En la hejmo de Zhang Xiangling vi povas
vidi tre multajn interesajn tolajn glupentrajhojn chu sur la
muroj chu sur la tablo, kiuj prezentas versimilajn homajn figurojn
kaj kvietan kaj agrablan idilian pejzaghon.
Zhang Xiangling deinfanece shatas
belarton kaj neniam chesis kaligrafi kaj pentri. En hazardo
shi ekshatis tolajn glupentrajhojn. Tola glupentrajho estas
kaj nova kaj malnova arto origininta de brodado, sed ghi donas
tute freshan impreson estante sendependa artformo. La farado
de tola glupentrajho estas tre delikata kaj la materialo estas
tre fajna tolo.
Zhang Xiangling tre atentas kolekti
konferencajn materialojn kaj forjhetitajn tolpecetojn. En la
lastaj jaroj shi eluzis dekojn da tondiloj kaj elspezis milojn
da juanoj por acheti subportilojn kaj kadrojn de pentrajhoj.
Influate de shi, ankau shia filo ekshatis
fari tolajn glupentrajhojn. Lia verko “Distrigho”
estis enskribita en kolekton de Guinness-rekordo de Shanhajo.
Zhang Xiangling fervore monhelpas
lernantojn de malrichaj familioj. Shi intencas okazigi filantropian
ekspozicion de siaj tolaj glupentrajhoj kaj vendi ilin por donaci
la enspezon al tiuj malrichaj lernantoj. Kiam oni demandis shin,
kial shi faras senprofitan aferon, shi respondis, ke shi shatas
tolan glupentrajhon.