|
|
|
Por prosperigi la tradician arton
|
Studi pri ceramiko de Fuli
|
Esploro pri tombo
de Han-dinastio
|
|
|
|
Lerni de maljuna artisto
|
Kolekti bezonatan argilon
|
Antau la bakado
|
En la pasintaj 20 jaroj Gan Zhiyou
dedichis sian tutan energion al savo, bonordigo kaj kreo de
popolaj ceramikajhoj de Fuli kaj dank' al tio Unesko kaj la
China Popolartista Asocio honoris lin per la titolo"popola
metiartisto". Liaj artajhoj estas eksponataj kaj konservataj
de 21 landoj kaj regionoj.
Li devenis de ceramikista familio
En Zaozhuang de Shandong-provinco estas
vilagho Xijijian, kiu antaue nomighis Fuli. Ghi estas fama pro
siaj ceramikajhoj. La artaj ceramikajhoj estas faritaj el la
loka argilo per aparta tekniko. Pro historiaj kauzoj la ceramiko
de Fuli iom post iom dekadencis post la 60-aj jaroj de la 20-a
jarcento. Gan Zhiyou naskighis en ceramikista familio. Li amis
ceramikon jam de la infaneco. Lokanoj nomis lin ceramika mirinfano.
Li deziris denove prosperigi la ceramikon de sia hejmloko.
En 1978 Gan aghis 30 jarojn. En tiu
jaro li eklaboris en la loka kultura stacio, dank' al kio li
ekhavis pli da shancoj kontakti popolajn artistojn. Li vizitis
multajn homojn por kolekti ceramikajn muldilojn kaj per tio
komencis sian ceramikistan karieron. La skizoida 85-jara metiisto
Gan Zhi'en estis unika eminenta ceramikisto siatempe. Gan Zhiyou
ofte vizitis lin por lernado. Kiam la maljunulo malsanighis,
Gan Zhiyou zorgeme flegis lin. Antau sia morto la maljunulo,
montrante jujubarbon en la korto, diris al li, ke tie estas
kelo de batatoj. Tie li kashis 16 modlilojn, tre gravajn por
ceramiko. La maljunulo testamentis tiujn valorajn objektojn
al Gan Zhiyou.
Prosperigi tradician arton
En la komenco de konstruo de la bakujo,
Gan Zhiyou vendis 250 kg da sekigitaj batatoj kaj la patro donis
al li la tutan sumon por edzigi la pli aghan filon kaj la tuta
familio komencis bakadon. Bonordigi la preparitajn argilajhojn
estas grave por produkto de la ceramikajhoj. Foje la duonfaritaj
ceramikajhoj disfalis kaj Gan ne sukcesis forkuri. Dank' al
ghustatempa savado li estis liberigita el la danghero kaj hodiau
ankorau vidighas cikatroj postlasitaj de tiu akcidento. Por
studi la lokan ceramikon li ofte vizitis la tombojn de Han-dinastio.
Li diligente studis 4 jarojn kaj finfine elfaris siajn unuajn
ceramikajhojn.
Fine de 1982 Gan cheestis ekspozicion
de popolaj metiartajhoj de Shandong-provinco. Tie eksponighis
ankau liaj 600 ceramikajhoj de 39 specoj. Liaj eksponajhoj estis
forvenditaj en 3 tagoj.
Che la fino de la ekspozicio la Centra
Instituto de Artoj kaj Metioj okazigis kunsidon pri la ceramiko
de Fuli. Fakuloj opiniis, ke la ceramikajhoj de Fuli elspiras
richan tradician kulturon de Shandong. Ili estas de rara speco
de ceramika arto de Shandong.
Kreo kaj disvolvo
Kompare kun savo kaj bonordigo de tradiciaj
ceramikajhoj, kreado estas pli malfacila. En la lastaj jaroj
Gan Zhiyou dividis la ceramikajhojn de Fuli en tri specojn lau
ilia uzado, t.e. kultaj, amuzaj kaj chiutage uzataj.
Kultaj ceramikajhoj estas rondaj tripiedoj
ding-oj kaj incensujoj. La amuzaj estas figuroj de leonoj,
bovoj kaj ludiloj de infanoj. La chiutage uzataj esas florpotoj,
vinujoj k.a.
Surbaze de daurigo de la originaj trajtoj
de la ceramikajhoj de Fuli, Gan Zhiyou faris bravan renovigon.
Lau bezono de malsamaj artajhoj li trovis argilojn rughan, nigran
kaj blankan. La de li faritaj kruchoj el nigra argilo estas
belaj, fortikaj kaj multe mendataj de komercistoj. La de li
faritaj potoj imite la Han-dinastiajn plejparte estas konservataj
de la China Belarta Muzeo.