La
nacia muziko kaj arto de la Tibeta Autonoma Regiono de Chinio
estas nedisigeblaj de la geografio, historio, religio kaj nacia
tradicio de Tibeto, tial la tibeta muziko havas fortajn naciajn
trajtojn.
De rakontado de generalo pri siaj talentoj,
elitaj chevaloj kaj armiloj antau ekiro al batalo en “Biografio
de Regho Gesar” ghis kortushaj lirikaj kantoj en tibeta
teatro, de la vaste konataj popolkantoj verkitaj de muzikistoj
enradikighintaj en tibeta regiono ghis la klarionado de longa
tubo en religia muzikoludo, chio montras la viglecon de la vivo
kaj la gajecon de sinteno al la vivo. Tial, kun emocio esprimanta
la viglecon de la vivo kaj la neflekseblan sintenon de la tibeta
nacio al la vivo, serchi fandighon de la tibeta muziko en la
elemento de moderna muziko por enkorpigi la nacian konscion
kaj modernan konscion estas la strebado de tibetaj muzikistoj.
“Kiu parolas, tiu kanti povas;
kiu iras, tiu danci lertas.” Multaj shatas tiel priskribi
la tibetan nacion de Chinio.
Abundo da talentaj tibetaj kantistoj
Tibeto, honorata kiel maro de kanto
kaj danco, elkulturis faman kantistinon Caidan Zhuoma. Antau
dekoj da jaroj, shia kanto “Hurao de Liberigitaj Servutuloj”
vershis la koron de la tibeta popolo. Siatempe chu plenkreskuloj,
chu infanoj, preskau chiuj chinoj povis kanti shian kanton “Sur
la Ora Monto de Pekino”. Shi estis elstara reprezentanto
de tibetaj kantistoj de la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento.
Estis shi, kiu montris al la ekstero la altan vochon de tibet-nacianoj.
La muzikaj artistoj de Tibeto neniam
chesis verki por la nacia muziko. Sed pro multaj kialoj la tibeta
muziko ne estis multe konata de la mondo. Tial la naturdotita
klara kaj alta vocho de tibet-nacianoj ne akiris shancon por
montrighi al la tuta mondo.
Dank’
al la progreso de la chinaj amaskomunikiloj, per multaj kanaloj
oni povas koni la disvolvighon de la china muziko kaj ankau
tiun de la tibeta muziko.
En la premiodisdona ceremonio por la
“Deka Tutlanda Konkurso de Junaj Kantistoj” okazigita
de la China Centra Televizio en 2002, bela knabino Suolang Wangmu
veninta de nordtibeta herbejo gajnis du premiojn per la kanto
“Ora Hejmloko”, nome oran premion por la konkurso
de amatora nacia kantomaniero kaj oran premion “Kantisto
Plej Shatata de Auskultantoj”. Tio ebligis al la homoj,
kiuj preskau forgesis la tibetan muzikon, retrovis la muzikan
senton naturan kaj puran de la altebenajho.
Instruisto de la Arta Fakultato de
la Tibeta Universitato diris: “Se oni diras, ke ‘Hurao
de Liberigitaj Servutuloj’ de Caidan Zhuoma ebligis al
la ekstero ekkoni la tibetan muzikon, oni povas diri ankau,
ke ‘Ora Hejmloko’ de Suolang Wangmu ebligis al pli
multaj homoj vere koni la tibetan muzikon. Suolang Wangmu kondukis
la tibetan muzikon en la vivon de la nuntempuloj.”
Malantau Caidan Zhuoma kaj Suolang
Wangmu estas multaj homoj, kiuj provas kunigi la tradician nacian
muzikon de Tibeto kun la moderna popmuziko por krei modernan
tibetan muzikon enhavantan nacian trajton.
Muzikantoj nomataj “rokenrolaj
pioniroj de la negha lando” estas tibetaj junuloj kapablaj
en tekstoverkado, komponado kaj kantado. Ili opinias, ke modernaj
tibetaj muzikantoj aspiras modernan stilon de la nacia muziko
kaj notojn apartenantajn al ili, sekve ili kombinas la tradiciajn
materialojn de tibeta muziko kun la moderna muzika tekniko,
kaj la esprimmaniero kaj enhavo de la muziko rimarkinde diferencas
de tiuj de la tradicia muziko.
Junaj instruistoj de la Arta Fakultato
de la Tibeta Universitato opiniis, ke en la pasinteco popmuziko
por tibetanoj estis fremda kaj fresha portanto de muziko. Tial
en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la kanto “Amato
en Mia Koro” de tibeta kantistino Dazhen en la tibeta
lingvo kaj la nacia kantomaniero furoris en la negha lando.
Sed subkulturo estos akceptita de la
vasta amaso nur post kiam ghi asimilas pli multe da faktoroj
de la chefaflua kulturo. Kaj en tio aperis tibeta kantisto Yadong
kantanta “Dia Aglo” en la hanlingva videodisko en
1995.
“Amfonto de Jiuzhai” de
tibeta kantisto Rongzhong Erjia furoris en la tuta Sichuan-provinco
kaj li farighis la plej shatata kantisto de la tibet-nacia regiono
de Sichuan.
Kantistino Han Hong kreskis en Pekino
kaj nun sin okupas pri muzika kreado en Pekino. Shia patrino
devenis de Changdu de Tibeto kaj en shia sango fluas braveco
kaj patoso de tibetano, tial en shiaj muzikajhoj enkorpighis
la modesteco kaj kvieteco unikaj de altebenajho. En la proceso
de kreado de muzikajhoj Han Hong subkonscie enmiksis elementojn
de tibeta muziko kaj dank’ al tio aperis shiaj “Hejmloko”,
“Trairo” k.a. La plej granda espero de Han Hong
estas ebligi al pli multaj homoj koni la tibetan muzikon pere
de muziko kaj prezenti al pli multaj homoj la elstarajn verkojn
de la tradicia tibeta muziko. Shia korpulenteco ne malhelpas
auskultantojn shati shin, kaj shi konkeris la auskultantojn
per sia bela alta vocho.
Iasence Yadong, Rongzhong Erjia kaj
Han Hong markis komencighon de modernigho de la tibeta muziko.
Ili povas esti kalkulataj mejloshtonaj personoj en la moderna
muziko de tibeta nacio.
Grava studobjekto
Sed sole Han Hong kaj kelkaj aliaj
kantistoj ne estas sufichaj por konduki la tibetan muzikon al
modernigho. Dume la agadkampoj de Yadong kaj Rongzhong Erjia
ne estis vastaj. Do kiel instigi pli da homoj akcepti la tibetan
muzikon, pli harmonie kunligi la tradician muzikon de la tibeta
nacio kun la moderna muzika stilo, efektivigi modernighon de
la tibeta muziko, tio restas grava studobjekto por la modernaj
tibetaj muzikantoj.
Rilata specialisto opiniis, ke la metodo
de kantistino Han Hong estas imitinda. En 1995 Han Hong faris
sian unuan muzikan videodiskon “Brilo en la Negha Lando”,
sed tio ne faris shin multe konata. Sed shi persiste serchadis
en Pekino disvolvighon de sia muzikista kariero kaj fine gajnis
pozicion en la rondo de pekinaj muzikantoj per la kanto “Hejmloko”.
Tial junaj kantistoj de Tibeto akiros pli grandan spacon por
disvolvigho nur kiam ili persistos en la strategio “eliri”
kaj kontakti novajn amaskomunikilojn.