Nankinaj nubaj brokatoj

de WA NA

    La nubaj brokatoj en Nankino prosperis en la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Ili estas unu el la tradiciaj chinaj silkaj metiartajhoj. Legendo diras, ke feinoj, filinoj de la Chiela Imperiestro, flugis al la homa mondo, portante orajn navetojn, kaj tie instruis la metion al la homoj, tiel ke la lokanoj povis fari belegajn brokatojn, similajn al la belaj nuboj, kaj eknomis ilin nubaj brokatoj.

Specoj de la nubaj brokatoj

    La brokatoj estas taugaj por fari vestojn kaj ornamadon. La produktokvanto de nubaj brokatoj antau Qing-dinastio (1644-1911) estis malgranda. Ili estis liveritaj ekskluzive al la kortego por fari vestojn kaj bindi librojn. Tiam la nubaj brokatoj produktitaj de Nankino rekte transportighis en la tenejon de la kortego kaj neniu rajtis vendi ilin. La nubaj brokatoj havis du specojn, t.e. bunta brokato kaj dukolora brokato.

    Bunta brokato estas farita de du homoj sur ligna jhakardo 5.6 m longa, 4 m alta kaj 1.4 m largha. Por fari tian brokaton oni devas fari florajhojn el malhelkoloraj silkaj fadenoj sur la vefto kaj sur la dorso de la brokato vidighas multe da buntaj fadenoj interkrucitaj. Char la veftaj fadenoj estas variaj kaj la farado estas tre malfacila, tial ech hodiau oni ne povas fari la brokaton per mashino. La buntaj florajhoj sur la brokato estas 6-9- kaj ech 20-koloraj. La metiarto estas malfacila pro multeco de la koloroj. Sur la brokato la chefa florajho ghenerale estas ore garnita. Kaj iuj florajhoj estas teksitaj per malgranda naveto, tial oni povas laubezone shanghi la kolorojn kaj sekve de tio sur unu peco da brokato povas aperi multkoloraj florajhoj.

    Dukolora brokato estas farita el silkaj fadenoj, samkoloraj au diferenckoloraj al tiuj de la fono, kaj la jhakartaj brokatoj el oraj fadenoj estas plej luksaj.

Ege karaj estas la brokatoj

    La historio de la nubaj brokatoj estas tre longa. Jam en la 13-a jarcento lau la imperiestra edikto Nankino komencis fari brokatojn por la imperiestra familio. Por kontentigi la suveranan familion oni konsumis grandan laborforton kaj produktokoston kaj la metiarto de nubaj brokatoj maturighis en tiu periodo.

    Por fari nuban brokaton oni bezonas multe da laboro kaj altan teknikon. Teksi komplikajn desegnajhojn bezonas harmonian kunlaboron de pluraj homoj. En la teksado ajna malatento fushas la brokaton.

    La teksado de nubaj brokatoj ja estas subtila. Char la brokatoj estas destinitaj sole al la imperiestra familio, oni faris ilin delikate, zorgeme el valoregaj materialoj, tial la brokajhoj estis luksaj kaj valoraj kiel oro en la okuloj de antikvaj chinoj.

5 jarojn por refari imperiestran robon el nuba brokato

    En la pasinteco oni faris imperiestran robon el nuba brokato. La robo servis kiel ceremonia kostumo. Por fari chiun imperiestran robon oni bezonis brokaton 18 m longan kaj 0.7 m larghan kaj por kudri ghin oni devis uzi fadenon el oro. Per bunta veluro kaj fadeno el pava plumo oni teksis bildojn de drakoj kaj nuboj. La tuta brodajho impresas kiel reliefo, kie flugas la drako en nuboj priradiataj de sunlumo.

    La fasonado kaj desegnado de la robo estas malfacilaj. Por fari la robon oni bezonis 18 mil varperojn kaj 120 mil vefterojn. Kunkudrite, la vesto devis aspekti kiel unu harmonia tuto sen ajna fendo. Antau la kudrado oni devis konsideri, kiun influon donos la temperaturo kaj humideco al teksajho en la longa tempo de kudrado, kaj aliajn problemojn.

    La Nankina Instituto de Nubaj Brokatoj reproduktis imperiestra robo el nuba brokato en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento. Kaj la farado dauris 5 jarojn.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688