Wang
Yueyuan kreskis en Guizhou-provinco, fama pro vaksa pentrajho, kaj komencis lerni
tiun arton en la agho de 10 jaroj. Poste shi eniris en vaksan tinkturejon kaj
sin okupis ekskluzive pri vaksa pentrado sub la direktado de majstrino Yang Jinxiu.
Wang
Yueyuan neniam uzis skizon dum sia pentrado montrante sian akran observemon kaj
altan lertecon. Shi miksis en la vaksan pentradon la arton de brodado kaj brokado
kaj kreis verkojn kun richa enhavo kaj racia strukturo. En la lastaj 80-aj jaroj
de la pasinta jarcento, por plifortigi la esprimpovon de la vaksa pentrado, shi
kaj
shiaj kolegoj provis koloran vaksan pentradon. Ili fandis abelan vakson en koloran
likvajhon kaj faris delikatajn desegnojn sur blanka shtofo kaj ne bezonis tinkturadon.
La linioj estas fajnaj koloroj freshaj, kaj desegnoj tridimensiaj. Tiuj verkoj
estas valoraj kolektajhoj kaj chambraj ornamajhoj.
Verkoj
de Wang Yueyuan vendighas en Usono, Francio, Singapuro, Japanio k.a.