En
Heyang de Shaanxi-provinco kreskas bonkvalita tritiko dank’
al fekunda tero kaj milda klimato, kaj la faruno de la tritiko
estas blanka kiel jado, kaj oni faras el ghi tre diversajn delikatajn
manghajhojn.
La popolo de Heyang estas ghentila
kaj multe atentas etiketon. Floraj farunajhoj estas nepre necesaj
kiel donaco okaze de festo, geedzigho kaj funebro. En la kamparo
de la loko preskau chiuj moroj havas respondajn florajn farunajhojn.
Ekzemple en nupto oni certe vidas paron da huntunoj kun floroj,
kiujn ech lertuloj bezonas kelke da tagoj por elfari. La gepatroj
de la novedzino donacas tion kun sugesto, ke ili konfidas al
la novedza familio la filinon belan kiel floro kaj esperas,
ke shi vivos feliche. La paro da huntunoj kun floroj konservighas
longan tempon en la novgeedza chambro. Se naskighas knabo, la
patrinflanka avino donacas farunan bovon kun espero, ke la nepo
estos forta kiel bovo. Se naskighas knabino, shi donacas farunan
fishon kun espero, ke la nepino estos vigla kiel fisho. En naskightago
de grandaghuloj oni donacas tre imponan farunajhon
ornamitan per drako, fenikso, peonio faritaj el faruno. En la
mezo staras faruna statuo de Avo-senmortulo. Por funebro oni
donacas paron da vaporumitaj panoj ornamitaj per farunaj floroj,
kaj meze de la floraro staras blanka gruo por esprimi, ke la
gruo portos la forpasinton al la chielo.
La lokanoj de Heyang shatas donaci
malsamajn farunajhojn respondajn al diversaj festoj. Konstrui
domon estas granda afero por la kamparanoj, kaj kiam oni surmetas
cheftrabon, la najbaroj devas esprimi gratulon al la dommastro,
kaj tiu devas disdoni farunajhojn al ili kiel donacojn.
20 kilometrojn for de la gubernia urbo
estas vilagho Zhangliu, kie vivas 78-jara avino Zhao Xiuqin,
tre lerta en farado de farunajhoj. En la agho de 3 jaroj shi
perdis la gepatrojn kaj estis vivtenata de la avino. Deinfanece
shi shatis fari papertondajhojn. Por vivteni sin, shi shpinis
kaj teksis. Kiam shi plenkreskis, shi jam ghuis grandan famon
pro la papertondado kaj farado de farunajhoj. Kiam oni okazigis
nupton au funebran ceremonion, oni shatis inviti shin fari tian
kaj tian farunajhon kaj shi chiam volonte donis helpon.
Tio
estis peco da pasto. Post prilaboro de la avino, ghi farighis
floro, birdo, insekto kaj homo en granda vigleco. Shi estas
sagha kaj ne sekvas rutinon. Shi studas la psikologion de kamparanoj
kaj konas ilian bezonon kaj povas elfari tre diversajn farunajhojn
kaj tradiciajn kaj renovigitajn. Farado de farunajhoj de Heyang
akcentas kolorigadon. Shia sperto en tio faris shiajn farunajhojn
pli belaj ol farunajhoj faritaj de aliaj.
La avino senrezerve instruas sian arton
al dekkelke da virinoj en najbaraj vilaghoj. Dank’ al
tio la arto de farunajhoj multe shatata de la popolo akiris
tre bonan daurigon kaj disvolvon.
La arto de farunajhoj de Heyang disvolvighis
en la senchesa folklora aktivado kaj iom post iom formis sian
karakteran stilon de troiga plastiko, okulfrapa koloro, peza
folklora gusto kaj delikata farado. Malsamaj lokoj havas farunajhojn
de malsamaj stiloj. Farunajhoj de ebenajho estas
delikataj, kaj unu sola vaporumita pano surhavas 60-70 au ech
pli ol 100 farunajn florojn, la koloro estas malpeza, kaj la
karaktero de faruno elstarigita. En regionoj che la Flava Rivero
oni faras farunajhojn en kruda kaj iom troigita formo, la farunaj
floroj estas grandaj kaj vaporumita pano helkolora. Tiu por
la Festo de Klaro kaj Brilo (chirkau la 5-a de aprilo) altas
30-50 cm kaj pezas 3-4 kilogramojn. Krudeco kaj lakoneco de
plastiko estas karakterizajhoj de farunajhoj de duonmonta regiono.
Kolorigo
estas karakterizajho de farunajhoj de Heyang. Ghi devas ne nur
beligi la farunajhojn, sed ankau konservi la originan koloron
de faruno, ke oni tuj povu scii, ke ghi estas farunajho. Oni
armas la farunajhojn per maldikaj bambuaj strioj kaj fragmitaj
tigoj kaj starigas ilin sur la granda vaporumita pano lau la
planita strukturo. La vaporumita pano povas esti antikva homa
figuro, bebo au la Trio de Felichulo, Altrangulo kaj Longevivulo.
Kiam bebo monatighas, oni donacas farunan knabinon. La kapo
de la infano konsistigas trionon de la tuta artajho, kaj oni
pentras sur ghi nur grandajn nigrajn okulojn kaj rughajn vangojn,
por laueble konservi la naturon de faruno. Sur ghia kapo estas
multaj multkoloraj floroj kaj papilioj, kaj sur ghiaj shultroj
multaj floroj. La bebo tenas fenikson en la manoj, kies longa
vosto falas malsupren, kaj sur ghia piedo estas ora fisho.
La
diligentaj kaj saghaj kamparanaj virinoj ne estas katenitaj
de rutino. Ilia richa imagipovo gvidas iliajn lertajn manojn
en farado de admirindaj farunajhoj. Ekzemple oni donacas huntunon
en formo de tigro, sed el ghiaj naztruoj estas du 10-centimetraj
vermicheloj. Kio ili estas? Kaj la kreinto diris, ke ili estas
elspiro de la mughanta tigro. Sur la oreloj de la tigro estas
po unu malgranda papilio en grandeco de duoncolo. La popolaj
artistoj harmonie kunordigas grandecon kaj malgrandecon, firmecon
kaj flekseblecon kaj chefan kaj akcesoran, kio donas grandan
artan infektan forton.