Ombroteatro
havas rilaton kun papertondado che la origino kaj ghia plastiko
devenis chefe de heredo kaj imitado de papertondado kaj aplikis
la efekton de ajhura fenestrofloro (fenestrofloro estas papertondajho
algluita sur fenestrovitro kiel ornamo che festoj). Ludante
ombroteatron, aktoro tenas en la manoj tri bastonetojn kunligitajn
kun tondita homfiguro, unu kun la kolo kaj la du aliaj kun la
du manoj. Per lampolumo oni jhetas ghian ombron sur blanka tolo
nomata, kaj la aktoroj kantas tekstojn de la teatro en akompano
de muziko de tamtamo kaj tamburo por prezenti vivajn kaj versimilajn
teatrajhojn. La komunaj karakterizajhoj de la ombroteatroj de
chiuj lokoj estas tio, ke la figuroj de homoj kaj bestoj montrighas
per profilo, kaj malofte per duonprofilo au fronta vizagho.
La kapo de la figuroj estas malmuntebla kaj povas adaptighi
al diversaj korpoj por ludi diversajn rolojn en la teatro. La
artikoj de la figuroj estas flekseblaj, kaj sub la manipulado
de la aktoro ili povas ludi viglajn rolojn.
Ombroteatro
estas alinomata kiel "lampombro" kaj "azenleda ombro". Ghi originis
en Shaanxi-provindo de Chinio kaj dividighas en la orientan
skolon kaj la okcidentan skolon. Poste la arto iris en Shanxi-provincon
kaj formis la sudan vojon. Gheneraldire, la figuroj de la provincoj
Shaanxi, Shanxi kaj Hebei estis fajne ellaboritaj, kaj la roloj
de la figuroj de la teatro estas klare distingeblaj per la trajtoj
de la vizaghoj. La figuro de heroino en teatro en la nordokciento
de Chinio havas rondecan frunton kaj rektan nazon, dum la mentono
estas rektangula. La lipoj estas rughigitaj kaj la okulanguloj
kaj la brovoj ligighis en arka linio. La figuroj de ombroteatro
de la provincoj Henan kaj Hunan havas krudajn liniojn, la vizaghoj
havas rondecajn liniojn.
Ombroteatro
estas ombroarto ludata sub lamplumo, tial oni bezonas klaran
ombron, kaj la linioj kaj desegnoj ne akcentas fajnecon kaj
densecon de la linioj.