En
la Periodo de Printempo kaj Autuno (770-476 a.K.), Zhou-dinastio havis muzikiston
Boya kiel kortegan chefzorganton de muziko. Li estis eminenta en ludo de kordmuzikilo
chin (antikva china kordmuzikilo pli longa sed malpli largha ol
zimbalono). Arbohakisto Ziqi povis bone kompreni la muzikon de Boya. Ili respektis
unu la alian pro la respektiva eruditeco kaj virto kaj farighis intimaj amikoj.
Kiam Boya informighis pri la morto de Ziqi, li frakasis sian chin kaj ne
ludis plu muzikon. Ilia amikeco rakontighis ghis nun kaj oni nomas plej intiman
amikon granda konanto.
Aprecado de Ziqi
Boya
ellernis distingighan arton de ludado de chin sur la fea insulo Penglai
kaj estis honorita de la kortego kiel majstro de muziko. Li sin okupis pri komponado
kaj foje iris al la sudo por kolekti popolajn muzikajhojn.
Boya
shipveturis kune kun servoknabo kaj estis haltigita de pluvego. Shipisto ankris
la shipon che rokmuro kaj atendis serenighon. Shtormo dauris ghis nokto.
Kiam
chesis pluvo, Boya eliris el la kajuto kaj vidis belan lunon. Kiel bona etoso
por ludi muzikilon! Li elprenis sian chin kaj ekludis. Subite rompighis
unu el la kordoj. La shipisto kaj servoknabo vekighis de ekstazo kaj rimarkis,
ke arbohakisto staras sur la pruo.
La shipisto demandis,
kial li suriris sur fremdan shipon. Kaj la arbohakisto respondis, ke li estis
retenita de shtormo kaj allogita de la muziko.
"Vi
jam auskultis mian ludon, do, chu vi scias, kial mi ludas?" demandis Boya.
"Pro
pluvego vi devis chesigi veturadon kaj por forigi enuon vi ekludis chin.
Sed subite kordo rompighis pro mia entrudigho."
"Shajne
vi iom scias pri muziko. Do mi demandu vin, kio estas muziko kaj kio estas medio
de muziko?"
"Muziko esprimas penson bazitan
sur chio de la universo. Muziko de ekzakta kaj klara esprimo estas bona muziko,
dum muziko de senbaza afektemo estas malsukcesa muziko. Gracia muziko moderigas
la spiriton kaj ebligas bonan virton al la auskultantoj. Harmonio estas medio
de sanktuloj. Harmonia muziko konkordigas la homojn kun la naturo. Jen la medio
de muziko."
"Sed kial muziko povas esti
au emocia au abomeninda por auskultantoj?"
"Tion
decidas la animstato de la ludanto. Kiam oni ludas en vera sento, lia muziko emocias
la auskultantojn; kiam oni ludas en afekta maniero, lia muziko estas abomeninda."
"Chu
vi povas kompreni, kion mi volas esprimi en mia muziko?"
"Mi
povus kompreni la penson de via moshto je via ludo. Bonvolu ludi."
Boya
ekludis muzikajhon esprimantan respekton de homoj al alta monto.
Ziqi
nereteneble laudis mankrakante: "Belege, la pasia muziko bildigas al mi imponan
monton!"
Boya daure ludis tiun muzikajhon,
kiu esprimas la admiron de homoj al torenta rivero.
"Kiel
ekstaze! La muziko sonas kiel la senchesa fluo de rivero!"
"Alta
Monto kaj Torenta Rivero" estas charma sed malfacile komprenebla muzikajho.
Antau fino de la ludo Boya starighis kaj riverencis al Ziqi: "Vi estas vera
gemo en profunda monto kaj brila perlo kashita en la tero. Mi vizitis multajn
lokojn kaj estis malfacilege por mi trovi homon, kiu tiel bone komprenas mian
muzikon kiel vi."
Antaue Ziqi neniam audis
tian muzikon kaj kredis, ke la ludanto ne estas ordinarulo. Interparolante li
sciis, ke li estas neniu alia ol la chefzorganto de muziko en la kortego. En granda
respekto li invitis Boya al sia hejmo.
Ili venis
al pajla kabano. Boya vidis multajn klare klasifikitajn partiturojn temantajn
pri fishado, pashtado, chasado, arbohakado, kultado, bankedo, amo de junaj geamantoj
k.a. Boya invitis lin servi en la kortego por helpi lin en kolektado de popolaj
muzikajhoj. Ziqi fordankis lian inviton, sed donacis al li chiujn siajn partiturojn.
Boya
respektegis Ziqi, ke li, arbohakisto, estas tiel klera kaj eminenta rilate muzikon.
Li prenis lin plej intima amiko.
En la sekvanta
tago ili adiauis kun larmoj. Ili interkonsentis pri renkontigho en la venonta
printempo.
Frakaso de chin
En
la antaudecidita dato Boya veturis al Ziqi. Sed antau ol atingi la hejmon de Ziqi,
Boya vidis che la vojo tomboshtonon kun la nomo de Ziqi. Li ploregis kaj lamentis
batante la tomboshtonon: "Ho ve! Vi estas unika konanto de mia muziko, sed
vi forpasis antau mi! Ho, la dio ne estas justa!"
Boya
elprenis sian chin kaj ludis la muzikon "Alta Monto kaj Torenta Rivero".
Finante
la ludon, Boya preskau sufokighis de plorego. "Mi plu ne havos konanton de
mia muziko!" Je tio li kaptis chin, forte frapis ghin kontrau la tomboshtonon.
La muzikilo frakasighis kaj de tiam Boya ne plu ludis muzikon dum la vivo.