Novjara
bildo estas unu el la specoj de la china popola arto. Noto pri
tiu artformo estas legebla en historia dokumento de la 11-a
jarcento. La arto ekfuroris en la mezo de la 18-a jarcento,
kaj preskau chiuj familioj shatas pendigi en la chambroj novjaran
bildon por densigi la festan atmosferon.
La tradiciaj novjaraj bildoj estas
faritaj chefe per ksilografia metodo. Lau enhavoj ili dividighas
en kvar kategoriojn pri kurantaj aferoj, folkloroj, teatrajhoj
kaj popolaj rakontoj. Kaj lau formoj ili dividighas en kvar
kategoriojn por pordkurteno, kalendaro, lanterno kaj fresko.
En la fino de la 14-a jarcento farado
de novjaraj bildoj jam havis certan skalon. En la mezo de la
18-a jarcento multaj metiejoj de novjaraj bildoj aperis en diversaj
lokoj de Chinio, ekzemple Yangliuqing de Tianjin, Zhuxianzhen
de Henan kaj Taohuawu de Jiangsu. Chiu el tiuj lokoj havis siatempe
centon da butikoj de novjaraj bildoj kaj chirkaue estis multaj
metiejoj por presado de novjaraj bildoj. Kaj tiam chiujare ili
produktis centojn da milionoj da ekzempleroj de novjaraj bildoj.
Oni starigis muzeon en iuj lokoj produktintaj
novjarajn bildojn. En iuj lokoj oni okazigas festivalon de novjaraj
bildoj por vigligi internacian kulturan reciprokon.
Karakterizajhoj de novjaraj bildoj
Novjara
bildo estas folklora arto naskighinta sur la bazo de agrikultura
socio, kaj ghiaj temo, enhavo kaj formo estas konformaj al la
bezono de la vivo de kamparanoj, tial ghi havas kamparan guston
kaj apartenon de natura beleco.
Multformeco kaj malmultekosteco estas
la plej granda karakterizajho de novjaraj bildoj. Lau malsamaj
vivmanieroj kaj malsamaj vivmedioj de malsamaj regionoj la farantoj
de novjaraj bildoj kreis diversajn temojn kaj formojn.
Enhavoricheco estas alia granda karakterizajho
de novjaraj bildoj. Ili temas pri agrikulturo, infano, belulino,
feo, budho, birdo, floro, anekdoto kaj kurantaj aferoj. Oni
shanghas ilin che la alveno de nova jaro.
Novjara
bildo chiam akcentas intrigojn, enmiksas inteligentecon, amuzecon
kaj aprecindecon en tuton kun eufemismo kaj humuro. Novjara
bildo kutimas uzi simbolon por esprimi felichon kaj bonauguron,
ekzemple kombini naturan belajhon kun bondeziraj vortoj por
enkorpigi la signifon bonvenigi felichon. La grandeco kaj longeco
estas variaj lau bezono. Ni ekzemplu per novjara bildo de pordodio.
Pordodio estas rigardata kiel protektanto de la domo kaj kutime
grandigita ghis la supra kaj malsupra randoj de la bildo, por
esprimi lian severecon kaj forton. Por longa folio oni bildigas
teatrajhojn en multaj aktoj, kaj la bildoj povas plene kovri
la murojn. Por homa figuro oni akcentas okulan esprimon kaj
transmision de mieno kaj sento.
Farado de novjara bildo
Ksilografio
por novjara bildo karakterizas per krudaj kaj fortaj linioj
kun reliefaj linioj kiel la chefaj kaj samtempe malmulte da
intajlaj. Esprimmaniero de komparo estas uzata por disvolvi
la naturan efikon de tranchila gusto kaj ligna intereso kaj
esprimi la tradician stilon de antikveco kaj simpleco. La koloroj
estas malmultaj sed freshaj, kun rugha, flava, blua, nigra kaj
blanka kiel la bazaj. Ghenerale novjara bildo konformas al la
estetiko de la kamparanoj.
La procedo de farado de novjara bildo
havas tri pashojn.
La unua estas pentrado. Oni desegnas
bildon sur maldika papero kaj gluas ghin sur glatan lignotabulon
kun la dorsa flanko de la pentrajho supren.
La
dua estas gravurado. La maniero de la gravurado estas malsama
al tiu de la okcidenta ksilografio kaj tre komplika. La tranchilo
estas tre akra, kio oportunas al libera uzado. La grava punkto
en gravurado estas tio, ke la linio devas esti rekta kaj profunda,
por elteni frotadon kaj deformighon. Tabulo kun nigra desegno
estas nomata ankau chefa tabulo. Unue oni presas provajhojn
per la chefa tablulo kaj faras lau ili kelkajn tabulojn por
chiuj koloroj, kutime por rugha, flava kaj blua. Tio estas sama
al la moderna presarto. La gravurado de chiuj tabuloj estas
sama al tiu por la chefa tabulo, kaj chiuj tabuloj devas esti
konformaj unu al alia.
La tria estas presado. Unue oni presas
per la nigradesegna tabulo, kaj poste lauvice per alikoloraj.
Kaj per du tabuloj kun tute samaj desegnoj oni akiras novan
koloron.
Antaue oni presis novjarajn bildojn
per papero produktita en Xuanzhou, Anhui-provinco, kaj farboj
el mineraloj. De la 19-a jarcento oni uzas importitan paperon
kaj kemiajn farbojn.