La china teatro en Usono

de ZHANG SHUANG

    En la 13-a jarcento la china teatro ekhavis la karakterizajhon de legendo, kaj ghia chefa formo estis rakontado en kantado. Tio diferencis de la okcidenta teatro, precipe la karakterizajho en la formo estis malsama al tiu de la okcidenta teatro, ekzemple la evidenta kontrasto de komplika plastiko de roloj kun lakona sceneja dekorado.

     La china teatro vekis atenton de okcidentaj dramistoj tuj post sia eniro en la okcidenton. Ili provis asimili originalan esprimmanieron de la china teatro. Tio estas tre evidenta en Usono.

Broadway ludis chinan teatron

     Usonanoj sciis la chinan teatron en 1790. Tiam sur la scenejoj de Usono oni jam ludis fajrajhojn, ombroteatron kaj mimikon kun pupteatro kaj cirkajhoj.

    En la mezo de la 19-a jarcento usonanoj en Francisko kaj Novjorko jam komencis rigardi chinan teatron. En 1852 en San-Francisko aperis la unua china teatrejo. 8 jarojn post tio, nome en 1860, kiam la unua china teatra trupo finis sian prezentadon en Francisko kaj iris al Parizo por prezenti al Napoleono la Tria, europanoj la unuan fojon rigardis la chinan teatron. Poste pli kaj pli multaj chinoj migris en Usonon kaj aperis pli multe da chinaj teatraj trupoj. En la 40 jaroj de 1870 ghis 1910, prosperis chinaj teatrejoj en grandaj chinaj kvartaloj. Tiuj teatrejoj akceptis chefe chinajn elmigrintojn, kaj samtempe ili vekis atenton de la lokanoj, turistoj, famaj dramistoj kaj komentariistoj. Preskau chiuj turistoj al Francisko vizitis chinan teatrejon. Iuj komentariistoj ech opiniis, ke la china teatro estas pli alloga ol la usona.

    En la chinaj kvartaloj oni prezentis chefe Guangdong-operon. En dramgazeto de 1903 oni publikigis komentarion: “La scenejo estas malganda, sen planklampoj, antauscenejo, kurteno kaj flankaj enirejoj. Krom rekvizitoj, kiujn oni transportadas dum la prezentado, sur la scenejo estas nenia dekoraciajho. …Kiam timida novedzino estas iranta en sian chambron, du rekvizitistoj portas sur la scenejon pordkadron kun silka kurteno, kaj la aktorino trairas la kadron kaj eliras, kaj atuj poste la rekvizitistoj forportas la pordkadron.”

    Tia priskribo tushis nur la suprajhan karakterizajhon, kaj en alia artikolo oni provis prifosi pli profundan estetikan principon tra tiu suprajha karakterizajho. Kaj la fundamenta principo estis nenio alia ol tio, ke la chinaj dramistoj ne estis limigitaj de scenejo kaj tute liberaj en strukturo de tempo kaj spaco. Poste dramistoj de Usono kaj Chinio kune surscenigis la chinan klasikan dramon “La Bivo”.

“Bravo” por Mei Lanfang

    En 1930, Mei Lanfang, la plej granda china aktoro, turneis en Usono kaj pushis la influon de la china teatro en Usono ghis kulmino. Lia turneo estis subvenciita de la china registaro, kaj la usonanoj ekhavis pli konkretan impreson pri la china teatro. Sukceso de lia prezentado longigis lian restadon de 2 ghis 5 semajnoj en Novjorko. Poste li turneis duonjaron en Seattle, Chikago, Vashingtono, San-Francisko, Los-Angheleso kaj Havajo. Li renkontighis kun multaj usonaj dramistoj, komentariistoj kaj aktoroj ekzemple Charles Chaplin, kaj oratoris en Univesitatoj de Kolumbio kaj Chikago.

    Por ke usonanoj pli bone komprenu kaj aprecu la chinan teatron, famaj literaturistoj, ekzemple Hu Shi, skribis propagandilon pri la turneo. Antau chiu ludo prezidantino konigis pri la tradicio de la china teatro. Majstro Mei kaj liaj kolegoj komplete montris la kadencajn partojn de la china sceneja arto.

    La publiko de Usono montris grandan entuzismon al la prezentado de Mei Lanfang. Komentariistoj multe honoris lin, ke lia prezentado estas instrua por la usona teatro.

    La simpleco de sceneja dekorado de la china teatro interesis komentariistojn. Ili skribis post komparo de la scenejoj de la china kaj usona teatroj: “Rilate scenejan dekoracion, la chinoj antauiris nin plurajn jarcentojn. Ili jam forlasis la dekoracion el realaj objektoj, dum ni multe pagis por fari scenejon similan al la realo. La chinoj anstatauigis tiajn komplikajhojn per mangestoj, kaj la rigardantoj jam povas percepti la adekvatan scenejon lau tiuj mangestoj.” Post komparo ili montris, ke la graciaj gestoj de Mei Lanfang kontrastigis la malsufichecon de korpoplastika trejnado de usonaj aktoroj. Usonaj komentariistoj opiniis, ke la formuligitaj mangestoj kaj aliaj movoj de la china teatro estas lernindaj por la usona teatro.

    Prezentado de Mei Lanfang konsciigis la usonanojn, ke en Chinio trovighas prezenta arto de pli alta nivelo.

    Post Mei Lanfang multaj aliaj chinaj teatraj trupoj prezentis en Usono. Ili prezentis multajn klasikajn teatrojn, ekzemple “Che Vojforko”, “Regho Xiangyu adiauas sian edzinon” kaj “Ebria edzino de imperiestro”.

Helena teatro, teatro de Shekspiro kaj china teatro

    Same kiel aliaj orientaj teatroj, la china teatro pensigis la rigardantojn pri la helena teatro kaj tiu de Shekspiro, ke ili havas komunan arton. Komentariistoj ofte komparis ilin. Multaj komentarioj konsciis la similecon de la tri teatroj, ekzemple virina rolo ludata de aktoro, limigita dekoracio, fiksa sur- kaj descenejigho, stiligita sceneja movo, deklama rakontado, tiposimila tipa sceno, sceneja medio konturita de poezia teksto, apliko de masko kaj unuigho de dialogo, danco, kantado, muziko kaj dekoracio. Tiuj karakterizajhoj estis troveblaj kaj en la helena teatro kaj en la teatro de Shekspiro. Kvankam la esprimmanieroj de la tri teatroj estas malsamaj, tamen la komentariistoj interligis ilin kaj provis elfosi novan signifon el la malnova tradicio. Oni povas diri, ke rekta kontakto kun la china teatro kaj aliaj aziaj tradiciaj teatroj donis novan koncepton de usonanoj pri la teatra tradicio de la okcidento.

China gusto en usona teatro

    Pere de konigado de chinaj kaj usonaj studantoj pri la china teatro, la prezentado de chinaj aktoroj kaj ludo de china teatro fare de usonaj aktoroj, la usona teatro kreive aplikis la esprimmanierojn kaj formulojn de la china teatro en sia teatra reformado.

    Usona dramisto Thornton Wilder, famighinta pro sia verko “Nia Urbeto”, aplikis en sia frua teatro en 1931 formulon de la china teatro. Parolante pri la arto en la teatro, li kunligis tion kun la prezenta arto de Chinio: “Pli simplaj seghoj servas kiel lito en trajno, kaj bambua vergo inter la femuroj signifas chevalrajdon.”

    En la 4-a de januaro de 1938 “Nia Urbeto” estis premierita kaj akiris Prize-premion.

    En la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento koncepto de kompleta teatro influis Usonon, kaj organika kombino de kanto, monologo, gesto, batalo, danco, muziko, vesto kaj dekoracio farighis ekzemplo de sukceso. En 1974 la Eksperimenta Teatra Klubo de Patrinoj ludis “Somermeza nokta songho” de Shekspiro. Oni uzis chinajn vestojn kaj rekvizitojn, kaj la realisma stilo estis miksita kun formuligita movo kaj la dialogo estis en la china kaj angla lingvoj. Komentariistoj alte taksis la ludon pro tio, ke ghi alprenis formuligitan prezentan manieron de pekina opero, ekzemple teatra mieno, sugesta gesto, anglalingva kantado kun pekin-opera gusto kaj interbata maniero. Tiuj ludoj levis la prezentajn signojn al ligvistiko. Tio montras, ke estas tute eble ekspliki verkon per shajne neharmonia maniero.

 

 

(C) china Internet Information Center   (china Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688