Kio
estas torda skulpturo? Eble multaj ne scias. En la Unua Foiro
de Popolaj Metiartajhoj de Fujian-provinco Yang Fuxiu konigis
siajn artajhojn al la rigardantoj, kiuj elkore ghojis antau
liaj verkoj.
Jam en sia infaneco li shatis pentradon.
Hazarde li forte interesighis pri torda skulptado. Li diris:
"Foje mi vidis 18 skulptitajn arhatojn faritajn en Han-dinastio.
La figuroj estis forte torditaj kaj aspektas timige, sed post
pririgardo mi trovis, ke ili havas richan enhavon. En tio mi
estis edifita kaj kreis serion da tordaj skulptajhoj: 500 arhatoj.
En la 500 arhatoj la homaj kapoj restas ne shanghitaj, dum la
korpoj estas torditaj abstrakte. Oni nomas mian skulpturon spirala
homfigura skulpturo de Yang." "Imagu, ke knabino en
longa jupo staras che maro kaj vento faras shian jupon spirala.
Chu tio ne estas bela?"
Yang ekamis tordan skulpturon. Por
fari tian skulptajhon li tre shatas lignon, similan al kudranio
(Cudrania tricuspidata), kreskanta nur sur montoregiono
de norda Fujian-provinco, char tia ligno malfacile fendighas,
ne korodighas nek deformighas, kaj plie ghi havas striojn de
naturaj spiraloj kaj taugas al la torda skulptado. Antau kreado
li devis kolekti fotojn de la skulptotaj homoj kaj detale pririgardi
la mienon de malsamaj flankoj kaj lau la homaj karakteroj faras
skulptadon per romantika, troiga, deforma kaj ornama metodoj,
tial post pli ol unu monato li povas krei novan tordan skulptajhon.
Li intencas fari serion da tordaj skulptajhoj por la 29-aj Olimpikoj
en Pekino, konsistantan el sportaj steloj, prezidantoj de la
Internacia Olimpika Komitato en chiuj periodoj k.a.