Por la 3-a Nordorient-chinia Kongreso
de Esperanto, kiu okazis de la 10-a ghis la 13-a de augusto en 2001 kun chirkau
100 partoprenantoj en la urbo Changchun, s-ro Laulum verkis unuaktan dramon "Tergloba
Vilagho", kiun li ludis en la 13-a de aug. kune kun siaj gekursanoj el Shenyang.
La dramo temas pri lingva problemo en la tergloba vilagho, kies ideala solvo estas
Esperanto lau la opinioj de profesoro Liu kaj la franca, itala, mongola, korea
kaj japanaj geesperantistoj, kiuj lin vizitas. Jen estas la kanto, kiun kune kantas
chiuj personoj en la dramo je la fino.
La Red.