La
Kultura Ministerio de Chinio honoris Yuxian-gubernion de Hebei-provinco
per la titoloj “Progresa kultura gubernio de Chinio”
kaj “Arta Gubernio”, kaj papertondisto de la gubernio
Zhou Guang ricevis titolon de Unesko “China Popola Metiartisto”.
Zhou Guang estas filo de fama papertondisto Zhou Yongming. En
la agho de 9 jaroj li eklernis de la patro projektadon, faradon
kaj kolorigon de papertondajhoj. Surbaze de la atingoj de sia
patro li faris renovigon kaj kreis novajn artajhojn. La de li
tonditaj homfiguroj, birdoj kaj floroj estas versimilaj kaj
plurfoje estis premiitaj en Chinio.