En
la urbo Anyang de Henan-provinco estas emerita laboristo Wang
Yuseng. Influate de la popola arto kaj la papertondajhoj kaj
brodajhoj de la patrino, en la agho de 6 jaroj li jam ekamis
pentri kaj en la agho de 10 jaroj li komencis fari papertondajhojn.
Foje li legis
en la antikva libro "La Historio", ke antau pli ol 3000 jaroj
suvereno Zhouchengwang de la Okcidenta Zhou-dinastio tondis
folion en formo de jada guj (jada skulptajho en simbolo de rango)
kaj donacis ghin al sia frato kiel signon de titolo de duko.
Tio multe inspiris Wang Yuseng, kiu rememoris sian tondadon
de kanabaj folioj en la knabeco. Li tondis kverkan folion en
formo de drako kaj enmetis ghin en libron. Sed poste la folio
velkis kaj dispecighis. Li chagrenighis kaj komencis kolekti
foliojn de diversaj arboj por koni iliajn dikecon, kvaliton,
vejnojn kaj flekseblecon. Finfine li trovis metodon por speciala
traktado de folioj.
Foliotondado
estas tute malsama al papertondado, char la unua postulas tondadon
konforman al la vejno de la folio kaj ghia materialo, ke ghia
beleco devas kunfandighi kun la arta beleco. Wang Yuseng saghe
utiligis la formon kaj la vejnojn de la folio kaj tre atentas
ghian koloron. Li trovis, ke la natura koloro de folioj estas
malfacile anstatauigebla per homa farbado, kaj la koloro de
folioj de sama speco estas nuanca en malsamaj sezonoj. Parto
de la folioj estas helbruna kaj malhelbruna, simile al la solida
kaj tenera tero. Parto de la folioj estas nigre verda, simile
al tiukolora veluro luksa kaj fajna. Sed pli granda parto de
la folioj havas flavan koloron, similan al tiu de antikvaj kuprajhoj.
Dum sia foliotondado
Wang Yuseng tre atentas asimili nutrajhojn de aliaj artospecoj,
saghe enmiksas la metodon de lignogravuro, ksilogravuro kaj
surbrika gravuro de Han-dinastio antau 2000 jaroj. Li majstre
manovras la kolorojn nigran, blankan kaj grizan kaj punktojn,
liniojn kaj spacojn. Li prenas foliojn de paulovnio, kverko,
vinberujo k.a. kiel materialojn por sia verko. Liaj verkoj estas
alte taksataj de beletra rondo kaj lia arto estas nomata "unu
el la magiaj popolaj artoj de Chinio".