En
1986, edifite de tipografio, Liang Hanquan komencis fari argilan
gravurajhon, t.e. fari sur preparita argila plato bildojn kun
diversaj efektoj. La verkoj similas al skizado sed kun ia troigo.
En 1993 per sia kreajho Liang akiris
shtatan patenton kaj en la sekvanta jaro liaj verkoj estis eksponataj
en la ekspozicio de famaj chinaj artistoj kaj akiris premion.
Septembre de 1995 pro liaj sukcesoj en protekto, heredo kaj
kreado de la popola kulturo Unesko kaj la China Asocio de Popolaj
Artistoj honoris lin per la titolo “Popola Metiartisto”.