Oni eble malfacile imagas al si, ke
estas ludiloj el legomoj, sed s-ro Ji Shengjiu faris multe da
tiaj ludiloj, kiaj hundo el kapsiko, rano el kukumo, elefanto
el terpomo, testudo el rafano, papago el momordiko kaj salikoko
el karoto.
"Ho, bele!" oni admiras kaj
eble demandas, chu s-ro Ji estas profesia metiartisto? Ne. Li
neniam estis trejnata de belarto. En la pasinteco li laboris
en komerca establajho kaj fari ludilojn el legomoj estas lia
hobio.
La versimila lokusto el shenoprazo
estas lia unua verko. Fari shenoprazan lokuston ne estas malfacile.
Faldu shenoprazan folion kaj volvu ghin per du blankaj fadenoj.
Faru por ghi krurojn kaj antenojn el bambuaj strioj kaj metu
ilin sur la shenoprazon. Jen aperas antau vi la aminda lokusto.
Li lernis tion de sia patro, kiam li estis knabo. Poste, kiam
li mem patrighis, li instruis la arton al sia filo kaj ties
kamaradoj.
La malgranda lokusto el shenoprazo
multe interesis geknabojn kaj ankau inspiris al s-ro Ji verkadon.
Li komencis cerbumi pri aliaj ludiloj el legomoj.
Post 15-jara penado li jam povas fari
25 bestojn el 17 specoj de legomoj: limako el melongeno, akrido
el lento, libelo el celerio, krokodilo el kukumo… S-ro
Ji diris, ke en la homa vivo chie estas belo. Nur se oni priatentos
ilin, la homa vivo farighos bela kaj interesplena. Chiam, kiam
li elfaris insektojn kaj malgrandajn bestojn el diversaj legomoj
kaj metis ilin sur tablon, li estis tre ghoja kaj pli profunde
ekamis la vivon.