En
palpebrumo la kanto “Chiuj nordorientanoj estas vivantaj
Lei Feng” en longo de 100 sekundoj estis dissendita tra
la tuta interreto de Chinio pere de movbildaro. Ghis nun 17
homoj faris 31 versiojn da movbildaroj kaj dissendadis al studentoj
kaj blankkolumuloj.
Kaj la atento de la homoj estis turnita
al la verkinto de la kanto, tre malgrasa, kapo-razita junulo
Xuecun.
La stilo de Xuecun
Xuecun
naskighis en 1969, en Jilin-provinco. Li forte impresas aliajn
per tre brilaj okuloj kaj troiga mieno. Li estas maldelikata
en aspekto kaj nebruema. Nekonatoj rigardas lin kamparano-konstruisto
kun militista tornistro. Li estas lerta en komputera ludado.
Li montras nenian gravmienon de stelulo. Lia vivmaniero estas
analoga al liaj verkoj, nome simpla intrigo kaj iom mistera
esprimmaniero.
Xuecun estas la plej elstara rakontisto
inter la nunaj pop-muzikantoj. La kanto “Chiuj nordorientanoj
estas vivantaj Lei Feng”, kiu famigis lin, fakte estis
rakonteto: Olda Zhang veturigis auton al la Nordoriento kaj
vundighis survoje pro trafika akcidento. Nordorientano portis
lin en hospitalon kaj poste ili farighis bonaj amikoj. La nordorientano
kondukis Oldan Zhang en de li konatan restoracion kaj diris
al li, ke la Nordoriento estas bona loko kaj la nordorientanoj
estas vivantaj Lei Feng. Gaje balilante li vokis kelnerinon
Cuihua alporti pladon de saurkrauto, multe shatatan de la nordorientanoj.
La lasta vorto de la teksto de la kanto estas “Cuihua,
alportu saurkrauton!” La figura teksto de la kanto tre
interesas la auskultantojn, kvazau ili mem trovighus en la medio
priskribita en la kanto.
Lei Feng estis soldato de la China
Popola Liberiga Armeo. Li martirighis en 1962, en la agho de
mal pli ol 22 jaroj. Li estis bonkora, helpema kaj malavara
al homoj en malfacilo, sed fakte li enspezis tre malmulte kaj
vivis shpareme kaj laboris diligente. Li multe helpis aliajn
inkognite. Por memori lin, la chinoj prenis la 5-an de marto
kiel memorigan tagon por li. Poste oni nomis helpemulojn vivanta
Lei Feng.
Xuecun honoris la nordorientanojn vivantaj
Lei Feng en sia kanto por esprimi sian respekton al bonkoraj,
honestaj, ordinaraj kaj gajaj homoj.
Xuecun diris, ke kiam li estis verkanta
la kanton, lia memoro pri la knabeco estis kondensita en saurkrauton
kaj ghjauzi-ojn farchitajn per saurkrauto. Nun li ankorau
shatas tiujn manghajhojn. Li volontas reaperigi en siaj verkoj
la scenojn de la vivo, kiujn li bone konas.
Neglata pasinteco
De sia infaneco Xuecun estis malgrasa,
sed petolema. Li povis rapide posedi la artojn, kiujn li lernis,
ekzemple pianludo, pentrado kaj bivoludo. Li ofte surprizis
sian patron per granda progreso. Krome li lernis la germanan
lingvon en la Pekina Universitato.
Iam li faris malgrandan komercon kaj
oficis kiel praktikanta laboranto en redakcio de iu influa jhurnalo
en Pekino. Li dungighis al multaj laboroj, sed ne povis sin
adapti al novaj oficoj kaj falis en senlaborecon.
Post
multfoja provado li konsciis, ke li ne povos sin vivteni per
tradiciaj profesioj. Li komencis provon de kreado de tre ortodoksaj
muzikajhoj.
En 1994 lia amiko rekomendis lin al
iu reklama kompanio de arto. En tiu tempo li kreis la kanton
“Mei” pri amrakonto. Li dedichis ghin al sia edzino
Mei. Lia edzino ploris je la audo de la kanto.
En 1995 kreighis la kanto “Chiuj
nordorientanoj estas vivantaj Lei Feng”, sed multaj diskokompanioj
opiniis ghin absurda. En 2000 Xuecun aperigis chiujn siajn kantojn
de tiu kategorio en interreto inkluzive de la menciita kanto,
“Kaptu shteliston” kaj “Anonco por fianchino”.
Du datoj en 2001 estos neforgeseblaj
por Xuecun: En la 16-a de majo li unuafoje vidis en interreto
sian kanton kun movbildaro, kaj en la 23-a de julio iu diskokompanio
subskribis kun li kontrakton.
Interreto helpis Xuecun
Dank’ al interreto la kanto disvastighis
fulmrapide. Neniun groshon Xuecun pagis, sed lia famo disvastighis
pere de interreto. Nun Xuecun trovighas en la stadio de nestabileco
de la stilo, nome aperos multe da ebloj por lia kreado.
Xuecun atribuis sian sukceson al tio,
ke liaj kantoj estis verkitaj por ordinaraj popolanoj. Ghuste
pro tio oni shatas adapti lian kanton al movbildaro.