En
la gubernio Xunxian apud la Flava Rivero etendighas vasta tero,
kies argilo estas glata kaj viskoza. Oni faras el tia argilo
diversajn ludilojn.
En la gubernio
la plej ofte vidata argila ludilo estas fajfebla argila hirundo.
La malgranda estas 3-centimetra por ludo, dum la granda -- 20-centimetra
por aprecado. Chu infanoj, chu plenkrerskuloj, chiuj shatas
ghin. Char tia ludilo estas fajfebla, tial oni nomas ghin "Nigugu"
(argila fajfanto).
Fakte la
origino de argila ludilo havis rektan rilaton kun batalo okazinta
en la loko. En arda batalo multaj militistoj mortis. Por kulti
la mortintajn kamaradojn, soldatoj, kiuj lertis en farado de
argilaj figuroj, faris el argilo homojn kaj chevalojn. Tio estis
afero antau 1800 jaroj. La arto cirkulis kaj la argilaj figuroj
inkluzivis homojn kaj bestojn en diversaj mitoj.
En iu vilagho,
kie oni faras la plej bonajn argilajn ludilojn, du trionoj de
la familioj sin okupas pri farado de argilaj ludiloj. En autuno
chie oni povas vidi farantojn de "Nigugu". Ili fosas, miksas,
knedas, modlas, bakas, farbas...
Oni faras
argilajn ludilojn ne por sin distri, sed por vendi en templaj
foiroj. En la pasinteco, en templaj foiroj vicighis multe da
standoj vendantaj argilajn ludilojn kaj serpentumis longaj vicoj
de achetantoj.
Unue oni
farbis la modlajhojn per nigra au bruna koloro, poste kolorigis
ilin blanke, rughe, flave, blue kaj verde. La fajfo de la ludiloj
pli vigligis la foirojn.
Por
la vilaghanoj farado de "Nigugu" shajnis facila. Preni argilon
che la rando de la vilagho, vershi en la argilon akvon, knedi
kaj bastonadi la argilon, por ke ghi farighu fajna kaj mola.
Plejparto de la farantoj faris per modeliloj. Uzante modelilojn
oni faris tre rapide, sed la produktajhoj estis monotonaj. Oni
ankau modlis ankau per manoj. Tiu metodo estis malrapida, sed
karakteriza. Unu el la specoj de "Nigugu" havis risorton kaj
skuighantaj partoj de la ludiloj vekis grandan intereson. Fininte
modladon, oni truis la farajhojn por sonigi ilin. Post bakado
oni kolorigis kaj briligis ilin.
Pli kaj pli
malmultighas farantoj de "Nigugu", char profito estas tre malgranda
kaj krome la infanoj havas pli kaj pli multajn aliajn ludilojn.
Sed 79-jara avo Wang Lantian ne flankenmetis la metion. 7-8-jara,
li jam eklernis la metion che sia patro. Li, tre sagha, povas
fari diversajn figurojn. Li estas la plej elstara inter la metiistoj
en la gubernio. Liaj verkoj estis eksponataj en multaj urbegoj
kaj li estis titolita "Popola Artisto de Henan-provinco". Li
senchese faras "Nigugu" por muzeoj kaj fremdlandaj vizitantoj.
Li opinias, ke neniam elmodighos "Nigugu".