Amanto de antikva chin-o

de LAO WEI

    Antau 2000 jaroj chin-o estis muzikilo strikte interligita kun politiko en Chinio, kaj multaj regnestroj kaj militaj kaj civilaj altranguloj estis lertaj en ludo de chin-o. En la Periodo de Printempo kaj Autuno kaj tiu de Militantaj Regnoj, kantado en akompano de ludo de chin-o estis unu el manieroj de spirita interfluo. Per ludado de chin-o oni povis esprimi malfelichon, romantikecon, triston, ekscitighon, trankvilon k.a. sentojn, kaj krome priskribi eventojn kaj pejzaghojn. En la antikveco chinoj taksis talenton de homoj lau ties kapableco en "chin-ludo, shak-ludo, kaligrafado kaj pentrado". La unua estis chin-ludo, tio signifas, ke en la antikva Chinio chin-ludo estis tre populara, kion la nuntempuloj ne povas imagi.

    Estis multaj klarigoj pri la origino de chin-o. Kutime oni preferas la diron, ke Shi Kuang, samtempulo de Konfuceo, estis la unua majstro de chin-ludo. Laudire chin-ludo de Shi Kuang povis antaudiri la estontecon de regno kaj personoj. Por ekskluzive okupighi pri muziko, li blindigis sin.

    Ankau Konfuceo shatis intershanghi ideojn kun siaj dischiploj pere de chin-ludo kaj instruis muzikon al siaj dischiploj. Li travojaghis multajn regnojn por disvastigi ritojn de Zhou-dinastio kaj estis sieghita de kanajloj je tri tagoj. En malfacila situacio sen mangho kaj akvo, li trankvile ludadis chin-on, kaj pro tio li estis multe respektata de la dischiploj.

    Tiu periodo postlasis malmulte da repertuaroj, sed la kulturo de chin-o de Zhou-dinastio estas la bazo de la tradicia kulturo de Chinio same kiel la ritoj de Zhou-dinastio kaj la doktrinoj de Konfuceo kaj Mengzio.

    Nun en Chinio, same kiel aliaj artoj, chin-o havas diversajn skolojn, kaj la plej distingighaj estas la akademia kaj popola. Chin-ludantoj de la akademia skolo sin okupis per kolektado, polurado kaj diferencigo de antikvaj verkoj kaj kompono de novaj pecoj, kaj ankau per skribo de muzika historio kaj esplorado. Popolaj chin-ludantoj serchis samspeculojn pere de muzikoludo. Ofte tiuj ludantoj estis eruditaj, kaj ili estis daurigantoj kaj progresigantoj de la ortodoksa skolo de chin-kulturo.

Kun chin-o kiel kompano

    92-jara majstro Wang Yu loghas en malnova strateto en Chengdu, chefurbo de Sichuan-provinco. Li estas vaste konata en la urbo.

    Majstro Wang havas moderan karakteron kaj oni konas lian animon pere de lia ludado de chin-o. Sed nun la majstro malofte ludas chin-on pro rigidigho de artikoj de la manoj. Sed li ankorau havas la kutimon incensi, manlavi kaj mediti che tablo. Foje li povas ludi por amikoj la melodion "Vizito al amiko en montaro". Por teni la kontinuan meditadon, li malofte interparolas kun aliaj.

    La loghejo de la majstro estas ombrata de densaj verdajhoj. La strato trovighas en movoplena parto de la urbo, sed lia korto estas kvieta. Antaue la majstro kutimis ludi en nokto kaj la sono de lia ludo audeblis tra la tuta strato. Se oni preterpasis lian domon, oni certe sentis sin kvazau sur antikva strato.

    Nun la majstro malofte tenas la fenestrojn malfermitaj, char nun ech en nokto bruo regas en la strato. Li shtopis la fenestrojn rigardantajn al la ekstero. Tial sur la tri muroj en lia chambro pendas 6 chin-oj. 2 el ili estis faritaj antau preskau 1000 jaroj. La majstro prenas la antikvajn chin-ojn siaj kompanoj. Li povas audi galopadon de chevaloj en la obskuraj vejnoj de la muzikilo el Tang-dinastio kaj imagi la misteran kaj antikvan Silkan Vojon kaj la graciajn dancojn de ekskursantoj en la antauurbo de Chang'an en printempo. Kaj en la nigre flava koloro de la antikva muzikilo li povas konscii la senchesan malfelichan migradon en antikvaj poemoj. Li estas granda konanto de tiuj malnovaj muzikiloj. Li ofte diras, ke li vivos kaj pereos same kiel tiuj maljunaj chin-oj.

Hela luno super Tianshan-monto

    Vintre de 1992 dekoj da majstroj de antikva chin-o el la china cheftero, Taiwan, Usono kaj Europo kolektighis en Chengdu kaj ludis muzikilon sur la montpinto Jinding de Emei-monto. Tiam majstro Wang jam aghis 82 jarojn. Mughis frosta vento, flirtis negho. Tiunokte la hela luno levighis kaj nuboj ondighadis kiel maro. Multaj el la majstroj hezitis pro la malbona vetero. Sed Wang Yu ordonis al siaj dischiploj pretigi tablon sur la klifo, sidighis interkrucante la krurojn kaj ekludis la melodion adaptitan al la poemo de Li Bai "Hela luno sur Tianshan-monto". Che la kadenca parto de la melodio, ondegis la nubomaro kaj subite ekneghis. Tio estis hurao de spektantoj de la naturo. La majstro absorbite auskultis la ehhon de tre malproksima loko. Kiel shtono, li senmove sidis tri horojn antau chin-o por interparoli kun la monto. Ordinaruloj tute ne povas elteni la malvarmon, sed la majstro sentis varmon en si mem kaj la fingroj chiam vigladis sur la kordoj. Negho faladis sur lin kaj la humida spirado glaciigis liajn brovojn. Subite la cheestantoj vidis nimbon, kiu similas al agitita akvo de puto, ke la lumaj ringoj senchese levighis supren. Antau la fino de la ludo la majstro ekkriegis kaj la negho disfalis de sur lia korpo. La dischiploj tuj shirmis lin per dika surtuto kaj venigis lin en ripozejon por varmigi lin per fajro. Tiunokte oni honoris lin per bankedo.

Respkto al antikva sikario

    Majstro Wang plej respektas antikvajn sikariojn. Li tre shatas la melodion "Guanglingsan", alinome "Murdo de Nie Zheng al regnestro de Han". Nie Zheng estis tre fama sikario de Han-regno en la Periodo de Militantaj Regnoj. Tiam kortegano Yan Sui kaj chefministro Xia Lei de Han-regno estis en malpaco kaj Yan Sui petis Nie Zheng mortigi Xia Lei. Post plenumo de murdo Nie Zheng sin mortigis. Antau sinmortigo li misformis sian vizaghon, por ke aliaj ne rekonu lin kaj ne endangherigu lian fratinon Nie Yin. Sed lia fratino sentime elpashis kaj sepultis lin. La verko "Guanglingsan" ghuste rakontas pri tiu historio. Ji Kang, literatoro, pensulo kaj muzikisto de Wei-regno en la Periodo de la Tri Regnoj, estis misakuzita kaj kondamnita al morto. Antau la ekzekuto li ludis la melodion en granda ekscitigho. Li tre volis imiti la grandan sikarion Nie Zheng. Wang Yu tre shatas "Guanglingsan" ghuste pro tio, ke la melodio priskribas sikarion, dum Ji Kang, granda konanto de la verko "Guanglingsan", estis legenda heroo.

    Fakte majstro Wang estas kuragha kiel la antikva sikario, ke li mortigas malsanon de la moderna civilizacio per la amo al chin-kulturo dum la tuta vivo.

Ne ludi plu chin-on en nokto

    Majstro Wang Yu opinias, ke repertuaro estas animo de forpasintaj komponistoj. Nur bona konanto povos turni putrajhojn en mirindajhojn. Li opinias, ke chin-o estas animita kaj bele sonas nur en la de ghi konata medio. Li diris, ke lia strateto jam komplete shanghighis, ke liaj chin-oj jam ne konas la medion, tial li ne ludas plu la muzikilojn en nokto.

 

 

(C) china Internet Information Center   (china Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688