Li Liuyi kaj liaj tri dramoj

de ZHANG SHUANG

    Mu Guiying, Hua Mulan kaj Liang Hongyu estas famaj heroinoj en la china historio en la 13-a jarcento. Ilia legenda historio estas bone konata en Chinio. Li Liuyi, reghisoro de la Pekina Popola Teatro, planas verki kaj reghisori dramojn pri tiuj tri heroinoj, tial li estas multe atentata de la publiko. Li diris, ke li surscenigos tiujn tri bravajn heroinojn lau tute nova vidpunkto.

    Li Liuyi diplomighis el la China Centra Dramaturgia Instituto kaj reghisorighis en la Pekina Popola Arta Teatro en 1995. De tiam chiujare li surscenigis 4-5 dramojn kaj de 1999 li verkis jam dekkelkajn dramojn.

    Nun li, pli-ol-40-jara dramaturgo, faras senchesan renovigon kaj esploradon en sia fako. Li bone konas la dramajn regulojn de la okcidentaj teatroj kaj tradiciojn de la chinaj operoj. Kaj ghuste pro tio liaj verkoj portas trajtojn de la okcidentaj kaj chinaj teatroj, liaj verkoj impresas la spektantojn profunde.

Mu Guiying

    Mu Guiying estis filino de estro de remparita vilagho. Shi eklernis luktarton ushu-o jam en la infaneco kaj poste posedis eminentan batalarton. Shi edzinighis al generalo Yang, kies familianoj lojalis al la shtato plurajn generaciojn. La viroj de Yang-familio chiuj viktimighis sur batalkampo, dum la virinoj de tiu familio, bravaj kaj saghaj, heroe batalis por defendi la patrion. Mu Guiying estis chiamvenka kaj plej elstara el la generalinoj de Yang-familio.

    La dramo "Mu Guiying", prezentita de Li Liuyi, montras la elekton kaj decidon de la heroino antau batalmarsho. En kvieta nokto shi sin lavis kaj shanghis la vestojn. Shi respektoplene iris al la tomboj de la edzo, bopatro kaj avo kaj murmuris al ili. Shi trovis, ke neniu povas fari decidon anstatau shi. Shi konsciis, ke por esti heroino shi devas decidi mem.

    Por montri sian konon pri la operoj, Li Liuyi decidis mem verki teatrajhojn pri la tri heroinoj. Lia multjara laborado faris lian verkadon premiso de la reghisorado.

    Somere de 2003 Li Liuyi surscenigis la dramon "Mu Guiying". Tio estas konkreta provo kaj montris la sintezan kulturitecon de la autoro. Li Liuyi naskighis en familio de dramistoj. Li amas chinajn operojn kaj en sia dekkelkjara reghisora vivo faris multan provon prezenti ilin sur scenejo de moderna dramo. En la dramaturgia instituto li posedis la arton de klasikaj grekaj dramoj kaj tiuj de Shekspiro kaj Stanislavski.

    La muzika renovigo estas premiso por unuigi la operojn kaj dramojn. Kvankam la orkestro ludas nur kvar specojn de muzikiloj akompanantaj pekinan operon, tamen en “Mu Guiying” ne audighas la tradicia melodio de pekina opero, kaj rezervighas nur monologo en la opero. Por evidentigi la delikatan shanghighon de la sento de la heroino, oni adaptis koloraturan sopranon en operoj kaj la enhavo sin liberigis el rakonteco de la tradiciaj chinaj teatroj kaj montras la internan mondon de la heroino. La tuta teksto montras evoluon de la intrigoj, kaj la muziko kaj la tuta teatro formis etosan unuighon.

    La sceneja dekoro estas simpla. Tie vidighas nur du seghoj, blanka bankuvo kaj multe da rughaj petaloj. La lumo estas chiam varme flava kaj nur farighas blua kaj verda dufoje, kiam okazas dramaj konfliktoj.

    La kostumoj montras virinan belon de la heroino Mu Guiying. En la komenco kaj progresado de la dramo, shi chiam portas rughan silkajhon. Sur la scenejo la aktorino plene disvolvas la animstaton de Mu Guiying per ludo de la longaj kaj larghaj manikoj. Por montri la kulminon de la batalo Mu Guiying portas bluan generalan robon, dum la tri aktoroj portas eksksluzive blankan silkan robon.

    La dramon “Mu Guiying” prezentis ekskluzive aktoroj de pekina opero.

    Septembre de 2003 oni prezentis “Mu Guiying” 18 fojojn.

Hua Mulan

    Hua Mulan estis china heroino en la 13-a jarcento, kiam regis en la tuta Chinio mongoloj. Pro senchesa batalo la kortego ofte rekviziciis batalantojn kaj chiuj plenkreskaj viroj devis militistighi. Tiam la patro de Hua Mulan jam maljunighis, dum shia frato estis tro juna. Se ili batalus kontrau la malamikoj, ili certe viktimighus. En la kriza momento Hua Mulan decidis militistighi anstatau la patro. Por ke la rekrutvarbistoj ne sciu, ke shi estas virino, Hua alivestis sin kiel viro dum longaj jaroj. Shi chiam vivis kun viraj komandantoj kaj batalantoj, heroe batalis kaj faris grandajn meritojn. Shi farighis fama heroo sur la batalkampo. Post fino de la milito shi portis denove virinajn vestojn, kio forte mirigis shiajn batalamikojn.

    La legenda historio de Hua Mulan estis drameca. La dramo pri Hua Mulan estis chiam shatata de la chinaj spektantoj.

    Li Liuyi jam finis verkadon de la teatrajho "Hua Mulan" kaj nun oni preparas la prezentadon. Oni deziras, ke ghi estu prezentata printempe de 2004.

    Ghuante la dramon, oni tute forgesos, ke Hua Mulan estas virino, sed en la kulmino de la dramo, kiam shi denove surhavos virinajn vestojn, la rigardantoj stuporighos kaj komplete altirighos de la scenejo. Li Liuyi deziras, ke kiam la spektantoj forlasos la teatron, ili konsciu, ke Hua Mulan estas centprocenta virino.

Liang Hongyu

    Liang Hongyu estis prostituitino, sed poste edzinighis al fama generalo de la Suda Song-dinastio (1127-1279). Shi estis virino sagha kaj tenera. Helpante la edzon en la batalo, shi faris multe da utilaj konsiloj al li kaj estis tre amata kaj estimata de la komandantoj kaj batalantoj. Kaj krom tio shi multfoje mem gvidis armeon en batalo kontrau la malamikoj.

    Nun Li Liuyi daurigas sian verkadon de la dramo "Liang Hongyu". Li deziras, ke la dramo estu komika. Li opinias, ke ghi certe plachos al la spektantoj pro siaj gajigo kaj richa enhavo.

    "Liang Hongyu" surscenighos autune de 2004.

Kial li provludas dramojn temantajn pri virinoj?

    En la 80-aj jaroj Li Liuyi atente legis verkojn de okcidentaj filozofoj. Li opinias, ke la okcidenta filozofio kaj beletro impresis lin pli profunde ol la okcidentaj dramoj. Li deziras sukcese prezenti sian komprenon pri la herooj pere de la tri heroinoj. Li opinias, ke ankau la herooj estas homoj enradikighintaj en la ordinara vivo sur fono de la nacia kulturo. En tiu medio chiuj povas farighi herooj kaj la herooj estas valoraj je estetikeco.

    Li opinias, ke la virinoj simbolas ordinarecon kaj belecon. Char la rakontoj pri heroinoj estas bone konataj de la publiko, tial li povas realigi sian dramaturgian idealon.

    La supre menciitaj heroinoj komplete sin liberigis el la simpla morala admiro kaj reaperis en formo de ordinaraj homoj plenaj de internaj kontraudiroj kaj memstara spirito. El la homa vidpunkto li esprimas la gheneralan nekomprenemon per la virina beleco: Vizaghe la elekton oni bezonas racion, kuraghon kaj forpelon de timemo.

Kial oni uzas trajtojn de chinaj tradiciaj operoj en modernaj dramoj?

    Li Liuyi ne blinde kaj rigide miksis operojn kun dramoj. Li aldonis operajn elementojn sur la scenejo de modernaj dramoj ja por krei etoson klasikan kaj modernan per muziko, kaj pro tio la operoj estas plej taugaj kaj plie li deziras, ke la spektantoj alkutimighu al la rekreigho de la tri heroinoj, tial la operoj estas la plej bona peranto.

    La koncizan abstrakton de la chinaj operoj Li Liuyi plej bone utiligis. Por grandigi la heroinojn sur scenejo li forlasis skizan tradicion de la europaj dramoj.

    Por montri la antikvajn virinojn, Li Liuyi decidis vesti la aktorinojn per silkaj roboj kun longaj kaj lozaj manikoj.

    Li Liuyi diris, ke li volas krei novan operon kaj novan dramon.

 

 

(C) china Internet Information Center   (china Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688