Brokato estas tradicia popola metiartajho
de Chinio. Antau 2500 jaroj en Chinio jam aperis metiejoj de
brokato kaj iom pli poste, dank' al uzado kaj senchesa plibonigado
de feraj instrumentoj, popularighis la metio de brokatofarado.
En Qin- kaj Han-dinastioj (221 a.K.-220
p.K.) la teknologio de brokato jam havis tre altan nivelon.
Krom silka, oni faris brokaton ankau lanan kaj filigranan. Krom
geometriaj desegnoj, oni enteksis ankau figurojn de drako, birdoj
kaj tre diversaj animaloj.
En Tang-dinastio (618-907) pompe prosperis
la ekonomio kaj kulturo de la feudisma socio de Chinio. Tiam
aperis nova speco de brokato - vefta brokato. Desegno de tia
brokato estis formita per multkoloraj veftoj. Krome la mashinoj
estis multe plibonigitaj kaj oni povis fari pli larghan brokaton.
Sur la tiamaj brokatoj ofte aperis kvarpecaj desegnoj, diversaj
floroj kaj bestoj. Char tiam viglis kultura intershangho inter
Chinio kaj la Okcidento, brokatoj de Tang-dinastio ekhavis ekzotan
guston. Brokato de Tang-dinastio grave influis la kulturon de
la sudorient-aziaj landoj kaj ankau tiun de la mondo. La Okcidento
nomis tiaman brokaton Tang-brokato.
Brokato de Song-dinastio (960-1279)
konservis la stilon de lukseco kaj pompeco de brokato de Tang-dinastio
kaj aldonis al si novan stilon de delikateco kaj mildeco.
En Yuan-dinastio (1206-1368) oni enteksis
en brokaton oran filigranon, kio faris la brokaton brila kaj
dika.
En Ming-dinastio (1368-1644) brokato
havis novan prosperon. Ghi ofte surhavis desegnojn de peonio,
pigo sur umearbaj branchoj k.a., esprimantajn la popolan deziron
pri paca vivo. Tiutempe ghi estis uzata ne nur por vestofarado
kaj dekorado de chambroj, sed ankau por bindado de libroj kaj
garnado de pentrajhoj. Tia brokato estis malpli dika, kaj estis
nomata Ming-brokato.
En Qing-dinastio (1644-1911) brokato
surhavis chefe antikvastilajn desegnojn, kaj brokatoj de Nankino
kaj Sichuan ghuis renomon. Brokato de Nankino estis dika kaj
peza, kaj la desegnoj similas al multkoloraj nuboj sur la chielo.
Brokato de Suzhou estis maldika kaj malpeza. Chiuj tiuj estis
superaj brokatoj de Qing-dinastio.
En la regionoj de nacimalplimultoj
oni produktis brokaton el silko, lano, lino kaj kotono, kun
kotono kiel la chefa materialo. Brokatoj de nacimalplimultoj
havas tre diversajn gustojn kaj naciajn specialajhojn pro la
malsameco de la vivkutimo kaj estetiko. Kompare famaj estas
brokatoj de nacimalplimultoj Ghuang, Taj, Mjau kaj Dong.
Brokato de Ghuang-nacio estas farata
en Guangxi kaj Guizhou. Ghi estas dika, ghiaj koloroj freshaj
kaj desegnoj de papilio, floro, pavo kaj leono preferataj.
Brokato de Taj-nacio estas farata en
Yunnan. Kotono estas la chfa materialo. La koloroj estas okulfrapaj,
kaj rugha, nigra, blanka, flava, verda kaj purpura koloroj estas
preferataj. Elefanto, leono, pavo, floro, domo kaj homo estas
ofte desegnitaj.
Brokato de Mjau-nacio estas farita
el kotono, silko kaj lano. La desegnoj ofte prezentas floron,
herbon, fishon, insekton kaj diversajn animalojn. La koloroj
estas helfreshaj, kaj rugha, persika, verda, orangha kaj purpura
koloroj estas shatataj.
Brokato de Dong-nacio estas farita
el fadenoj de nigra, blanka, bruna kaj flava koloroj. Geometriaj
desegnoj estas preferataj. Ankau ondlinioj estas ofte uzataj
por dividi florojn kaj papiliojn.