Pentrajhoj sur popolaj metiartajhoj de Chinio

de YI MING

I. Pentrarto sur porcelano

    Chinio estas lando de porcelano kaj ankau ghia pentrarto sur porcelano havas longan historion. En antikveco funkciis en Chinio shtataj kaj popolaj porcelanaj bakujoj. La shtataj bakujoj faris fajnajn porcelanajhojn por la kortego kaj nobeloj, kaj la popolaj bakujoj faris krudajn uzajhojn por la popolo. La popolaj porcelanajhoj estis krudaj, sed la pentrajhoj sur ili estis karakterizaj. La pentrajhoj konsistis ofte el malmultaj strekoj, sed jam sufichaj por bildigi homon, birdon, floron, beston au pejzaghon.

    Rusta floro sur porcelanajho estas farita el glazuro richa je fero. Blanka porcelanajho kun nigre bruna desegno spiras antikvecon.

    Liberstila pentrarto estas vaste uzata kaj havas ian rilaton kun la popola shtongravuro. La tre popularaj bluaj desegnajhoj sur porcelanajho ja estas formo de liberstila pentrarto. Oni prenis porcelanajhon kiel paperon kaj faris sur ghi desegnon el glazuro. Porcelanajhoj de la provincoj Shaanxi kaj Shanxi aspektas iom konservativaj, kaj tiuj kun desegnoj de fisho de Shandong-provinco havas fluajn strekojn. Fisho estas simbolo de abunda produkto kaj richa rikolto, kaj oni multe produktis tiajn telerojn.

    Esploranto konigis, ke tia maniero estas rompo al la rutina esprimmaniero uzata en la popola arto. Ghi faris popolan arton pli esprimpova kaj richa. Tiaj rompo kaj richigo atribuis sian sukceson al la disvolvigho de varo-produktado. Sed en la lastaj 100 jaroj, la kadukigho de la popola ceramiko ne havis rilaton kun shanghigho de la moro, sed kun disvolvigho de komerca ekonomio. Importo de fremdlandaj porcelanajhoj kaj prilaborado lau fremdlanda mendo, la mashina produktado de porcelanajhoj, la levigho de la prezo de glazuro, la levigho de memkosto pro manlaboradoˇ­ pushis la popolan porcelanan produktadon en depresion. Sed la pentrarto sur porcelano faris kontribuon al la esprimmaniero kaj estetiko, kaj ghia karakterizajho ne estas anstatauebla de aliaj popolaj artobranchoj.

II. Ksilografia novjara bildo

    Laudire en pratempo chinoj jam bildigis kokon au tigron sur la pordoj de la domo. La celo estis nenio alia ol gardi la familion kontrau demonoj. Tial pentrado de pordodio farighis unu el la specoj de la chinaj tradiciaj popolaj artoj. Dank' al la invento de ksilografio, oni povis pogrande produkti bildojn de pordodioj. Kaj en la reala vivo artmetiajhoj de tiu speco havas grandan debiton. La plastiko kaj koloro de la pordodio alprenis la troigitan plastikon de la du pordogardaj generaloj Heng kaj Ha en religiaj temploj.

    Ksilografia novjara bildo estas la lasta speco de popola belarto. Ghi dividighas en du grupojn: krudan kaj fajnan. La fajnaj bildoj estis liveritaj al la supraj socirondoj kaj ilia plastiko estas realisme fajna kaj la temoj konformis al la postulo de mandarenoj. La krudaj kontentigis la estetikan guston de popolanoj kaj la temoj estis tre richaj, inkluzive de teatro kaj historio. Iuj bildigas printempan plugadon kaj autunan rikoltadon, aliaj sociajn scenojn, triaj sarkasme ironias la socion esprimante fortan politikan inklinon. Ankau bildo de fornodio estas tre populara. Kulto al fornodio estas tre malnova kutimo en Chinio. Laudire fornodio superregas la familion, kaj chiuj familioj kultis lin. La bildo de fornodio estis pendigita antau la forno en la kuirejo kaj, kiam oni adiauis lin antau la Printempa Festo, oni oferis al li maltajhojn por glui lian bushon, ke li ne klachu la familion en la raporto al la chiela dio. Tial oni kutime pendigis distikon "Raportu nur bonajn aferojn, kaj sur la tero regas paco". Oni forbruligis la bildon en signifo, ke oni jam sendis lin al la chielo. En la lasta nokto de la jaro oni pendigis novan bildon de fornodio en aludo, ke li jam revenis en la homan mondon kaj denove protektos la familion.

    La koloroj de ksilografia novjara bildo estis formitaj el la ofte uzataj koloroj de la popola belarto en kombino kun la karakterizajhoj de ksilografio. Kutime la koloroj estis helaj kaj freshaj, kio donis festan atmosferon al la kamparanoj, kiuj vivis monotonan vivon. Tial tiaj bildoj estis tre shatataj en la kamparo. Krom ksilografio, oni faris permanan farbadon, por ke la koloroj estu pli richaj, ekzemple la "cindra bildo" de Gaomi de Shandong. Ghia farado estis influata de duonpresa kaj duonpentra tekniko de slipa novjara bildo, kun nigro kiel la chefa au kun aliaj koloroj kiel la chefaj. Unue oni skizis per karbigita salika vergeto, faris el ghi kelke da kopioj kaj farbis ilin per koloriloj, desegnis per linioj kaj orumis la necesajn lokojn. Che la fino oni oleumis la chefan parton de la bildo.

    Kartoj originintaj che la prospero de ksilografia tekniko estis alinomataj Yezipai. Sur la kartoj estis figuroj de bravaj herooj kaj diversaj desegnoj kaj signoj. Lau la vidpunkto de pentrarto, ili estas bonegaj ksilografiaj verkoj.

III. Fresko, ventumila pentrarto kaj aliaj

    En la mondo de popolaj artmetiajhoj de Chinio, la pentrajhoj faritaj per peniko estis verkoj de popolaj artistoj kaj metiistoj, ekzemple fresko. Precize dirite, pentrajhoj de tiu kategorio devas esti kalkulataj kiel religia belarto, sed la fresko de popolaj religiaj konstruajhoj ankorau estas la kampo por popolaj artistoj en ilia disvolvo de la arta kreivo. En Yihezhen de Suide de Shaanxi estas templo por la Orienta Monto (chinoj nomas Taishan-monton proksime de Jinan de Shandong-provinco Orienta Monto, kaj konstruis multajn templojn grandajn kaj malgradajn chie en Chinio por kulti la montodion de Taishan). En la kaduka templo jam ne estis statuoj de dioj, sed sur la muroj restas 4 freskoj. Evidente la freskoj havis skizojn, sed la mienoj de la figuroj en la freskoj estis admirindaj. En la fresko estas sceno de jughado. Unu el la du jughistoj jam volas fari verdikton, sed la alia trovighas en hezito tenante penikon en la mano. La intrigo estas tre emocia. La fresko aplikis la formulan teknikon kaj esprimis la diferencojn de la karakteroj de la personoj, kaj estas malofte vidata majstrajho.

    Pentrarto sur ventumilo devas aparteni al la kategorio de popola kulturo. En la historio ventumilo estis ornamo simbolanta rangon kaj ordinaruloj uzis ordinarajn paperan ventumilon, palmfolian ventumilon kaj ventumilon plektitan el herbo, bambuo au arbofolio. Profesiaj pentristoj ofte faris desegnojn sur ventumiloj kaj multaj el iliaj pentrajhoj estas tre valoraj. En metiejo de ventumiloj la ventumilfaristoj estis varbitaj el la popolo. La temoj de iliaj pentrajhoj estas tre diversaj, kaj iliaj niveloj en pentrado estis malsamaj. Surventumilaj pentrajhoj de Chen Chaosheng estis superaj verkoj de la popola belarto. Li devenis de familio kun ventumilaj pentristoj de tri generacioj. Li faras pentrajhojn nur sur nigrapapera ventumilo kaj estas lerta en pentrado de homoj. Li pentris 108 bravulojn el la romano "Che Akvorando" (romano rakontanta pri ribelantaj makisanoj antau pli ol 1000 jaroj). La bravuloj au rajdas, au remas, au sin ekzercas je batalarto, au fluge iras sur tegmento (por enshtelighi en richulan domon por shteli richajhon). Iliaj mienoj estas tre vivaj kaj la koloroj richaj kaj akordaj sur nigra fono. Chen Chaosheng asimilis alies superajhojn de pentrarto kaj stampis siajn pentrajhojn per popola estetiko.

    Inka pentrarto estas unu el la formoj de la popola belarto en la suda parto de Shanxi-provinco. Kiam bebo estas centtaga au unujara, oni donacas al li bonauguran litajhon kun nigra desegno. Oni faras nigran desegnon sur rugha au flava tolo. Per inko oni pentras du leonojn au du tigrojn, kaj aldonas chirkau ili 12 aghosimbolajn bestojn kaj plenigas la blankojn per floroj.

    Pentrajho sur muroj chiukau adoba lito estas tre populara en la baseno de la Flava Rivero. Nun en iuj lokoj de la provincoj Shaaxi kaj Shanxi oni ankorau faras tian ornamajhon kaj laboras metiistoj. La kamparanoj mem decidas la temon. Oni pentras figurojn en teatroj, florojn kaj pejzaghojn kaj aliajn ornamajn desegnojn. Se la kamparanoj ne havas monon por dungi metiiston, ili mem pentras, au faras papertondajhojn kaj gluas ilin sur la murojn: unuvorte ili chiamaniere beligas sian vivspacon per pentrajhoj.

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16