Wang Liang, kiu nomighas ankau Lokusto
Wang, naskighis en Hebei-provinco. Li estas membro de la China
Asocio de Popolaj Artistoj kaj popolmetia belartisto de la shtato.
Li estas lerta en faruna modlado. La de li faritaj idiliaj artajhoj
estas alte taksataj de chinaj kaj alilandaj artistoj.
Jam en sia infaneco li arde amis modladon
de farunajhoj kaj argilajhoj. Li kreis multe da idiliaj kaj
precipe insektaj artajhoj. Ekde 1979 liaj artajhoj estis eksponataj
plurfoje en shtataj ekspozicioj kaj premiitaj. Auguste de 1998
lia faruna modlajho "Lokustoj sur kapsiko" akiris
oran medalon de la Unua China Internacia Foiro de Popolaj Artajhoj.
Julie de 1999 liaj artajhoj estis eksponataj en la Internacia
Foiro de Metiartajhoj en Izraelio kaj li estis rigardata kiel
majstro de metiarto. Junie de 2000, li partoprenis la kulturan
intershanghon organizitan de la China Federacio de Literaturaj
kaj Artaj Rondoj kun Britio kaj Francio. Multe da liaj artajhoj
estas konservataj de artistoj de Rusio, Japanio kaj Usono.