Dirigento
Li Delun ghuis altan renomon en Chinio. Li penadis duonjarcenton
por popularigi simfonian muzikon en Chinio. Lia granda afableco
kaj majstreco en la arto postlasis neforgeseblan impreson al
liaj konatoj. La 19-a de oktobro de 2002 estis la unua datreveno
de lia forpaso kaj pro la okazo ni publikigas la jenan artikolon
por rememori lin, unu el la fondintoj de la china simfonia muziko.
Li Delun naskighis en 1917, en Pekino.
En knabeco li lernis ludon de piano kaj violono. En 1940 li
eniris en la Shtatan Muzikan Kolegion en Shanhajo por lerni
violonchelludon. Post diplomigho en 1946 li venis al Yan’an
kaj farighis dirigento de la Centra Orkestro. Post la fondigho
de la nova Chinio li laboris kiel dirigento en la Pekina Popola
Arta Teatro kaj la Shtata Kanto-Danca Trupo. En 1953 li venis
al la dirigenta fakultato de la Moskva Konservatorio por sin
progresigi kaj revenis al Chinio en 1957. Poste li laboris kiel
la unua dirigento de la Simfonia Orkestro de la Centra Ensemblo
de Chinio, vicprezidanto de la China Muzikista Asocio kaj arta
direktoro de la Centra Ensemblo de Chinio.
De 1964 iom post iom malmultighis lia
muzikista agado kaj en la “Kultura Revolucio” komplete
silentis la dirigento kaj ne vidighis ankau lia turneo en la
eksterlando dum 21 jaroj. Nelonge post la finigho de la “Kultura
Revolucio” en 1976, por rememorigi la 150-an datrevenon
de la forpaso de Betoveno, li dirigentis la ludon de la Kvina
Simfonio de Betoveno. Che tio revivighis simfonio en Chinio.
Li dirigentis ne nur en Pekino kaj aliaj urboj de Chinio, sed
ankau en Luksemburgio, Hispanio, Germanio, Japanio kaj Respubliko
de Koreio. Li kunlaboris kun dekoj da mondfamaj muzikistoj,
inter kiuj trovighas Yehudi Menuhin, Isaac Stern kaj Ma Youyou.
Ekde 1959 li multfoje dirigentis orkestrojn
chiu el centoj da muzikistoj. En 1987 li dirigentis orkestron
el 800 muzikistoj en la granda muzika aktivado “Printempo
de Simfonio” en Pekino.
En 1980 la Kultura Ministerio de Chinio
honoris lin per Honora Premio de Dirigento kaj en 1986 li estis
honorata de la Kultura Ministerio de Hungario per medalo de
Ferencz Liszt.
En
la “Kultura Revolucio” li estis miskulpigita kaj
turmentata kaj perdis la plej oran tempon de artista agado.
Sed li multe klopodis por kulturado de dirigentoj, konstruado
de koncertejoj, progresigo de la Centra Ensemblo de Chinio kaj
popularigo de simfonia muziko. Lia nomo estos chiam memorata
de la homoj pro lia senrezerva sinofero.
Popularigo de muziko
Li Delun sin dedichis al popularigo
kaj progresigo de simfonia muziko en Chinio. Li fondis kaj trejnis
orkestrojn en pli ol 20 urboj kaj responde al lia iniciato multaj
lokoj fondis sian orkestron. Ankau la konstruigho de la koncertejoj
en Pekino kaj Kantono devas esti atribuitaj al lia klopodado.
Por popularigi simfonian muzikon, li lekciis en universitatoj,
fabrikoj kaj institucioj, dirigentis koncertojn kaj kulturis
milojn kaj milojn da muzikamantoj. Antau kelke da jaroj li jam
aghis 80 jarojn, sed ankorau klopodadis por popularigi simfonian
muzikon en lernejoj, entreprenoj kaj shtataj institucioj au
dirigenti koncertojn. Vojaghante eksterlande, li lekciis ankau
en chinaj ambasadorejoj. De 1980 ghis 1987 li lekciis chiujare
50 fojojn.
Aperta hejmo
La hejmo de Li Delun trovighis en la
teretagho en ordinara domo el rughaj brikoj. Antau multaj jaroj
telefono, televidilo k.s. estis rarajhoj, kaj tiam Li Delun
havis malgrandan televidilon. Chiuvespere li turnis la ekranon
de la televidilo al la fenestro, por ke la najbaroj povu televidi
en au ekster lia hejmo. Kaj lia telefono farighis komuna, ke
multaj nekonatoj telefonis al li por paroli kun liaj najbaroj.
Oni ech telefonis al li por paroli kun loghantoj en najbara
domo. Sed chiufoje familianoj de Li Delun senplende iris venigi
la vokitojn. Najbaroj frekventis lin por trinki, telefoni au
televidi, kaj lia hejmo farighis komuna vestiblo.
En multaj jaroj Li Delun kaj lia edizno
Li Yu havis vespermanghon en la lasta vespero de la jaro che
parencoj. Kaj chiufoje ili invitis najbaran komponistinon al
la mangho, char shi vivis sola.
Fotoserio de “Chinaj Muzikistoj”
La
patro de fotisto Chen Xiong estis malnova amiko de Li Delun
kaj forpasis en la knabeco de la filo. Li Delun prizorgis lin
kiel sian propran infanon, kaj dank’ al tio Chen havis
la shancojn foti la majstron. Li fotis shvitegantan Li Delun
en dirigentado kaj titolis la foton “Shvitoj sub la frako
de majstro”. En la foto oni perceptis felichon pro granda
sukceso kaj malfacilecon, grandecon kaj ordinarecon.
Li Delun proponis foti maljunajn muzikistojn.
Chen Xiong akceptis tion kaj decidis titoli la serion “Chinaj
Muzikistoj”. De tiu tago unu el la chambroj de la hejmo
de Li Delun farighis “studio” kaj Li Delun kaj lia
edzino Li Yu farighis “volontuloj” de la studio.
Li Delun donis al Chen Xiong nomliston
de fototaj muzikistoj, kaj lia edzino Li Yu helpis al li kontaktighi
kun tiuj muzikistoj. Poste la nomoj de pli kaj pli multaj eminentaj
muzikistoj aperis en la nomlisto de fototoj, kaj pli kaj pli
multaj jhurnalistoj sin aligis al fotado de muzikistoj. La semoj
semitaj de Li Delun burghonis, kreskis kaj donis abundon da
fruktoj.
Cigna kanto de la majstro
En la 17-a de septembro de 1999 Li
Delun estis atakata de pulmito. Char 21 jarojn antau tio li
perdis unu renon pro rena kancero, tial la kazo estis tre danghera.
Sed dank’ al la urgha savo de la plej bona hospitalo en
Pekino, li transvivis la dangheran tempon.
En la 19-a de novembro de la sama jaro
estis la fermo de la Internacia Muzika Festivalo kaj mondfama
usona violonisto Isaac Stern ludis kunlabore kun sia malnova
amiko Li Delun.
La ludo havis specialan signifon. En
1979 Isaac Stern vizitis Chinion kaj ludis la “Trian Violonan
Koncherton de G Majhora” de Mozarto kunlabore kun Lu Delun.
Tio estis prenita en la dokumentan filmon “De Mao Zedong
al Mozarto” kaj la filmo estis premiita per Ora Oskaro.
La vizito de Stern malfermis fenestron de Chinio al la eksterlando,
ke la mondo ekkonis Chinion kaj Chinio la mondon. 20 jarojn
post tio, vespere de la 19-a de novembro de 1999, la 82-jara
Li Delun kaj la 79-jara Stern rikoltis tondran aplaudon tuj
che sia suriro sur la scenejon. Li sidis en rulsegho kaj kun
klara menso bele dirigentis la orkestron.
Tio estis la cigna kanto de Li Delun.
Nun ambau virtuozoj kunestas en la paradizo kaj kunlaboros por
chiam.
Nun en la koncertejo en la parko Sun
Yatsen staras bronza statuo de Li Delun. Li chiam vivos en la
koro de la muzikamantoj.