Ordinaraj
alplandajhoj estas faritaj el kelke da kungluitaj toloj iom
malmolaj kaj ambauflanke estas garnitaj per kompare bona shtofo.
Pli bonaj alplandajhoj estas broditaj je diversaj desegnoj.
La brodantoj enkorpigas en la desegno kaj stebado specialan
signifon au senton. Precipe kiam ghi tushas la vivon kaj amon,
la lertaj brodantoj absorbite laboras, char chiuj desegnoj kaj
steberoj enhavas profundan korinklinon kaj la uzantoj de la
alplandajhoj povas chiam senti proksimecon de la farinto.
Plejparto
de la virinoj en la baseno de la Flava Rivero povas fari broditajn
alplandajhojn. Fraulino faras por sia amato, edzino por la edzo
kaj patrino por la filo. Tiu kutimo havas longan historion,
ke viroj chiam estas la kerno de la familio ech de sia infaneco.
Por vivteni la familion la viroj devis laboregi kaj iuj migris
aliloken por serchi vivrimedojn. Kaj iliaj karaj virinoj benis
patronon de dio al ili, brodis siajn bondezirojn en la auspiciajn
desegnojn por transmisii ilin al siaj karuloj. Ili brodas sur
la alplandajhoj bildojn, signojn kaj ech vortojn. La chinaj
virinoj kutime rezervighemaj ne facile montras sian senton,
do la alplandajhoj farighis portiloj de ilia korinklino al la
karuloj.
Unu
el la stiloj de alplandajhoj surhavas garnajhon kaj plenan kontinuan
desegnaron. La pli tradicia stilo estas tia, ke la alplandajho
dividighas en tri partojn, nome la kapo, la mezo kaj la kalkanumo.
La "kapo" signifas chielan mondon, kaj la desegnoj prenas la
sunon, lunon kaj konstelaciojn kiel la temon. La mezo reprezentas
la homan mondon kaj enhavas homan senton, dum la desegnoj estas
sentorichaj, au simple montras la ideogramojn signifantajn "duoblan
felichon", "sopiron" au "atendon". La kalkanumo reprezentas
teron, kaj oni brodas krucojn kaj signojn de la oriento, okcidento,
sudo, nordo kaj mezo.
Lau la formoj
de la desegnoj, alplandajhoj dividighas en du grupojn. Tiuj
de la unua grupo surhavas figurojn de floroj, birdoj, insektoj
kaj homoj. Dum tiuj de la alia grupo surhavas la signojn Ê®,Ã×,
¾® k.a.
Oni havas
tri manierojn por brodi alplandajhojn:
I. Kovrobrodado
sur papera skizo: Glui sur prilaborota alplandajho papertondajhon
kiel desegnon kaj brodi la desedgnon kovrante la paperon. Tiu
maniero reliefigas la brodajhon.
II. Simpla
brodado: Tiu maniero estas facile lernebla. Oni unue desegnas
sur la prilaborota alplandajho kaj brodas per la plej simpla
stebado. Multaj fraulinoj konservas che si multe da belaj desegnoj.
Tiu metodo estas utila al heredo kaj disvastigo de la tradiciaj
desegnoj. Au oni ne faras skizon sur la prilaborota alplandajho,
sed rekte faras brodadon. Tiuj brodantinoj estas tre saghaj
kaj kreivaj. La steboj devas esti bonordaj kaj la fono devas
esti tute kovrita de la steboj.
III. Kanvasmaniera
stebado: Unue oni liniigas sur la alplandajho au eltiras alterne
veprerojn kaj vefterojn. Post tio oni surbrodas krucojn kaj
la krucoj formas algebran desegnon tradician au abstraktajn
signojn transformighintajn el antikvaj figureoj.
Ankorau estas
multaj manieroj de brodado de alplandajhoj, sed chefe de konkretaj
figuroj kaj abstraktaj signoj, chiuj entenas specialan signifon.
Kaj ambau desegnoj estas sufichaj por esprimi la bondeziron
de la brodinto.