Argila
modlajho estas tradicia popola metiartajho. Oni miksas malmulte da kotonaj fibroj
kun argilo kaj faras el ili diversajn figurojn. Sekiginte la modlajhojn en vento,
oni ilin kolorigas kaj sur ili faras desegnojn.
La
historio de china argila modlado havas almenau 5 mil jarojn. Oni eltrovis multe
da delikataj argilajhoj en ruino de Hongshan-kulturo, Liaoning-provinco. Inter
ili estis modlajho de diina kapo. Ghi estas belkolora kun kvin versimilaj sensorganoj
sur la vizagho kaj havas tipajn trajtojn de mongola homo en norda Chinio.
En
la sklava socio chinaj sklavoposedantoj kutime entombigis vivajn homojn kun la
mortinto. En la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) oni anstatauigis la
vivajn homojn per bakitaj argilaj figuroj, kiuj ghenerale estis 10-20 cm altaj.
Che la Mauzaleo de la Unua Imperiestro (246-210 a.K. sur trono) de Qin-dinastio
oni trovis argilajn soldatojn kaj chevalojn, samgrandajn kiel la vivaj.
En
Qin-dinastio kaj Han-dinastio (206 a.K.-220 p.K.) argila modlado multe progresis.
La argilaj figuroj en Han-dinastio plejparte estis faritaj per modeloj. Ili, kun
korpopartoj proporcie konvenaj, aspektas nature kaj versimile. Ili, pli bonaj
ol tiuj en Qin-dinastio, forte elspiras etoson de la chiutaga vivo. Multaj argilaj
figuroj en akrobatiko, dancado kaj rakontado montras, ke la arto jam maturighis
en Han-dinastio. Oni elterigis argilajn figurojn en tombo de la Okcidenta Han-dinastio
en Shandong-provinco. El tiuj 21figuroj estas 7 akrobatoj, 7 rigardantoj kaj 7
muzikludantoj. Ili chiuj estis metitaj sur ortangula tabulo. Ili estis faritaj
simple kaj lerte kun charmaj koloroj. Ili formis gajan kaj varman scenon. La plej
belaj argilaj dancistinaj figuroj estis elterigitaj en Baijiakou de Xi'an. Per
siaj elasta tenigho, atenta mieno, flirtaj longaj manikoj kaj graciaj dancpashoj
ili charmas chiujn rigardantojn. La rakont-kantaj figuroj elterigitaj en Tianhuishan,
Chengdu, aspektas kontente kun dancaj movoj.
En
shtonkavernoj de Dunhuang, Gansu, konservighas multe da valoraj argilaj modlajhoj,
faritaj de la 4-a jarcento ghis Qing-dinastio (1644-1911). En la nunaj 492 kavernoj
trovighas almenau 5 mil koloraj modlajhoj, el kiuj 2415 estas bone konservataj.
La
modlistoj en Dunhuang asimilis bonajn trajtojn de la okcidenta kulturo surbaze
de tiu de Han-dinastio. Tie la koloraj modlajhoj pompas sur muroj, ekranoj kaj
plafonoj. La granda modlajho altas 33 m., dum la malgranda nur 10 cm. Per kolora
troigo ili montras karakterojn de diversaj homoj. La koloroj de la modlajhoj,
malsamaj pro diferenco de epokoj kaj naciecoj, harmonias kun tiuj de la proksimaj
konstruajhoj kaj freskoj. Ili bone montras la nacian trajton de Chinio, kiu ofte
kombinas pikturon kun skulpturo.
Dank'
al socia prospero en Tang-dinastio (618-907), la kolora modlado rapide disvolvighis,
kaj naskighis multe da lertaj modlistoj kaj pentristoj. Ili ofte kunlaboris kolektive
kaj perfektigis kombinon de la mieno kun spirito kaj levis la chinan koloran modladon
al pli alta nivelo.
Fine de la Norda Song-dinastio
(960-1127) multaj artistoj migris suden, tial ili portis la arton al Hangzhou,
chefurbo de la nova dinastio, t.e. Suda Song (1127-1279). Tiam en Hangzhou estis
Infana Strato, kie oni sin okupis ekskluzive pri farado kaj vendado de argilaj
modlajhoj.
En
Qing-dinastio naskighis multaj famaj argilaj modlistoj, kiuj apartenis al du skoloj,
suda kaj norda. La suda skolo estis reprezentata de la argilaj figuroj de Huishan
en Wuxi, Jiangsu-provinco, dum la norda skolo -- de majstro Zhang en Tianjin.
La
Huishan-aj argilaj figuroj aspektas krude kaj sane. Ili elspiras fortajn vilaghajn
trajtojn de suda Chinio. La tieaj artistoj estas lertaj en kombino de skulptado
kun reliefigo, tiel ke la bele vestitaj figuroj aspektas vigle kaj en mieno kaj
en spirito. La argilaj infanoj de Huishan estas tre shatataj de la publiko pro
sia grasa vizagho, afabla, naiva kaj serena mieno. Oni rigardas ilin simbolo de
felicho kaj paco.
La
Huishan-aj argilaj modlajhoj plejparte estis antikvaj figuroj kaj ludiloj, kiaj
longvivulo, feino, budho, militisto, infano kaj bestoj. Kun la socia evoluo oni
nun faras ne nur tradiciajn, sed ankau aliajn homfigurojn, odorantajn epokan spiriton
kaj trajtojn de diversaj nacioj.
La koloraj modlajhoj
en Tianjin disvolvighis fine de Qing-dinastio. Majstro Zhang Changlin (1826-1906)
kaj liaj posteuloj faris argilajn modlajhojn en la dauro de pli ol 100 jaroj.
La de li kaj liaj posteuloj faritaj homfiguroj estas versimilaj kaj tre viglaj.
Ili, simple kaj elegante vestitaj, tre plachas al la rigardantoj. Zhang kaj liaj
posteuloj heredis la pikturon kaj skulpturon de Tang-dinastio kaj precipe tiun
de antikvaj belulinoj. La posteuloj de Zhang heredis la eminentan tradician arton
kaj asimilis trajtojn de chinaj ludiloj kaj okcidentan skizadon, tiel ke iliaj
metiartajhoj estas interesaj, viglaj kaj taugaj por aprecado.