Ludiloj el stofo

    Ludiloj el stofo apartenas al la tradicia cina metiarto. Tiuj de Weifang, Shandong-provinco, estas vaste satataj en la mondo. Ili kun multaj specoj estas mane faritaj el koloraj silko, sateno, veluro, felo, oraj kaj argentaj fadenoj, bidoj k.a. La artajoj en formoj kaj koloroj harmonie kunfandigintaj kun ideoj karakterizigas per mirinda kaj racia troigo, akra kontrasto kaj viva plastiko.

    Antau la Drakboata Festo en la 5-a monato lau la cina luna kalendaro virinoj ekas brodi mansaketojn kun drogherboj au aromajoj ene kiel donacon al amikoj kaj parencoj. Oni portas tian mansaketon por gardi kontrau skorpio, skolopendro, pulo k.a. En ordinaraj tagoj lokanoj satas kunligi tigran kapon, polvujon, balailon, kukumon kaj kalabason faritajn el stofo kaj porti ilin kun si kiel talismanon, car en iliaj okuloj tigro, rego de bestoj, povas fortimigi la monstrojn kaj diablojn, balailo kaj polvujo -- forigi la malbonojn kaj malsanojn. Iuj faras por infanoj capon en formo de tigra kapo kaj suojn en formo de kata kapo. Portante tian capon, la infanoj aspektas bravaj kaj belaj kun aludoj forigi ciajn malbonojn kaj malsanojn kaj sane kreski. Novedzino, kiu revenas de vizito de sia patrino 3 tagojn post la edzinigo, donacas la de si mane faritajn okulvitrujon, tabakujon, mercerujon ktp al la bopatroj, edzo, bofratino k.a., tio montras ne nur sian lertecon, sed ankau siajn respekton al la bopatroj, amikecon al la bofratino kaj amon al la edzo. Poste tia metiartajo, per kiu oni interkomunikas lau etiketo, beligas la vivon kaj esprimas la senton, farigis iom post iom komercajo. Sekve de tio, aperis metiistoj, kiuj heredigas la metion de generacio al generacio.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688