S-ro Zhou
Zhilin, unuaklasa chinstila pentristo, estas lerta en pentrado
de floroj kaj birdoj. La stilo de liaj pentrajhoj ne estas fajne
skiza, sed simpla en arangho de linioj. Strekado de kelkaj linioj
jam konturas florojn kaj birdojn kaj plene esprimas lian humoron.
Tia stilo en chinstila pentrado estas nomata "granda skizo",
kaj la verkoj de Zhou Zhilin nomataj "grandaj floroj kaj birdoj".
Rigardante
verkojn de Zhou, oni povas
percepti belecon de ritmo. En lia pentrajho "Printempo" oni
vidas balancighantajn salikajn vergojn kaj sentas fortan movecon.
Inter la branchoj kvivite flugantaj hirundoj similas al serio
da saltantaj muziknotoj, kiuj sonigas gajan printempan melodion.
Kaj en la pentrajho oni sentas ankau serenan humoron.
Esprimi
la vivo-konscion de homoj pere de pentrado de floroj kaj birdoj
estas arta karakterizajho de Zhou Zhilin. Umefloroj en prujno
en lia pentrajho ne havas brilan koloron, sed elspiras neflekseblecon.
La naghantaj fishoj kaj mergighintaj anasoj, simple konturitaj,
ne estas tre similaj al la veraj, char li akcentas la disvolvighon
de la vivo. Do chio alia en la fono shajnas superflua, kaj en
la pentrajho restas granda blanka spaco. Li saghe donis koloron
al la papero kaj vidigis travideblajn sulkojn sur la akvo, por
plifortigi ties fluecon kaj klarecon. En siaj pentrajhoj li
esprimas la homan aspiron al la pura kaj kvieta vivo pere de
la belaj formoj de la vivajhoj kaj ankau la homan deziron pri
la trankvilaj kaj liberaj cirkonstancoj de la ekzisto.
En sia knabeco
Zhou Zhilin ofte amuzighis che la lotusa lageto en sia hejmvilagho
kaj prenis fishojn kaj stilzobirdojn kiel amikojn. Tial dum
multaj jaroj tiuj stilzobirdoj inspiris lin por pentrado. Kiel
animitaj, la birdoj au ghuas susuradon de pluvogutoj sur lotusfolioj
au spektas autunan pejzaghon starante sur arbobrancho au amindumas
che la bordo au distrighas en fragmitejo… La plej interesaj
estas grasaj anseroj, facile alireblaj kaj iom komike aspektantaj,
sed fakte nur kashantaj la saghecon per shajnigita stulteco.
Jen la animitaj "grandaj floroj kaj birdoj", venintaj el la
percepto de la pentristo, kion li nomas "mia naturo". Ghi malkovris
la sekreton de la "granda skizo": La objektoj en la pentrajhoj
jam ne estas la originaloj en la naturo nek la nudaj ideoj kaj
abstrakta sento, sed objektoj animitaj per la percepto de la
pentristo.
Zhou Zhilin
pentras ankau pejzaghojn kaj homojn, sed akcentas animadon pli
ol aspekton. Bambua barilo kaj pajltegmenta dometo en liaj pentrajhoj
estas klinaj, la strekita linio de luno ne estas ronda, sed
zigzaga, supozeble kauzita de kovrado de nubo au nebulo. Homoj
en liaj pentrajhoj estas misproporciaj, ne zorgantaj pri la
aspekto. Ili au ne portas shuojn au havas malordajn harojn au
estas nudaj je la brusto kaj umbiliko; ili havas au elstarantan
barbon au densajn vangharojn au barbon senorde falantan antau
la brusto. En liaj pentrajhoj ili au fishhokas en ombro de saliko
au amuzighas en pluvo kun lotusfolio kiel ombrelo au versas
rajdante sur azeno au kriadas, rigardante al la chielo kun rughaj
falfolioj kirlitaj de okcidenta vento… Tiuj geniaj, sed mizeraj
kleruloj en la antikveco malestimis altrangajn potenctenantojn
kaj agis lau sia propra jugho, kaj ili estas respektataj de
la pentristo. Per senkatena liniado kaj admirinda kaj surpriza
plastiko li penetre bildigis la senghenajn klerulojn. Pro la
vera sento li troige transformis ilin, preferante simplecon
al delikateco kaj malbelecon al kajholo. Jen tiuj aspekte ordinaraj
homoj kun nobla virto montras supernaturan belecon.
Menciinde
estas, ke che la komenco la "granda skizo" ne celas puran estetikon,
sed esperas, ke la homoj konscios en arto la homan filozofion
pli belan ol formala beleco. Tial la "granda skizo" estas arto
alvokanta al la naturo, kaj ghi estas ankau lingvo; chio en
la universo povas esti lauplache utiligata de pentristoj por
eufemisme kaj amplekse esprimi ilian internan mondon. Tial okcidentaj
artistoj opinias, ke la "granda skizo" de Chinio estas arto
de vivo, arto plej valora kaj plej longdaura pro tio, ke ghi
povas plej komplete esprimi chiajn dezirojn, ghojon kaj chagrenon
de la homoj.
Por posedi
la arton de la "granda skizo", oni devas havi firman bazon de
la memkulturo de la klereco kaj virto. Fama chinstila pentristo
Qi Baishi (1860-1957) diris: "La plej granda bedauro en mia
vivo estas, ke mi ne posedas la arton enkorpigi caoshu en miaj
pentrajhoj." Caoshu estas unu el la formoj de la china kaligrafio,
kaj ghia karakterizajho estas rapideco en skribado kaj kontinueco
de la strekoj de la ideogramoj. Kaj la pentrajhoj de Zhou Zhilin
havas la guston de caoshu. Li naskighis en familio de alte klerigitaj
altranguloj. Post deoficigho lia avo, kiu ne estis kapabla en
terkulturado, chiam kaligrafis kaj farighis fama kaligrafo en
la loko. Zhou Zhilin deinfanece kutimighis al kaligrafado kaj
multe progresis en tio. Kaj li tre shatis preni brancheton kiel
penikon por pentri sur sablejo lotusflorojn, birdojn k.a., kaj
tio dauris de la agho de 4 jaroj ghis la puberigho. En l959,
kiam lia patrino pretis transloghighi en Pekinon, li iris en
la familian templeton por adiaui la prapatrojn. Li prenis tie
penikon postlasitan de la avo kaj forveturis kune kun la patrino.
De tiam la peniko akompanis lin en multaj malfacilaj jaroj ghis
la maturigho de lia pentrarto, kaj li akcentis la arton mem,
sed neniam penis plachi al la triviala gusto de la socio.