En
Chinio malmultaj homoj ne konas la blindan popolmuzikan majstron
A-Bing. Lia komponajho “Plenluno en Erquan-fonto”
por solludo de dukorda muzikilo erhu famigis lin ne
nur en Chinio, sed ankau en eksterlando. Oni povas diri, ke
li estas malofte vidata nacia popola muzikisto de Chinio en
la muzika historio de Chinio, kiu famighis tra la mondo.
Preskau pereinta komponajho
Somere de 1950 specialistoj de muzika
historio de Chinio urghe kolektis pereontajn popolajn muzikajhojn.
Du muzikaj historiografoj venis al Wuxi kunportante importitan
magnetofonon por registri muzikilludon de A-Bing. Kiam la gastoj
diris la celon de la vizito, li diris: “Dum du jaroj mi
ne ludis muzikilon, mi jam fremdighis al la ludarto, kaj krome,
mi jam ne havas uzeblan muzikilon.” Amiko de A-Bing diris
al la gastoj, ke antau 2 jaroj ratoj mordrompis la kordojn de
lia muzikilo, kaj A-Bing opiniis, ke tio estas puno de Dio,
kaj chesis ludi muzikilon. La gastoj tuj achetis por li erhu
kaj bivon. Petegate A-Bing konsentis ludi por ili. Sed li petis
tritagan ekzercadon. Post 3 tagoj revenis la du specialistoj.
Ili registris 6 muzikopecojn luditajn de A-Bing per erhu
kaj bivo. Unu el la muzikajhoj estis sentitola, kaj A-Bing titolis
ghin “Plenluno en Erquan-fonto”.
En la sekvanta jaro la du specialistoj
refoje venis al Wuxi, sed A-Bing jam forpasis. Sed liaj muzikajhoj
nun ankorau cirkulas kaj ghuas renomon ne nur en Chinio, sed
ankau en eksterlando.
Malfacilaj travivajhoj
A-Bing nomighis origine Hua Yanjun
kaj naskighis en la 19-a de septembro de 1893, en Wuxi en la
suda parto de Jiangsu-provinco. Lia patro estis taoisto lerta
en ludado de chinaj muzikiloj erhu, trikordo kaj bivo.
Li perdis la patrinon en la agho de
4 jaroj kaj lernis de la patro mizikoludon en taoisma templo.
Kiam li estis 20-jara, lia patro forpasis pro malsano. Unu jaron
post tio li suferis de okula malsano. Li ne havis monon por
kuraci kaj blindighis en la agho de 35 jaroj. Tiutempe intermilitis
la militaristoj kaj la socio trovighis en malpaco. En senelirejo
la abato de la templo forvendis la templon kaj A-Bing perdis
la vivrimedojn. Li vivtenis sin per muzikoludo sur strato.
Li estis tre sagha kaj lernema. En
la agho de 13 jaroj li jam povis tre bone ludi erhu,
trikordon, bivon, fluton kaj aliajn muzikilojn. En la agho de
16 jaroj lia ludarto estis rekonita de la taoista rondo de Wuxi.
Li amikighis kun multaj vagantaj popolmuzikistoj kaj multe lernis
de ili.
La muzikilludado de A-Bing radikighis
en profunda spertado de la vivo kaj la richa folklora vivo,
kaj li povis trafe elekti muzikopecojn el la heredajhoj de la
popola arto, adapti ilin al novaj verkoj firme interligitaj
kun la aktuala vivo kaj bone ludi ilin. Dum la Kontraujapana
Rezistmilito li ludis sur stratoj popolan arion “Puno
al naciperfidulo” kaj muzikajhon prikantantan nacian heroon
en rezisto kontrau agreso. Post la venko de la Kontraujapana
Rezistmilito li verkis popolkantojn por kondamni la reakcian
regadon de Kuomintango.
Malmultaj el liaj verkoj heredighis,
sed jam estas sufichaj por montri lian altan artan nivelon.
Liaj verkoj “Plenluno en Erquan-fonto”, “Susuro
de pino”, “Vento en frosta printempo” k.a.
ludataj per bivo estas tre valoraj por studi la modernan popolan
muzikon.
La plej fama el liaj verkoj estas “Plenluno
en Erquan-fonto”. Ghi originis de surnaa muziko de taoismo.
Kiam A-Bing vagadis sur stratoj kaj ludis la muzikon, li senchese
renovigis ghin enmiksante la melodiojn de aliaj lokoj. La muzikopeco
ricevis la definitivan formon post dekkelke da jaroj.
Rememoro al la majstro
En la lastaj dekoj da jaroj multaj
muzikistoj prilaboris la heredajhojn de la popola muziko, kaj
la komponajho “Plenluno en Erquan-fonto” estis adaptita
al violona koncherto, violona solludo, piana solludo kaj orkestra
ludo. Ekde la 70-aj jaroj mondnivelaj dirigentoj dirigentis
famajn chinajn kaj alilandajn orkestrojn en ludo de tiu muzikopeco.
La muzikopeco famighis eksterlande, kaj oni rememoras A-Bing
per diversaj manieroj inkluzive de faro de filmo pri lia vivo.
Kiel distingigha reprezentanta verko
de la moderna popola muzikajho por muzikilo, “Plenluno
en Erquan-fonto” montras la orientan animon de la antikva
nacio pere de strukturo kun strikta logiko kaj profunda veo
pri la homa vivo. Japana dirigento Seiji Ozawa tre amika al
la china popolo multfoje dirigentis ludon de tiu muzikajho.
Kiam li unuafoje auskultis tiun muzikajhon, li larmis de ekscitigho
kaj diris: “La muziko estas tiel emocia, ke oni devas
genuighi por auskulti ghin.”