Muzikantaj shtonoj

  de YU ZIYAN kaj DONG SHULIN   

    En la nuna han-nacia lingvo iuj ideogramoj havas la difinon por antikvajhoj jam netroveblaj en la nuna tempo, ekzemple ching-o . Ching-o estis antikva muzikilo farita el shtono au jado, pendigita sur framo kaj agrable sonanta je frapado. La ideogramo konsistas el du partoj: la supra parto signifas sonon, vochon, muzikon ktp., kaj la malsupra parto — shtonon. Antikva libro notis, ke en Shang-dinastio (17-11-a jc. a.K.) oni jam ludis kiel muzikilon unuopan ching-on au ching-triopon. En Zhou-dinastio (11-a jc. a.K. — 256 a.K.) ching-o konsistis el dekkelke da pecoj. La plej malnova poemo-kolekto de Chinio "Libro de Odoj" enhavas la versojn "Kaj pacon kaj akordon ni audu de ching-o". Bedaurinde la nuntempuloj ne povas audi la "pacan kaj akordan sonon", char la muzikilo jam malaperis antau tre tre longa tempo. Sed estas homo absorbighinta en la china folklora muziko, kiu deinfanece kredas la onidiron pri "muzikanta shtono". Li dedichis multan tempon al esploro pri shtonaj muzikiloj kaj rikoltis sukceson. Lia nomo estas Yang Junzi.

     La hejmloko de Yang estas Tengzhou en Shandong-provinco. Li naskighis en l942. En la infaneco li audis de sia patro, muzika instruisto, pri muzikanta shtono. Foje la patro trovis sur montosupro grandan shtonon, kiu donis metalan sonon je frapo. Li tre volis porti ghin hejmen, sed ghi estis nemovebla pro granda pezo. Li rompis ghin, sed ghiaj fragmentoj ne donis plu agrablan sonon. Dum dekoj da jaroj li bedauris pro tio. La rakonto profunde radikighis en la koro de Yang Junzi. Li kredis la ekziston de muzikanta shtono, sed trovi ghin estas malfacile. Poste li diplomighis el la arta fakultato de normala instituto kaj farighis muzika instruisto kiel la patro.

    RESONO EL PRATEMPO

     En 1978 oni trovis subtere en Tengzhou shtonan muzikilon grupa ching-o faritan antau 2 400 jaroj. Ghi konsistas el 13 shtonaj pecoj, sed 2 el ili jam rompighis. Kiam la muzikilo estis eksponata en la muzeo de Tengzhou, Yang Junzi pririgardis ghin en tri sinsekvaj tagoj. Li unuafoje vidis la muzikantan shtonon kiel en onidiro kaj audis sonon kiel el pratempo. Yang estis ekster si de ghojo. Li decidis serchi taugan shtonon por anstatauigi la du rompighintajn pecojn. Analizinte notojn en antikvaj libroj, li kredis, ke plejeble tia shtono ekzistas tuj en sia provinco Shandong.

     En la postaj 8 jaroj Yang serchadis sur sennombraj montoj en la suda parto de sia provinco. Li frapis preskau chiujn viditajn shtonojn. Lia penado estis rekompencita per ghojiga trovo: en iu aprila tago de l986 li trovis longe deziratan shtonon apud tombo de Ming-dinastio (l368-1644).

     LA UNUA ShTONA HARMONIKO DE ChINIO

    La sukcesa reproduktado de grupa ching-o multe ekscitis muzikistojn, sed oni rimarkis ankau mankon de la muzikilo. Foje en landa simpozio de muzika historio multaj fakuloj diris al Yang Junzi, ke la sono de la grupa ching-o estas tre agrabla, sed ghia pezo terura. Kiel bone estos, se oni elfaros shtonan harmonikon ne tiom pezan kaj facile porteblan.

    La vortoj de fakuloj inspiris Yang Junzi, kaj li opiniis, ke la ideo fari shtonan harmonikon surbaze de grupa ching-o estas efektivigebla. Profesoro Chen Lingqun de la Shanhaja Konservatorio opiniis, ke shtona harmoniko eble povos ludi la rolon de okcidenta muzikilo ksilofono. La sono de grupa ching-o estas modera kaj harmonia al la aliaj muzikiloj en orkestro. Cetere la sono de ching-o ne povas esti influata de temperaturo kaj humideco kaj estas penetriva, sekve ghi povas ludi korifean rolon en orkestro. En antikva libro estas diro, ke "sono de ching-o korifeas en la orkestro". Elfaro de shtona harmoniko estos senprecedenca kreo en la muzika historio.

    Yang Junzi komencis faradon de shtona harmoniko. En decembro 1993 li elfaris sian unuan shtonan harmonikon. Ghi estas la unua ankau en la muzika historio de Chinio, kaj li ricevis patenton.

    La shtona harmoniko de Yang Junzi karakterizighas per kromata gamo de 12-ona egala temperado, kun 48 tonoj en 4 oktavoj. Ghis nun dekkelke da shtataj muzikaj lernejoj kaj societoj importis lian shtonan harmonikon. Jarfine de l999 surbendigita muziko de shtona harmoniko estis programero en la konkurso de la Shanhaja Internacia Muzika Festivalo.

    La deziro de Yang Junzi estas, ke pli multaj homoj de la mondo ghuu la magian kaj originalan sonon de ching-o kaj lia shtona harmoniko.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16