Akordoj serchataj

de KE LEI

    Dum diversaj gitaraj rondoj en Esperanto-renkontighoj, mi konstatis gravan mankon: Bedaurinde apenau ekzistas notoj de rokmuzikaj kantoj en Esperantujo. Tion mi volas shanghi kaj pro tio kolektas ilin.

     Vi estas muzikshatantoj au eble ech artistoj. Tial via helpo tre utilas! Chu vi havas ie notojn au akordojn de grupoj kiel Amplifiki, Persone (krom "Chu vi pentas?"), Team', JoMo, Esperanto Desperado ktp? Se jes, bonvolu kontakti min.

     Mia celo estas krei komplete esperantlingvan kantokolekton por ke Esperanto-muziko eksonu pli ofte kaj por ke la bonaj kantoj iom pli diskonatighu en Esperantujo! Tio ankau helpos al la artistoj vendi siajn verkojn... homoj achetas kion ili audis multfoje.

(Gunnar R. Fischer <djkunar @ yahoo.com> http://www.muenster.de/~kunar)

 

 

(C) china Internet Information Center   (china Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688