia tria filmo "Rifugho en Shanhajo" rakontas, kiel
30 000 judoj estis protektataj en Shanhajo en la Dua Mondmilito.
Per la filmo Chen volas veki indulgemon de la homoj. Pri rilatoj
inter pentrado kaj filmado, li emfazis, ke ili ambau estas artoj
kaj la malsameco kushas en tio, ke la filmo prezentas movighantajn
bildojn sur ekrano.