La
tempo flugas rapide. En palpebruma dauro forpasis du jaroj post
kiam mi venis en Pekinon. Kiam mi unuafoje veturis al Qingdao,
naskighloko de mia patrino, mi tuj ekamis Chinion kaj decidis
studi en Dalian. Mi restis en Chinio jam 3 jarojn, inkluzive
la tempon de mia turismo en ghi.
Mi laboris en radiostacio kaj tie mi
konigis al japanaj auskultantoj chinan muzikon kaj al la chinaj
auskultantoj la japanan. Mia laboro estas interesa, kio ebligas
al mi ghui muzikon de la du landoj.
Mi konatighis kun china muziko en 1998.
Septembre de chiu jaro en Fukuoka okazas muzika festivalo "Azia
Monato". Tie mi auskultis rok-muzikon de Nigra Leopardo.
Vere, la prezentado estis ekster mia atendo. Kvankam mi informighis
pri ghia nomo, kiam mi preparis programon pri china muziko,
tamen mi ne imagis al mi, ke la prezentado estis tiel interesa.
Kaj pli grave, mi estis infektita de la entuziasmo de la chinaj
spektantoj. Mi ekinteresighis pri Chinio eble ghuste tiam. Fukuoka
estas urbo, kiu kontaktis aliajn urbojn de Azio jam en la antikveco.
Multe da aziaj studentoj, inkl. de la chinaj, loghas tie, tamen
mi ne neas, ke la tieaj loghantoj kaj ech la tokiaj loghantoj
preferas la okcidentan kulturon. Antau mia studentigho mi nenion
sciis pri aziaj aferoj, char tiam mi tute ne havis intereson
por tio. Poste, mi konis chinan muzikon, turismis tie kaj ekkonis
multe pri tiu lando. Nur veninte Chinion, mi klare konsciis,
ke mi estas japano. Mi opinias, ke estante japano, mi devas
scii la historion, kiu ne legeblas en la japanaj legolibroj.
En
la lastaj jaroj chinaj muzikistoj ofte vizitis Japanion. En
2002 ghia orkestro de maldikaj muzikistoj partoprenis la Internacian
Festivalon de Rok-muziko de Fujhi, la plej grandan subchielan
rok-muzikan festivalon en Japanio. Tio ja estas la duafoja partopreno
de chinaj muzikistoj en tiu festivalo.
Revenine de Japanio, ili progresis
rapide. En Pekino mi ofte vizitas koncerton semajnofine. Mi
shatas ilian prezentadon. Tie estas ankau nekomerca muziko.
Multaj orkestroj estas fieraj pro la kulturo, elbakita de ilia
lando longhistoria, kaj bona heredado de tiu kulturo. Mi sentas,
ke en Japanio similaj muzikistoj farighas pli kaj pli malmultaj.
Ankau japanaj orkestroj kaj muzikistoj
ofte vizitas Pekinon por prezentado. S-ro Suekichi, kiu gvidas
han-lingvan kurson en TV-stacio de Japanio, ofte vizitas Pekinon.
Marte de 2002 japana s-ro Itami Tanijosikai, kiu faras registradon
de muziko en la China Radio Internacia, eldonos fotoalbumon
en 2003. Muziko ja ne konas landlimon. Estas feliche, ke ghin
akceptas multaj chinoj. Multe da chinaj gejunuloj shatas ankau
japanajn TV-filmojn kaj japanajn kostumojn. Chinaj librovendejoj
vendas japanajn vortarojn. Mi estas ghoja, ke en la medio kun
anglalingvaj vortaroj la chinoj ne forgesas japanan kulturon
kaj interesighas pri ghi. Mi opinias, ke multaj japanoj, kiuj
fiksas sian atenton sole sur la Okcidento, devas lerni de la
chinoj.
En 2001 Chinio sukcesis en invito de
la Olimpikoj de 2008, partoprenis la Mondpokalan Piedpilkan
Konkurson kaj membrighis al la Monda Komerca Organizo. La 13-an
de julio, 2001, kiam Chinio sukcesis en invito de la Olimpikoj,
mi kune kun multe da chinoj iris al Tian’anmen-placo kaj
persone spertis la entuziasmon kaj grandan ghojon de miaj amikoj.
Mi decidis resti en Chinio ghis 2008.
En 2002 Chinio kaj Japanio celebris
la 30-jaran datrevenon de la fondo de diplomatiaj rilatoj inter
la du landoj kaj poste la kultura intershangho de la du landoj
farighis pli vigla. Mi deziras, ke krom la suprajha kultura
intershangho, ankau la ordinaraj popolanoj de la du landoj pli
bone komprenu unu la alian.