Chen
Lin, juna kantistino shatata de chinaj gejunuloj, shatas freshajn
aferojn kaj emas esti antauiranto de modo.
La plej granda shato de Chen Lin estas
babilado kun amikoj. Shi portas simplajn vestojn. En 2000 shi
kaj aliaj volontuloj de mediprotektado veturis tra la Qinghai-Tibeta
Altebenajho por percepti "la vivon, naturon kaj amon"
kaj samtempe apelacii al protektado de la kara naturo. Shi strebas
al persona arta stilo kaj shatas manipuli komputoron por havi
originalan komprenon pri muziko.
Chen Lin prenas muzikon sia profesio.
Shi sentas sin felicha, ke shi povas sin okupi pri la shatata
profesio.
Kapti la koron de urbaj virinoj
Fakte Chen Lin jam ne estas debutinto.
Frue en 1993, kiam shi aghis malpli ol 20 jarojn, shi jam famighis
pro la kanto "Vian koron mi neniam komprenos". Poste
vendighis sume 1.5 milionoj da kopioj de la disko. Ghis nun
malmultaj kantistoj povis superi shin.
Poste shi emisiis la diskojn "Mi
timas enamighi al vi" kaj "Virino". Dum tiu tempo
shi penadis por trovi stilon konforman al shi. En 2000 shi eldonis
sian kvaran diskon titolitan per sia nomo.
En sia freshdata disko "Daurigu
la amon" shi libere taktis lau la urba ritmo, komunikante
la tute novan koncepton de amo de moda virino, ke oni estu "natura
kun amo, libera sen amo". Shi eksplikis la urban amkanton
kaj kaptis la koron de urbaj virinoj.
La preparado de la disko dauris 1 jaron.
La disko enhavas 10 kantojn de Chen Lin, kiujn shi kaj la diskokompanio
kune elektis el shiaj 240 kantoj. Shi diris, ke la preparado
estis tre interesa. Per sia komputoro shi partoprenis en la
farado de la muzika televida videodisko (MTV). Shi opiniis,
ke persona partopreno en farado de videodisko helpas kantiston
pli bone esprimi la temon de la kantoj, kaj shi proponis, ke
chiuj kantistoj provu.
Chen Lin havas altan postulon de teksto
de kanto. Shi penas trovi plej taugan lingvon. Dum la farado
de la videodisko "Daurigu la amon", shi multfoje interparolis
kun verkintoj de la tekstoj de kantoj en kafejo, por ke ili
pli multe konu shiajn karakterojn kaj sentojn. Shi esperis enmiksi
sian personan senton kaj la muzikan medion en la verkadon de
la tekstoj de kantoj.
Al la farado de la nova disko oni aldonis
multajn modajn elementojn, kaj Chen Lin montris diversastilajn
plastikojn en MTV, kaj chiu plastiko freshe impresis la auskultantojn.
Chen Lin kaj komputoro
Chen
Lin ensorbighis en komputoro. Shi plej shatas komputoron kun
marko Pomo. Manipulante sian komputoron, shi havas la senton,
kiun shi havas en kantado de la kanto "Daurigu la amon":
Se burghonis amo, ghi donos floron ech sen pluvo.
La disko "Daurigu la amon"
estis farita per komputoro Pomo. Shi tre shatas la softvaron
iMovie por filmfarado en la softvara kompleto. Pere de la funkcio
de hejma dighita videostudio Chen Lin plenumis faradon de muzika
televida videodisko de chiuj siaj kantoj.
Fininte la demonstran filmon de "Daurigu
la amon", Chen Lin ne nur finis la faradon de muzika televida
videodisko per la filmfara softvaro, sed ankau turnis la dighitan
demonstran filmon en videobendon (VHS) kaj tujfilmon (Quick
Time) facile aplikeblan al retsendo. Por ke la amikoj vidu la
efikon, Chen Lin turnis MTV ankau en VCD kaj faris kopiojn.
Havante komputoron Pomo, shi faras chion facile!
Chen Lin ne shatas retan babiladon,
char shi opinias tion ne vera. Shi parolas senkashe, kaj oni
facile trovas, ke shi estas sagha en interparolado kaj vigla
en pensado. Shi tre shatas kartonajn bildojn el Pomo-retejo
kaj ofte kopias ilin kaj disdonas ilin al siaj amikoj.
Biografieto de Chen Lin
1988, diplomita el la Danca Instituto de Sichuan-provinco
kaj laboranta kiel solistino en folklora ensemblo
1993, emisiighis shia unua disko "Vian koron mi
neniam komprenos ", kun 1.5 milionoj da kopioj venditaj
1998, premiita kiel plej elstara kantistino de Shenzhou
de Channel V de la china lingvo top20
2002, La disko "Daurigu la amon" estis premiita
kiel la plej elstara disko de la jaro de Shenzhou