Chu
antikvaj poemoj, chu modernaj, chiuj akcentas ritmon kaj takton
por ke la auskultantoj povu ghui specialan belecon, kiam la
verkintoj kantas au deklamas sian poemon. Poemo estas nedisigebla
de sono, kaj multaj chinaj kaj alilandaj poetoj persone deklamis
siajn verkojn por pli bone ekspliki ilin, ekzemple Li Bai, Pound
kaj Kinsberg. La medio esprimita de poemoj pere de sono estas
pli facile akceptebla de la homoj.
Tradicia kantado en la china poezio
Poezio en la antikva Chinio havis la
tadicion de kantado. Antau la 14-a jarcento la poemo kaj kanto
estis nedisigeblaj. Tiutempe la poemoj estis kanteblaj kaj trovighis
formalaj melodioj por adekvataj poemoj. Iuj estis improvizitaj,
similaj al la improvizitaj partoj en la moderna jhazo. Ghuste
pro tio multaj famaj poemoj estis tre popularaj, kaj multaj
melodioj estis tre konataj, char poemoj estis pli facile memoreblaj
per kantado ol per deklamado.
Poezio havas naciecon, kaj tio montrighas
unue en la lingvo. La verkintoj kreis poemojn en la nacia lingvo,
kaj la prononcoj de la naciaj lingvoj multe diferencigis diverslandajn
poemojn en sonado. La chinaj antikvaj poemoj estis facile kanteblaj
ghuste pro tio, ke la prononcado de la china lingvo estas tre
tauga por kantado.
La
kvin- kaj sepsilabaj poemoj de Chinio estas multe diferencaj
de la japana hajko. La grandaj diferencoj montrighas ne nur
en la strukturo kaj arto de verkado, sed ankau en tio, ke la
poezioj de la du landoj havas absolute malsamajn muzikajn formojn
kaj tre diferencajn lingvajn prononcadojn. Tial la poemoj havas
ege malsamajn sonojn, kaj dum la auskultado oni kompreneble
sentas grandan malsamecon. La sonoj de la china poezio ne estas
samaj al tiuj de la japana hajko kaj soneto de Renesanco, char
la beleco de la sono de la china lingvo ne estas sama al tiu
de aliaj naciaj lingvoj. Tial la china poemo havas sian propran
kantomanieron.
Teatro kaj nova poemo
Post
la 13-a jarcento la poezio de Chinio estis anstatauita de Yuanqu,
formo de verso populara en Yuan-dinastio (1206-1368). Kiam Yuanqu
evoluis en Kunqu, specon de opero, kantado de poemo
estis anstatauita de opero, kaj poema kantado radikale farighis
centpocenta muzika formo, la sono de muziko estis pli preferata
de la socio, kaj la literaturaj scenaroj farighis pli kaj pli
popularaj, do opero rapide okupis gravan lokon. En tiu periodo
poezio farighis pura literatura verko posedata de malmulte da
homoj.
En la moderna tempo, disvastigo de
populara lingvo de la Movado de Nova Kulturo instigis verkadon
de novaj poemoj. En la unua periodo de la 20-a jarcento aperis
multaj verkistoj de nova poezio kaj oni nomis ilin poetoj. De
post la 20-a jarcento la nova poemo de Chinio ne plu estis kantata,
kaj elmodighis la tradicio de kantado de poemo.
Epoko de poema deklamado en muziko
Poetoj de Chinio neniam forgesis la
nedisigeblecon de poemo kaj muziko. Meze de la 20-a jarcento
ili bone adaptis taugan muzikon al deklamado de poemo. En multaj
okazoj la muziko por poema deklamado estas jam ekzistanta, kaj
kiam komencighis deklamado, la auskultantoj foje povas trovi,
ke la muziko estis bone adaptita al la poemo, sed foje malbone.
Au foje muziko superis poemon, kaj la poemo perdis la originan
charmon.
Nun multaj poetoj en Chinio forlasis
tiun formon, sed ankorau multaj aktoroj aplikis la manieron
de kombino de poemodeklamo kun muziko, sed ili ne estas veraj
poetoj, kaj ili akcentas nur lirikecon, sed neglektis la forton
de la lingvo mem. Tiuokaze oni akiris nur bonan scenejan efekton
dramecan.
Lau objektiva jugho, deklamado de poemo
en muziko ludis tre bonan rolon en popularigo de poemo.
Esplorado pri kunfandigho de poemo kaj muziko
En la unuaj 80-aj jaroj de la 20-a
jarcento multaj chinaj poetoj provis deklami sian poemon antau
la publiko.
Post la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento
la poema deklamado de Chinio dividighis en tri specojn. Unu
estas regula poema tago kaj memoriga poemokunveno en universitatoj.
Alia estas deklamado de improvizita poemo en bufedejo kaj kafejo,
sed la societo estas malgranda kaj la deklamado simila al kulturo
de societo. La tria estas poema deklamado de la publiko.
La deklamado de moderna poemo formighis
de la estetika koncepto de poeto Hei Dachun porti poemon en
sonon. Tiu estetika koncepto havas multajn enhavojn. Unu estas
ghisfunde liberigi la poemon el la katenita lingva prizono kaj
revenigi ghin al esprimo de la fonetiko kaj ritmo che ghia naskigho.
Poste Hei Dachun faris alian esploradon por kunigi homan vochon
kun muziko, nome verki poemon kaj muzikon kune. La melodio kaj
ritmo de poemo, la richa imago, la multspeca spaco kaj la rekta
audo alterne eksplikas la enhavon de la verko, kio pli facile
vekas resonadon de auskultantoj kun la verkinto. Tio ja devas
esti vera signifo de deklamado sur la muzika fono.
Hei Dachun nomis sian deklamadon “sintezado
de poemo kaj muziko”. La interrilatoj de poemo kaj muziko
ne estas samaj al poema deklamado en adaptita muziko en tradicia
signifo. La muziko ne estas plu fono, nek suplemento de la poemo,
nek ekzistanta klasika muziko, sed naskighis pro la poemo, resonancis
kun la poemo kaj komplete partoprenis en la kreado kaj montrado
de la poemo.
Post plurjara esplorado Hei Dachun
elektis rokenrolon kaj fine sukcesis kunludi kun juna muzikanto
Hao Wei kaj Muguang-orkestro. Vera formigho de sintezado de
poemo kaj muziko okazis en la somero de 2001. Kiam Hao Wei unuafoje
renkontighis kun Hei Dachun, li ludis bluson kun titolo “Fidrinkemulo
de Yuanmingyuan”. De tiam komencighis ilia kunlaboro.
De junio de 2001 ili ofte ludis en universitatoj, publikaj lokoj
kaj bufedejoj. La auskultantoj trovis, ke tio jam ne estas poemo
kun muziko, sed tute nova speco de arto.