La
urbo Yixing situas en Jiangsu-provinco, orienta Chinio. Ghi
kun historio de 2200 jaroj estas fama pro siaj ceramikajhoj.
Tie oni elterigis pecojn de ceramikajhoj de neolitiko kaj malkovris
ruinon de bakujo de bluaj porcelanajhoj de Tang-dinastio (618-907)
kaj la Kvin Dinastioj (907-960) kaj rompitajn vazojn faritajn
antau Ming-dinastio (1368-1644).
La
Yixing-aj ceramikajhoj estas originalaj ceramikaj metiartajhoj
de Chinio. Ili estas famaj tra la mondo pro siaj kuriozaj kaj
antikvecaj formoj, eleganteco kaj fortikeco. Ili el kompare
kruda purpura kaolino plejparte estas purpuraj, tial ili ghenerale
ne estas glazuritaj. La Yixing-aj ceramikajhoj, chu elterigitaj,
chu hereditaj, plejparte estas iloj por tetrinkado. La Yixing-aj
tekruchoj el purpura kaolino estas plej famaj. Tenate en tia
krucho, la teo ne malvarmighas rapide en vintro, nek vundas
manon pro varmego en somero, ne shanghighas guste kaj kolore.
En la regperiodo de imperiestro Jiajing (1522-1567 sur trono)
de Ming-dinastio (1368-1644) bakado de tiaj ceramikajhoj prosperighis
kaj iliaj tekruchoj famighis.
Nun
la Yixing-aj ceramikajhoj jam havas entute 2000 specojn, kiaj
krucho, taso, florvazo, skribiloj, skulptajhoj kaj ornamajhoj.
En ili kombinighas arteco kaj praktikeco.
La Yixing-aj ceramikajhoj atribuas
sian famecon antau chio al sia aparta kaolino. Farado de la
Yixing-aj ceramikajhoj estas heredata de generacio al generacio,
per instruado al metilernantoj, kaj la metia lernado dauras
3-6 jarojn. Antaue oni dischiplighis al sia instruisto en aparta
ceremonio kaj tiam oni devis genue saluti sian instruiston kaj
por sia dischipligho oni devis havi garantianton, dum la metilernado
la instruisto senpage donis al la metilernantoj manghajhon,
tamen ne salajris ilin. La metiartaj stilo, kutimo, nivelo,
kreiveco de la instruistoj kaj ech iliaj ideologiaj trajtoj
kaj moraloj multe influas siajn lernantojn.
La
teakvo infuzita en tia krucho estas belkolora kaj gustoplacha.
La krucho estas tauga por teni akvon kaj varmegan kaj malvarmegan.
Se oni frotas ghin chiutage, do ghi farighas pli kaj pli brila.
Oni shatas fari kaligrafajhojn kaj pentrajhojn sur ghi. Dank'
al zorgema gravurado fare de artistoj la kaligrafajhoj kaj pentrajhoj
aspektas tridimensie. La krucho plivalorighas pro la kaligrafajhoj
kaj pentrajhoj, kaj de tio la konservantoj multe profitas.
Florvazo estas alia speco de la Yixing-aj
ceramikajhoj. Ghenerale la Yixing-aj florvazoj ne estas glazuritaj.
Sur la diversformaj vazoj ofte vidighas pentrajhoj, kiuj kune
kun la envazaj floroj kaj arbidoj formas idealan envazan pejzaghon.
La
poto el Yixing-a purpura kaolino estas bona por vaporumi kokon,
anason, fishon, viandon kaj aliajn. La pladoj preparitaj en
tia poto estas aparte bongustaj kaj nutrorichaj.
La skulptajhoj el Yixing-a purpura
kaolino ofte portas legendan kaj historian enhavon, tial ili
estas tre valoraj arte. Estas du specoj de tiaj skulptajhoj,
t.e. reliefoj sur kruchoj kaj aliaj objektoj, kiuj havas valoron
kaj praktikan kaj dekoracian kaj la dua speco estas sole dekorajhoj,
kiaj figuroj de homoj kaj bestoj.
Nun la Yixing-aj ceramikajhoj vendighas
ankau en Japanio, Korea Respubliko, Singapuro, Kanado, Britio,
Usono kaj aliaj landoj.