Popolkantoj de Tibeto, kiel formo de
busha literaturo, vaste disvastighis inter la popolo pli frue
ol apero de la tibeta skriblingvo. Post apero de la tibeta skriblingvo,
popolkantoj ne nur akcelis la socian progreson kaj kulturan
disvolvighon de Tibeto, sed ankau richigis kaj evoluigis sin.
En la tibetlingvaj dokumentoj oni povas trovi, ke lingva intershangho
en la antikva Tibeto prenis popolkantojn kiel esprimmanieron.
Post disvolvigho kaj evoluo en longa
historio la tibetaj popolkantoj farighis deklameblaj kaj kanteblaj
kaj povas akompani dancadon. Tial oni facile asocias popolkantojn
kun muziko kaj danco.
Lau strukturo kaj esprimmanieroj la
tibetaj popolkantoj havis sinsekve du formojn, nome Lu-stilan
kaj ritman.
Lu-stilo
Lu-stilaj popolkantoj de Tibeto
dividighas en kategoriojn kampan kaj pastoralan. Litanio de
lamaoj ja similas al Lu-stilaj popolkantoj. La popolkantoj
havas malsamnombrajn versojn, maksimume 10 versojn. Chiu verso
havas saman nombron da silaboj, de 6 ghis 11. Tiu formo de popolkantoj
estis notitaj jam en la 8-a jarcento. Shajne ghi estas la plej
frua stilo de la tibetaj popolkantoj.
Granda parto de la fama epopeo “Regho
Gesal” estis verkita en formo de Lu-stila popolkanto.
Lu-stila poezio
Lu-stila poezio estis kreita
de tibeta poeto en la postaj jaroj de la 11-a jarcento. Ghi
estas kreajho de poeto, sed havas formon de popolkantoj. La
poeto tre shatis popolkantojn en sia juneco, tial li multe aplikis
la stilon en sia verkado. Dank’ al lia faro multaj versoj
heredighis ghis nun. Lu-stila poezio estas nova stadio
de la evoluo de Lu-stilaj popolkantoj en la poezia
historio de Tibeto.
Ritma stilo
En la unuaj jaroj de la 17-a jarcento
tibeta dramisto rekompilis scenaron de tibeta dramo “Regho
de la Legho Nuosang”. En la dramo li citis multajn ritmajn
poemojn, kiuj estis multe diferencaj de Lu-stilaj popolkantoj
en formo, silabo kaj nombro de versoj.
Trovighas multaj specoj de ritmaj popolkantoj,
kaj la stiloj de ritmaj poemoj de diversaj lokoj de Tibeto estas
malsamaj. Kaj tibetanoj parolantaj en malsamaj dialektoj donis
malsamajn nomojn al la tibetaj popolkantoj.
Ritmaj popolkantoj naskighis post la
Lu-stilaj, kaj lau analizo pri la strukturo kaj formo,
ritmaj popolkantoj estas derivajhoj de la Lu-stilaj.
Kune kun disvolvigho de la historio,
la popolkantoj cirkulas pli kaj pli vaste kaj perfektighas tago
post tago, ilia lingvajho pli kaj pli rafinita kaj ilia ritma
takto pli kaj pli klarighis, kaj ili estas pli facile memoreblaj
kaj kanteblaj. Tio estas konsekvenco de senchesa disvolvigho
kaj progreso de Lu-stilaj kaj ritmaj popolkantoj de
Tibeto.
Amkantoj
Amkantoj konsistigas grandan parton
de la tibetaj popolkantoj. Post cirkulado en 200-300 jaroj la
kantoj trovis pli kaj pli vastan shaton de la amasoj kaj farighis
nedisigebla parto de la popolkantoj. Nun oni kolektis 64 amkantojn.
Ilia formo estas neniom diferenca de tiu de la ritmaj popolkantoj.
La amkantoj temas pri amo de gejunuloj
kaj ilia strebado al la edzeca libereco kaj emancipo de personeco.
Tragedio pro amo kaj batalo por libereco de amo okazis ne nur
che ordinaruloj, sed ankau che membroj de reganta klaso. Amkanto
de la 6-a Dalai-lamao en la fino de la 10-a jarcento rakontas
tragedion pro amo.
Vasta cirkulado de amkantoj certagrade
antauenpushis la prosperon kaj disvolvighon de ritmaj popolkantoj.
Tio estas notinda en la poezia historio de Tibeto.
Enhavoj kaj penso
Popolkantoj portas la simplecon, honestecon
kaj naturecon de la laboranta popolo. En la tibetaj popolkantoj
oni povas audi sinceran vochon de la tibeta popolo, kompreni
ghian sintenon al la politiko, ekonomio kaj milito kaj koni
la vivmanieron, morojn, dezirojn kaj esperojn de la tibeta popolo.
Sub la regado kaj subpremo de la servuta
reghimo kaj la religia privilegio, la peza servuto kaj nenombreblaj
impostoj katenis la popolon dum longa tempo. Kruela feudisma
servuta sistemo vekis malamon kaj oponon de la servutuloj. Ilia
indigno nature farighis akra sarkasmo kaj forta akuzo, kaj popolkantoj
farighis instrumento por esprimi la ideon de la tibeta popolo.
En la tibetaj popolkantoj enkorpighis
opono de la tibeta popolamaso. En la malluma socio popolkantoj
tenis en si ghermojn de opono.
Krom montri malamon kaj oponon kontrau
la malluma socio, multaj el la popolkantoj ankau esprimas aspiron
al la nova vivo kaj prikantas la amindan hejmlokon.
En 1951 Tibeto estis pace liberigita.
Shanghigho de la epoko kreis novajn popolkantojn spegulantajn
Tibeton en nova epoko.
Arta metodo
La profunda kaj richa pensa enhavo
de tibetaj popolkantoj estis enkorpigita per aparta arta formo.
En la popolkantoj oni facile trovas la artajn esprimmanierojn
de metaforo, personigo, troigo, aludo, ripeto, humuro k.a.