Se papertondado
kaj tolaj artmetiajhoj povas pli facile esprimi artan talenton
de virinoj kaj estas nomata arto de virinoj, do popola skulpturo,
oni povus diri, estas arto de viroj. Sube ni konigu shtongravuron,
lignogravuron, argilan skulpturon k.s.
Leono
chiam estas la chefa temo de la china popola shtona gravuro.
Se tola tigro estas enkorpigita per patrineco, shtona leono
reprezentas patran amon. Lau la popola koncepto, la figuroj
de leono kaj tigro havas saman enhavon kaj estas rigardataj
kiel sama arta figuro. En la china kamparo oni ofte povas vidi
shtonajn leonojn en stratoj, antau domoj, ech sur tabloj kaj
litojĄ Facile supozeble, shtona leono okupas gravan lokon
inter la popolo. La leonoj havas tre diversajn formojn kaj grandecojn,
sed chiuj estas amindaj kaj ne similaj al tiuj, kiuj havis ferocan
mienon kaj trovighis en palacoj au domoj de altranguloj.
Shtona simio
estas alia vaste konata figuro inter la popolo. Ghi estas dia
besto simbolanta saghecon, amindecon kaj generan povon. La shtona
gravurajho "simio-patrino kaj la ido" estas tre interesa verko.
Ankau ligna
ludilo povas esti klasifikita en la kategorion de skulpturo
de viroj. Ghi havas longan historion kaj formis fiksan formon,
kaj en iuj lokoj ghia farado jam farighis okupo en postsezono
en la kamparo. Tiam kamparanoj prenas branchojn kiel materialon
kaj faras el ili diversajn ludilojn kaj vendas ilin en bazaro.
Ligna ludilo de Shandong-provinco havas plej freshajn kolorojn.
Sur la lignaj homoj kaj glavoj oni bildigas bestajn vizaghojn
kaj florojn, la koloroj estas tre akordaj, kaj multaj el la
desegnoj estas tradiciaj kiel tigra vizagho. "Simio grimpanta
sur fosto" de Henan-provinco estas tre interesa ludilo. Ghi
prenas simion kiel la chefan kaj tiele akiris la nomon. Krome
ghi havas aliajn aspektojn en la romano "Pilgrimado al la Okcidento".
Per kelke da tranchoj oni faras simian korpon el bastoneto,
faras ghiajn membrojn el fadeno au drato. La simio estas en
pozo danco kaj en ghiaj manoj estas armilo. Ghi vekas grandan
intereson de infanoj.
Chinoj
faras ludilojn ankau el argilo. En Wuxi oni faras el argilo
budhostatuojn kaj korpulentan bebon "Granda Afu". En Pekino
kaj Jinan oni faras argilan leporon, kaj en Shaanxi "sidantan
tigron". Chiuj tiuj estas tre famaj tra la tuta lando. "Ninigou"
estas ludilo farata en Hennan-provinco. Ghi estas ne sole ludilo,
sed ankau simbolo de priapa adoro kaj forta esprimo de antikva
koncepto pri jin kaj jang. Ghi havas multajn variojn
kun strangaj formoj kaj mistera gusto: dukapa besto, simiino
kun troigita temo pri nasko, kunigitaj bestoj, nau-kapa birdo
k.s. En Chinio estas tia onidiro: post kreo de homoj Fuxi kaj
Nuwa kreis unue hundon, tial multaj ideogramoj de la chna lingvo
havas konsistigan parton ,
kiu signifas hundon, tial en la tradicia kultura aktivado de
grupa kulto al genero en la prapatra templo, en kombino kun
la moro de kulto al la prapatro kaj al genero, oni nomas chiujn
argilajn ludilojn kun infandonan shamanan povon "ninigou". Tio
estas tre esplorinda kultura fenomeno.
Paperplastiko
estas etendigho de papertondado. Tio estas popola arto de ekspansio
de papera materialo al tridimensia plastika kampo. Chu floraj
lanternoj por la Lanterna Festo, chu kajtoj flugigataj en la
Klara kaj Hela Festo, chiuj estas kalkulataj artajhoj de paperplastiko.
Kajto havas multajn skolojn, kaj chefe du. En Pekino oni faras
kajton kun rigidaj flugiloj kaj oni nomas ghin "hirundo". En
aero tia kajto aspektas vere kiel viva hirundo anoncanta alvenon
de printempo. Kajtoflugigado jam farighis shatata sporto de
la popolo.
Krome oni
povas kalkuli "farunan figuron" kaj "maltan figuron" kiel skulptajhojn.
Ankau tiaj metiajhoj estas ludiloj. Antaue metiistoj kolportis
ilin sur stratoj por vivteni la familion, sed nun oni malofte
povas vidi tiajn metiistojn sur stratoj.