Arboradika skulpturo

   Kong Zhaojin estas fama arboradika skulptisto. Foje por serchi chin-medicinajn drogojn, li trovis frostighintajn radikojn de antikva arbo. La radikoj kun abundo da radiketoj kaj elstaraj tuberoj estas diversformaj. Li shatis ilin kaj portis unu hejmen. Post pririgardo kaj pripensado, li faris artan prilaboron de ili kaj kreis naturan artajhon, vivecan kaj legendan. En 1990 en internacia arta festivalo eksponighis liaj 30 artajhoj, el kiuj la plej elstaraj estis "Drako levighas kaj tigro saltas" kaj "Aglo". Liaj artajhoj estas mirindaj naturajhoj kaj la de li skulptitaj homoj, floroj, birdoj, bestoj kaj insektoj estas vivecaj kaj admirindaj.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688