Vizagha
desegnajho sur ligna cherpilo estas antikva bonauspiciajho. En
la regiono de Shaanxi, nordokcidenta Chinio, ghi servas al la lokanoj por cherpi
akvon. Chiu familio posedas almenau du tiajn cherpilojn.
Antaue,
kiam la familio havis malagrablajhon au malfelichon, kiaj filomanko kaj akcidento,
oni petis metiartiston fari vizaghan desegnajhon sur ligna cherpilo kaj pendigis ghin sur la pordoframo au alero. Laudire tio povas forpeli
malfavorajn spiritojn.
Sekve
de la popularigo de sciencaj scioj, plibonigho kaj stabileco de la vivo, lokanoj
ne plu metis deziron pri felicho kaj forpelon de malfavoraj spiritoj sur vizaghan
desegnajhon sur ligna cherpilo kaj la lasta ighis metiartajho.
Por
fari la nomitan artajhon oni unue elektas bonkvalitan lignon por fari cherpilon
, poste poluras ghian eksteron kaj fine faras sur ghi vizaghajn
desegnajhojn, kiuj temas chefe pri personoj el antikvaj legendoj. La transformitaj
figuroj kaj troigaj koloroj de la desegnoj karakterizighas per forta loka gusto
de la Loesa Altebenajho.