La
popolaj metiajhoj de Tibeto kun naciaj karakterizajhoj ghuas
renomon tra la mondo. Sube ni konigu kelkajn el ili.
Tapisho
Manfarita tapisho de Gyaze estas la
plej fama en Tibeto. La tibetaj tapishoj estas faritaj el shafa
lano au poefaga lano. Tibetaj tapishoj, delikataj kaj molaj,
portas freshajn kolorojn kaj neniam dekolorighas. Sed estas
iom malfacile fari tapishon el poefaga lano, char tia lano estas
malmola. Sed ghi estas tre fortika.
Remburita litkovrilo
Ghi havas historion de pli ol 1000
jaroj kaj originis en Langkazi-gubernio okcidente de Yarzhoyum-lago.
Ghi havas 4 specojn. Estas malvarme sur la altebenajho de Tibeto,
kaj la homoj en la pashta regiono tranoktas en tendo, tial litkovrilo
estas tre grava por ili. La tibeta litkovrilo estas remburita
per lanugo de poefago au shafo. La eksterajho estas manteksita
shtofo bele brodita.
Lankovrilo
Lankovrilo estas pli malmola, sed pli
maldika ol remburita litkovrilo. Lankovrilo teksita el poefaglanugaj
fadenoj estas supera, tiu el shaflanaj fadenoj — mezkvalita,
kaj tiu teksita el fadenoj miksite shpinitaj el shaflano kaj
poefaga lano au el shaflanaj fadenoj — malsupera. Lankovrilo
estas fortika, varmtena kaj humidimuna kaj facile portebla.
Religiuloj kaj pashtistoj shatas preni ghin kiel litkovrilon
au matracon. Kiam pashtighas gregoj, pashtistoj sternas lankovrilon
kaj ripozas kushante sur ghi. Religiuloj migras kaj nepre devas
kunporti lankovrilon dum la migrado.
Pulu-o
Pulu-o
estas la plej bela manfarita lanteksajho de Tibeto. Tiuj produktitaj
de Shannan, Gyaze kaj Markam ghuas grandan renomon. Tibet-nacianoj
shatas garni la randojn de la vestoj per pulu-o. Ghi
estas fajna, mola kaj glata. Ghi estas uzata por fari tibet-nacian
kostumon kaj ornami tibet-naciajn botojn kaj chapelojn. Belkolora
pulu-o estas uzata por fari tibet-nacian sakon. Materialo
de pulu-o decidas ghian prezon. Pulu-o el
poefaga lanugo kostas pli kara ol zibela pelto.
Antautuko
Tibet-stila antautuko estas produktata
chefe en Shannan, Xigaze kaj Lhasa. Ghi estas multe preferata
ornamajho de virinoj. Antau 600 jaroj oni jam komencis produkti
antautukojn. Chiuj virinoj havas plurajn antautukojn, tial oni
multe produktas ilin. Antautuko estas mankudrita. La farado
estas delikata, kaj materialo multekosta. Antautuko ne nur estas
ornamajho, sed ankau bone gardas la portantojn kontrau malvarmo.
Lana sako
Shaflana
sako estas nepre necesa chiutaga bezonajho de Tibet-nacianoj.
Ghi portas rughan, bluan, verdan k.a. kolorojn. Oni kunportas
ghin por enteni manghajhojn kaj diversajn necesajhojn.
Tendo
Tibetaj pashtistoj loghas en tendo.
Ilia tendo havas tri specojn: tiu el poefagaj haroj estas fortika
kaj likimuna; tiu el kanvaso, kun tegmento pentrita je desegnoj
de figuroj de homoj kaj bestoj, estas kunportata por subchiela
laboro; kaj tiu el tolo estas uzata por feriado en parko au
kermeso.
Sabro
Sabro estas uzata en ornamado, memdefendo,
produktado kaj chiutaga vivo. Sabroj de Lhasa, Gyaze kaj Damxung
estas tre famaj. La kupra sabringo surhavas desegnojn de drako,
fenikso, tigro, leono k.a. kaj estas inkrustita per turkiso
kaj agato. La sabro estas tre bela kaj akra. Ghi trovas shaton
en kaj ekster la lando.
Ligna bovlo
Ligna
bovlo estas farita el arboradiko au granda tubero de paulovnio
(Paulownia fortunei) au betulo, au el la radika tubero
de vinberujo au rododendro. La ligna bovlo povas havi tre diversajn
formojn. Ghi estas fortika kaj malfacile rompebla. Ghi estas
facile portebla kaj en vintro ghi povas longe teni la varmon
de la manghajho ene.
Botoj
La tibeta boto havas plandumon el bovledo
kaj tibingon el ledo, pulu-o kaj damaskenita shtofo
kun ora kaj arghenta filigrano. La tibeta boto havas tri specojn:
leghera, leda kaj vata. Botoj faritaj en Changdu estas plej
famaj.
Chapeloj
Tibet-stilaj
chapeloj havas multajn specojn. Delikate faritaj tibet-stilaj
chapeloj karakterizighas per originala formo kaj koloro. Kutime
oni garnas la chapelon per pelto de lutro au kuniklo kaj oraj
kaj arghentaj filigranaj rubandoj. Kiam virino portas chapelon,
shi devas enfaldi la antauan kaj postan partojn de la chirkaurando.
Viro portas chapelon iom oblikve enfaldinte la postan parton
de la chirkaurando. Maljunulo ne bezonas enfaldi la chirkaurandon.
Orajho kaj arghentajho
Farado de orajho kaj arghentajho estas
la plej komplika kaj plej malfacila el la tradiciaj metioj de
Tibet-nacio. Martelo kaj tranchilo estas la chefaj instrumentoj.
Unue oni bakas oron au arghenton en karbofajro kaj marteladas
ghin, ghis ghi ricevas necesan formon. Poste oni gravuras sur
la prilaborajhoj por fari el ghi braceleton, kolchenon, diademon,
glavingon au vintason. Krome metiistoj faras diversajn artajhojn
el nikelino kaj la farado estas sama al tiu por orajho. Tia
metiajho similas al arghentajho, sed malpli peza, kaj vintaso,
braceleto, diademo, glavingo k.a el nikelino estas multe malpli
karaj kaj preferataj de turistoj.