Li-nacio
sur Hainan-insulo estas pioniro de ekspluato de tiu fekunda tero. Antaue la loko
estis malmoderna pro la malalta nivelo de produktopovo, kaj la trafiko, kulturo
kaj komerco estis postighintaj. Tial ankau ceramiko ne ricevis disvolvon kaj oni
ankorau laboris per manoj, kaj la fajencajhoj ne surhavis emajlon nek desegnon.
Li-nacianoj
ne havis fiksan bakujon. Ili bakis fajencajhojn subchiele. Nun malproksimaj vilaghoj
de Li-nacianoj ankorau konservas la primitivan kutimon de subchiela bakado de
fajencajhoj.
En la loko de Li-nacio estas abunda
bonkvalita kaolino kaj fajencajhoj el tia kaolino estas rezistemaj kontrau korodo,
acido alkalo kaj alta temperaturo. La tradiciaj fajencajhoj de Li-nacio dividighas
en kategoriojn de fajencajhoj por konservado, kuirado kaj vinfarado. Kaj lau formoj
ili povas esti klasifikitaj kiel vazo, urno, poto, krucho, pelvo, bovlo k.a. Inter
ili la plej originala estas kuirilo. Ghi altas 50 centimetrojn, largha che la
bazo kaj mallargha che la supro, simila al renversita funelo. Ghi estas uzata
en nupto kaj novjara festo por vaporumi rizajhon, mochion kaj vinon.
Farado
de tradiciaj fajencajhoj estas plenumata de virinoj. Unue ili elfosas bonkvalitan
kaolinon, sekigas, pulvorigas kaj kribras ghin kaj faras ghin bulo. Poste oni
faras el la bulo longajn striojn por formi diversajn fajencajhojn de ghia bazo
kaj iom post iom ghis la aperturo. Post plurfoja formigado kaj polurado oni aldonas
la randon de aperturo kaj tenilojn.
La formitajhoj
bezonas kelktagan sunumadon. Poste oni elektas felichigan daton por baki la formitajhojn
sur vasta parcelo ekster la vilagho.
Bakado dauras
3 horojn. Post bakado oni elprenas la fajencajhojn per longa bambustango kaj aspergas
sur ilin per suko de shelo de iu arbospeco. Pro tio aperas sur la fajencajhoj
brunaj makuloj formantaj primitivan kaj naturan desegnon plenan de viveco kaj
beleco.
Rilata materialo: Li-nacio