Gravura
(au skulpta) lakajho estas konata ankau kiel gravura (au skulpta)
rugha, nigra au bunta lakajho. Oni unue shmiras 80-90 tavolojn
da lako sur kupra au ligna prototipo kaj faras gravuradon, antau
ol la lako tute sekighas. Poste oni baksekigas kaj poluras la
laborajhon. Inter la gravuraj lakajhoj trovighas vazoj, potoj,
teleroj, skatoloj, shrankoj kaj ekranoj kaj ilia chefa koloro
estas vermiljona.
Chinio uzis lakon plej frue en la mondo.
Ekzistis jam 6000-7000 jarojn la vermiljonaj lakitaj bovloj
elterigitaj che la ruino de Hemudu-kulturo en la malsupra baseno
de Yangzi-rivero. Sed kun la evoluo de ceramikajhoj, la lakajhoj
iom post iom farighis luksaj ornamajhoj pro longtempa farado
kaj alta prezo. Tiel aperis la metiarto de gravuraj lakajhoj.
Kaj la arto naskighis kaj maturighis en la senchesa disvolvigho
de laka teknologio. Lau historia noto de Ming-dinastio (1368-1644)
pri la laka teknologio, "la gravuraj lakajhoj de Tang-dinastio
(618-907) estis lignaj, vermiljonaj, simplaj kaj ghuindaj¡"
Tio pruvis, ke chinaj gravuraj lakajhoj aperis almenau en Tang-dinastio.
Kun
la evoluo de lakajhoj pli kaj pli maturighis la teknologio de
gravuraj lakajhoj de Song-dinastio (960-1279). Plejparto de
la tiamaj rughaj gravuraj lakajhoj havis oran au arghentan internan
prototipon. Oni gravuris lakajhojn tre lerte kaj delikate, ke
ili aspektas kiel brilaj pentrajhoj. Estas noto, ke en 1279
Xu Ziyuan (chino) lau invito farighis abato de japana templo.
Li kunportis tien kelkajn naturkolorajn gravurajn lakajhojn
en antikva plastiko. Ili estas la plej fruaj gravuraj lakajhoj
nun videblaj.
Yuan-dinastio (1206-1368) estis nova
periodo de disvolvigho de la teknologio de chinaj gravuraj lakajhoj.
La tiamaj gravuraj lakajhoj kun Jiangsu kaj Zhejiang kiel la
centro havis densan koloron de popola arto. Ili havis dikan
tavolon da lako sen postsigno de gravurado. Ili estis ornamitaj
per floroj kaj folioj delikate gravuritaj. Ili estis belaspektaj,
kun striktaj kaj malsimplaj ornamaj karakterizajhoj. Ekz. rugha
vinvazo kun gravuritaj kameliaj floroj sur nedika tavolo da
lako. La glate gravuritaj floroj kun videblaj vejnoj sur la
petaloj kaj folioj impresas per fresheco.
La
gravuraj lakajhoj de Ming-dinastio heredis la stilon de Yuan-dinastio
kaj havis novan disvolvighon. En 1421 la Ming-dinastia imperiestro
Zhu Di starigis la lakajh-farejon Guoyuanchang en sia palaco
en Pekino, kien li translokis metiejojn de gravuraj lakajhoj
kaj iliajn metiistojn el Jiangsu, Zhejiang kaj Yunnan, tiel
starigis sian bazon de gravuraj lakajhoj kaj pligrandigis tiuflankan
produktadon. La gravuraj lakajhoj de Ming-dinastio surhavas
simplajn strekojn kun forta dekoracia efekto, vidigas lertecon
de gravurado kaj delikatecon de polurado, elspiras antikvan
elegantecon kaj prezentas naturajn kolorojn. Iuj artajhoj kun
rughaj floroj sur flava fono estas brilkoloraj. Sur ili pompas
grandaj vermiljonaj floroj, kiuj klare prezentas la temon. En
tiu periodo furoris gravuraj lakajhoj buntaj, flavaj kaj rughaj.
Qing-dinastio (1644-1911) daurigis
en la palaco la metiejon por fari gravurajn lakajhojn chefe
kun Ming-dinastia stilo, por uzo de la palaco. La gravuraj lakajhoj
de tiu periodo kun malsimplaj kaj delikataj desegnoj estis fajne
kaj reliefe grifelitaj kaj malmulte poluritaj.
Post
la fondigho de la nova Chinio en 1949 oni organizis la popolajn
artistojn de gravuraj lakajhoj, ke la tiuflanka teknologio iom
post iom progresis. Nun la chefaj produktejoj de gravuraj lakajhoj
estas Pekino, Yangzhou de Jiangsu-provinco, Tianshui de Gansu-provinco,
Huizhou de Anhui-provinco kaj la produktajhoj de Pekino estas
la plej famaj.
La gravuraj lakajhoj de Pekino heredis
la artan stilon de Guoyuanchang de Ming- kaj Qing-dinastioj
kaj Pekino farighis la plej granda produkta bazo de gravuraj
lakajhoj en Chinio. Ili havas metalan internajhon kun emajla
tegajho au lakitan nemetalan internajhon. La internajho estas
kovrita per dekoj, ech centoj da tavoloj da lako, kaj la kiomo
de tavoloj dependas de la postuloj de plastiko kaj desegno de
la gravura lakajho. Ilia chefa koloro estas vermiljono, iam
oni uzas flavan, verdan kaj nigran kolorojn. Ghi karakterizighas
per simpleco kaj eleganteco. Krom tridimensiaj vazoj en stilo
de antikveco, ornamaj bestoj kaj kortobirdoj kaj ekranoj, inter
la gravuraj lakajhoj trovighas ankau diversaj chiutagaj uzajhoj,
kiel cindrujoj, teleroj, potoj, skatoloj kaj juveloj, kiujn
oni garnis per jado, eburo, oro, arghento, emajlo kaj klozoneo.
Estas
gustoplenaj la gravuraj nubodesegnaj lakajhoj de Xijiang- kaj
Jishan-gubernioj de Shanxi-provinco. Ili prezentas nubojn kvazau
malrapide ondantajn sur la chielo. La gravuraj lakajhoj produktitaj
de la gubernioj estas tabloj, drinkilaroj, ekranoj kaj aliaj.
Surbaze de sia tradicia teknologio
la skulptitaj lakajhoj de Tianshui-gubernio, Gansu-provinco,
iom post iom transiris de la tradiciaj nigra kaj rugha koloroj
al tiuj de safiro, smeraldo, kamelo, palmo kaj agato, kun inkrustajhoj
de eburo, jado, koralo, agato, konko kaj buntaj shtonetoj. La
gubernio produktas grandajn ekranojn, sofojn, tablojn kaj aliajn
gravurajn lakajhojn en originala stilo.
La gravuraj lakajhoj de Yangzhou estas
faritaj ne nur per sia tradicia teknologio, sed ankau per tiuj
de lak-aldono, lak-plenigo, lak-gravuro kaj lak-polurado, kaj
inkrustitaj per konko. Yangzhou prokduktas grandajn ekranojn,
vazojn, skatolojn, potojn, inkfrotajn platojn kaj aliajn gravurajn
lakajhojn. Ili estas delikataj, elegantaj, reliefaj kaj antikvecaj.
Kun la senchesa plibonigho de la popola
vivo, chinaj gravuraj lakajhoj estas pli kaj pli ofte uzataj
de popolanoj.